Al la enhavo

Antaŭjuĵoj de amiko mia pri Esperanto

de kingkat, 2010-decembro-18

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

cellus (Montri la profilon) 2010-decembro-26 08:25:56

Mi lernis esperanton en la aĝo de 13 aŭ 14 jaroj, kaj mi pensis ke la ideo estis tiel genia, ke ĉiuj devus kompreni tion. Mi iom post iom ekkomprenis ke mi ne estas propagandisto, mi konkludis ke en mia mondo homoj devas fari siajn proprajn eltrovaĵojn. Tio kio laŭ mia sperto interesigas homoj estas praktika uzo de la lingvo.

Testu la jenan admonon: Mi kredas ke vi devas lerni Interlingua. Mi lernis interlingua, kaj ĝi estas tre interesa lingvo.

Mi kredas ke la plimulto de vi diros ke vi ne volas lerni interlingua, ĉar vi jam scias esperanton, kaj ĝi donas al vi ĉiujn bonaĵojn.

Se mi ne povos montri al vi interlingua-n en la praktiko vi kompreneble ne estos interesitaj.

La sola ebleco por mi estas allogi vian scivolemon.

Same estas certe kun via amiko kaj esperanto. Li ne estas interesita.

Sed la plej danĝera afero estos, se vi sukcesus konvinki lin pri la utilo de esperanto sed ne havigus lernomaterialon aŭ ke via amiko vere ne estus motivita lerni, kaj sekve labori, tiam la ideo fiaskus.

yugary (Montri la profilon) 2010-decembro-26 09:53:32

Mi kredas ke preskaŭ ĉiu Esperantisto iam spertis tiajn reagojn pri nia lingvo. Unu el miaj plej bonaj amikoj eĉ koleregiĝis kiam mi diris al li ke mi lernas Esperanton. Tiu amiko scias preskaŭ nenion pri Esperanto, sed malgraŭ tiu manko, li rigardas la lingvon kiel senutilaĵo lernata nur de frenezuloj. Post kiam mi konstatis ke tia opinio estas tre ofta ĉe aliuloj kiuj neniam studis Esperanton, mi tute ĉesis ĝin mencii. Fojfoje iu rimarkas ke mi legas libron verkitan en "ia stranga lingvo", kaj kiam mi sciigas ke la lingvo estas Esperanto, la plej ofta reago estas "Ho, sed tiu lingvo jam de longe tute fiaskis! Ĉu vi ne domaĝas la tempon kiun vi malŝparas lernante tian stultaĵon?" Mi deziras respondi, "La plej bedaŭrinda stultaĵo estas ne Esperanto sed via nescio!", sed mi restas ĝentila, lasante la buŝon fermita.

LVX (Montri la profilon) 2010-decembro-26 15:38:37

Mi gratulas vin ĉiuj pro la vervaj komentoj en ĉi tiu fadeno,ni vivas en bunta societo, kaj certe ni trovados ĉie kaj ĉiam tia speca de homoj kaj vian kurbaj pensmanieroj, la plej multe de ili ne eĉ uzas sian razonkpablo, ili atendas kion la najbaro faros por sekvi ili tutblinda. Tio estas nia mondo kaj lerni kunvivi inter abunda difereco estas vera arto.

zan (Montri la profilon) 2010-decembro-27 08:26:49

Mi tute konsentas, ke kelkaj homoj ofte nur kredas je aferoj, kiujn multaj aliaj homoj faras.
En la angla tion esprimiĝas kiel jump in the bandwagon aŭ keep up with the johneses, kaj kiel esprimi tia esprimo esperante?
En la japana 付和雷同??? facile samopinii al aliaj, kvazaŭ ĉio vibras pro tondro.

LVX (Montri la profilon) 2010-decembro-27 11:16:38

[/quote]En la japana 付和雷同??? facile samopinii al aliaj, kvazaŭ ĉio vibras pro tondro.[/quote]Mi ŝatis la japana versio, en la brazila oni diras "Maria vai com as outras" = Maria sekvas la aliajn (litere), sed vere signifas Kion ajn la aliaj faras, tiel faros Maria.

mathieubriere (Montri la profilon) 2010-decembro-27 11:44:09

Antaŭhieraŭ mi havis diskutadon kun mia bofrato pri esperanto.
Li tute ne komprenas la intereson de esperanto, kiel multaj aliaj. Li estas leĝisto (lia fako estas leĝo)kaj provas plibonigi sian anglan nivelon, ĉefe por labora celo.
Laŭ li, esperanto estas:
- Fiasko ĉar "neniu parolas tiun lingvon"
- Nefinigita. "Ĝi ne estas uzebla".
- speco de "sublingvo". Oni ne povus eksprimi ĉion kun facile lernebla lingvo.

Li ne uzus esperanton por redakti kontraktoj ĉar la lingvo timigas lin. La angla estas plifidinda laŭ li.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-decembro-28 17:09:25

mathieubriere:

Li ne uzus esperanton por redakti kontraktoj ĉar la lingvo timigas lin. La angla estas plifidinda laŭ li.
Kompreneble se li ne lernis Eon, li ne povas taksi ĝin (mal)pli bona por kontraktoj. Tamen mi miretas ke li taksus la anglan fidinda por kontraktoj (verŝajne li simple neniam atentis pri relativa precizeco de iu lingvo). Oni taksa la francan pli preciza ol la angla, kaj por tiu kialo estas ĝenerale preferata por juĝaj tekstoj (kiam estas elekto kompreneble).

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-decembro-28 20:58:02

Hispanio:
mat956:Saluton!

Mi komprenas vin... ve!
Kiam mi eklernis E-on kaj dum la du sekvaj jaroj, mi senĉese parolis pri E-o al ĉiuj ajn, kiel propagandisto.
Sed mi baldaŭ tedis amikojn kaj familianojn.
Nun, mi parolas pri E-o ŝpareme, kiam oni petas informojn pri ĝi aŭ kiam mi sentas, ke estiĝas taŭga okazo.
La samo kiel mi.
Ankaŭ mi. Sed mi konstatis, ke kiam mi mencias esperanton pri io interesa kion mi faris per ĝi aŭ pri evento rilata al esperanto (ekz. kongreso), homoj iĝas scivolemaj kaj faras demandojn pri la lingvo.

mathieubriere (Montri la profilon) 2010-decembro-29 00:00:26

Altebrilas:Ankaŭ mi. Sed mi konstatis, ke kiam mi mencias esperanton pri io interesa kion mi faris per ĝi aŭ pri evento rilata al esperanto (ekz. kongreso), homoj iĝas scivolemaj kaj faras demandojn pri la lingvo.
Eble, kiam ili ekkomprenas ke ekzistas reala kaj solida movado pri Eo, ili ekrespektas la lingvon!
Tio, kion vi diris, montras ke multaj uloj bezonas konkretaĵojn por bone taksi Eon.

danielcg (Montri la profilon) 2011-januaro-03 01:49:14

Saluton al ĉiuj.

Laŭlitere, tiujn esprimojn oni tradukus jenmaniere:

"Jump in te bandwagon" = "Saltu en la muzikvagono"

"Keep up wih the Johneses" = "Restu samnivele kiel la Johnes-uloj" (t.e. la familio Johnes)

Sed kompreno de tiaj esprimoj bezonigas scion pri la angla kulturo (mi parolas angle sed apartenas al alia kultura komunumo, kaj devis serĉi la esprimojn en la anglalingva Vikipedio).

Al mi estus pri komprenebla la esprimo "sekvi la ŝafaron", sed mi estas tre suspektema pri ĝia ĉiesa komprenebleco, ĉar "hazarde" ĝi kongruas kun esprimo de mia denaska lingvo hispana ("seguir al rebaño").

La jenajn similsignifajn esprimojn mi trovis en la "Proverbaro Esperanta", kaj do mi konsideras ilin preferindaj:

"Inter lupoj kriu lupe"
"Inter generaloj parolu pri bataloj"

Via,

Daniel

LVX:Mi tute konsentas, ke kelkaj homoj ofte nur kredas je aferoj, kiujn multaj aliaj homoj faras. Kiam via amiko rimarkos, ke per esperanto vi komunukas kun amaso da homoj, tiam li ekkomprenos pri la utilecon de la lingvo. Ĝis tiam, nur necesas pacienco.
En la angla tion esprimiĝas kiel jump in the bandwagon aŭ keep up with the johneses, kaj kiel esprimi tia esprimo esperante?[/quote]

Reen al la supro