Al la enhavo

Antaŭjuĵoj de amiko mia pri Esperanto

de kingkat, 2010-decembro-18

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

kingkat (Montri la profilon) 2010-decembro-18 21:32:08

Mi havas amikon kiu ŝatas lingvojn kaj lingvistikon, kvankam ne tiom, kiom al mi. Jam de kelkaj jaroj mi parolas al li pri Esperanto, kun la espero, ke li ekinteresiĝu kaj eĉ ekstudu ĝin.

Mia amiko ĉiam estis tre pacienca kun mi kaj miaj aferoj, eĉ se li rigardas ilin kiel strangaĵoj aŭ stultaĵoj. Sed alitage li preskaŭ enuiĝis kun mi kiam mi, unu fojon plu, pruvis konvinki lin pri la virtoj de Esperanto.

Mi jam rimarkis, ke li rigardas Esperanton kiel stultaĵo, kiel perdo de tempo, kiel io senutila kaj absurda. Fojfoje mi montris al li librojn kaj revuoj en Esperanto kiujn mi aĉetis kaj li rigardis ilin per malŝata rigardo, rigardante min poste kun la sama rigardo, kiel se la libroj en Esperanto kaj mi estus io strangega kaj malŝatinda. Kaj poste: -"Kaj kiom kustis tio al vi?" -"Kvin eŭroj". -"Psss" (kiel dirante: "kia stultaĵo elspezi monon je tiaj stultaĵoj en tia stulta lingvo". ploro.gif

Sed alitage li parolis pri Esperanto pli klare ol neniam kaj pruvis, ke li, kiel ĉiuj, estas plena de antaŭjuĵoj kaj eraraj ideoj pri la lingvo.

Li diris al mi, ke Esperanto ne altiras al li kaj volis komprenigi min, ke li estas laca pro aŭskulti min ĉiam parolante pri Esperanto. Mi demandis al li kial, se li ŝatas lingvojn, havas neniu intereson pri Esperanto, kaj li pruvis, ke li havas tiom da antaŭjuĵoj kaj nescion pri tiu ĉi lingvo, kiom la plejmulto de la homoj: li diras, ke al li ne interesas lingvo "elpensita de iu ajn ulo kaj kiu utilas por nenio" ("no me interesa una lengua que se inventó un tío cualquiera y que no sirve PARA NADA"), eldirante "ulo" malŝatege. Tiel vidas li Esperanton. "Lingvo senutila"; "lingvo kiu neniam sukcesis nek sukcesos"... "Vi jam donis al mi kursojn de Esperanto kaj mi eĉ ne rigardis ilin, nek la unua fojo, antaŭ kvin jaroj, nek neniam post. NE INTERESAS AL MI ESPERANTON", aldonis.

Mi pruvis unu fojon plu, ke li komprenu la virtojn de Esperanto, sed li eĉ ne lasis min daŭri. Li ripetis, ke Esperanto ne interesas nek altiras al li. Mi min sentis kiel Atestanto de Jehovo pruvante konvinki aliajn pri "la Vero". okulumo.gif

Malgraŭ ĉio, kaj kiel mi diris al li por finigi la diskuton, mi scias, ke li, kiel ĉiuj, perdas grandan mondon, grandajn plezurojn, grandan lingvon. Kaj certe mi ne povos eviti daŭre paroli al li pri Esperanto.

horsto (Montri la profilon) 2010-decembro-19 00:57:22

Ne supertaksu la penskapablon de la homoj. Mi pensas ke la homa inteligenteco plejparte konsistas nur el imitado, ni imitas tion kion ni vidis. Homoj nur maloftege havas novajn ideojn.
Tial argumentoj ofte ne sufiĉas por konvinki homojn. Ili simple ne kredas tion, ili pli fidas al tio, kion ili konas jam delonge.

sudanglo (Montri la profilon) 2010-decembro-19 12:56:05

Kiam Esperanto, havos 50 milionojn da parolantoj vi amiko facile konvinkiĝos pri ĝia valoro. Intertempe, vi devas pacienci.

La sinteno de multaj estas ke lingvo estas esence socia fenomeno. Ĝia valoro kiel interkomunikilo, aŭ vehiklo por la esprimo de sentoj, originas de la akcepto de la grupo kiu ĝin parolas pri la signifo de ĝiaj vortoj kaj frazoj.

Ĉar ne nur malmultaj parolas Esperanton, sed ankaŭ ĝi ne uziĝas en la ĉiutago, do necese ĝi estas suspektinda.

Tiel, multaj pensas, mi kredas.

Eble vi devus prezenti Esperanton al via amiko kiel interesan kaj unikan lingvan eksperimenton, ne kiel finbakitan lingvon pretan por ĉiuj celoj

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-decembro-21 10:51:55

Nu, lasu lin trankvile, eble li ŝanĝos opinion, aŭ eble ne, sed se vi provas ade konvinki lin eble la resulto estos la malo ol kion vi atendis, nome ke li neniam interesiĝos.

Tre malofte eblas veki intereson el homoj kiu antaŭe ne interesiĝus de si mem.

Ne montru al li libron pri gramatiko aŭ vortaron, sed romanoj, poezaĵoj, fotoj de renkontiĝoj, rakontoj de pasportservanoj, muzikoj, gazetoj laŭ lia intereso, ktpktp

Blanka Meduzo (Montri la profilon) 2010-decembro-21 14:44:29

Saluton

Kiom da kapoj, tiom da opinioj. Kiom da homoj, tiom da gustoj. Homo interesiĝas pri tio, pri kion li mem havas intereson.
Vi ne bezonas perdi amikon pro Esperanto, kaj vi ne benzonas forhavi Esperanton por amiko.
Ofte okazas, ke unu ne akceptas la aferon, kiun fidas la alia.
Grave estas, ke la afero montros sian fruktojn iam.

mat956 (Montri la profilon) 2010-decembro-21 15:08:19

Saluton!

Mi komprenas vin... ve!
Kiam mi eklernis E-on kaj dum la du sekvaj jaroj, mi senĉese parolis pri E-o al ĉiuj ajn, kiel propagandisto.
Sed mi baldaŭ tedis amikojn kaj familianojn.
Nun, mi parolas pri E-o ŝpareme, kiam oni petas informojn pri ĝi aŭ kiam mi sentas, ke estiĝas taŭga okazo.

Hispanio (Montri la profilon) 2010-decembro-21 15:13:44

mat956:Saluton!

Mi komprenas vin... ve!
Kiam mi eklernis E-on kaj dum la du sekvaj jaroj, mi senĉese parolis pri E-o al ĉiuj ajn, kiel propagandisto.
Sed mi baldaŭ tedis amikojn kaj familianojn.
Nun, mi parolas pri E-o ŝpareme, kiam oni petas informojn pri ĝi aŭ kiam mi sentas, ke estiĝas taŭga okazo.
La samo kiel mi.

Silvestre (Montri la profilon) 2010-decembro-21 17:25:14

Anstataŭ paroli pri esperanto, provu paroli fojfoje esperanton per telefono. Eble tiam via amiko interesiĝos!

Jcodjo (Montri la profilon) 2010-decembro-21 17:41:25

horsto:Ne supertaksu la penskapablon de la homoj. Mi pensas ke la homa inteligenteco plejparte konsistas nur el imitado, ni imitas tion kion ni vidis. Homoj nur maloftege havas novajn ideojn.
Tial argumentoj ofte ne sufiĉas por konvinki homojn. Ili simple ne kredas tion, ili pli fidas al tio, kion ili konas jam delonge.
Mi tute konsentas, ke kelkaj homoj ofte nur kredas je aferoj, kiujn multaj aliaj homoj faras. Kiam via amiko rimarkos, ke per esperanto vi komunukas kun amaso da homoj, tiam li ekkomprenos pri la utilecon de la lingvo. Ĝis tiam, nur necesas pacienco.

LVX (Montri la profilon) 2010-decembro-25 21:53:10

Mi tute konsentas, ke kelkaj homoj ofte nur kredas je aferoj, kiujn multaj aliaj homoj faras. Kiam via amiko rimarkos, ke per esperanto vi komunukas kun amaso da homoj, tiam li ekkomprenos pri la utilecon de la lingvo. Ĝis tiam, nur necesas pacienco.[/quote]En la angla tion esprimiĝas kiel jump in the bandwagon aŭ keep up with the johneses, kaj kiel esprimi tia esprimo esperante?

Reen al la supro