Al la enhavo

Ĉu la Eŭropa Unio mortu, aŭ ne?

de Wilhelm, 2010-decembro-20

Mesaĝoj: 54

Lingvo: Esperanto

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-decembro-24 13:51:42

Wilhelm:Ĉu la Eŭropa Unio mortu, aŭ ne?
Mi opinias, ke ĝi devas mortu, ĉar ĝi estas nur bankista unio.
Mi tute malkonsentas. Mi ne scias ĉu vi jam venis kaj vivis en eŭropo. EU ne estas nur bankista unio, sed unue komercaj konsentoj kaj komerca spaco, aroj de leĝoj, mona unio (euro), kunigitaj instancoj, subvencioj, esplorcentroj, ktpktp.

Eble Europa Unio kiel ĝi estas nun indus mortigi, sed miaopinie ia Europa Unio estas ege bezonata por kunigi fortojn, kiel la usonaj ŝtatoj kunigas siajn fortojn.

Ekz: antaŭ la ekzisto de Euro, ĉiuj landoj havis sian propran monon. Imagu ke en iu kanada provinco vi uzu iun monon, kaj en la najbara alian. Tiel estis. Oni ofte kritikas la eŭron, sed mi pensas ke ĝi estas bezonata ilo en ekonomika spaco kun tiom da landoj

Wilhelm (Montri la profilon) 2010-decembro-24 17:02:36

jan aleksan:
Wilhelm:Ĉu la Eŭropa Unio mortu, aŭ ne?
Mi opinias, ke ĝi devas mortu, ĉar ĝi estas nur bankista unio.
Mi tute malkonsentas. Mi ne scias ĉu vi jam venis kaj vivis en eŭropo. EU ne estas nur bankista unio, sed unue komercaj konsentoj kaj komerca spaco, aroj de leĝoj, mona unio (euro), kunigitaj instancoj, subvencioj, esplorcentroj, ktpktp.

Eble Europa Unio kiel ĝi estas nun indus mortigi, sed miaopinie ia Europa Unio estas ege bezonata por kunigi fortojn, kiel la usonaj ŝtatoj kunigas siajn fortojn.

Ekz: antaŭ la ekzisto de Euro, ĉiuj landoj havis sian propran monon. Imagu ke en iu kanada provinco vi uzu iun monon, kaj en la najbara alian. Tiel estis. Oni ofte kritikas la eŭron, sed mi pensas ke ĝi estas bezonata ilo en ekonomika spaco kun tiom da landoj
La EU ne estas io ajn kiel Usono. Mi ŝatus ke ĝi estus sed ĝi ne estas.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-decembro-24 18:25:19

@ Wilhelm
Mi legis la artikolon per M Hudson, el la komenco de 2009, iomete malnova, tamen tre interesa.
Ne eblas komenti komplete ĉi tie, do mi klopodas fari kelkajn punktojn.

La aŭtoro koncentras sian pensadon al la usona financa situacio. Li ne konsideras ke ĉeestas Ĉinio, Rusio, Eŭropo, Brazilo, Barato. Li ne pripensas kion tiuj landoj ekonomike faros, kaj supozas ke ili agos laŭ la usona pensmaniero. Li ne konsideras la socialajn aspektoj de nia vivo, kiu tre gravas en eŭropo. Por li ankaŭ la usona popolo ne gravas. Por li la senlaboroj, kiu vivas surstrate aŭ en malnova aŭtomobilo ne gravas, aŭ ne ekzistas.

Oni ne povas komenti ĉion ĉi tie, sed jen kelkaj pensadoj, pri la financaj aspektoj.

La eŭropa metodo estas “ŝpari” kaj forigi la ŝtatŝuldon ĝis maksime 3% ol la nacionala produkto (GDP).
La usona metodo estas almeti monon en la financa sistemo por pliiĝi la produktadon. Do tio ankaŭ plialtigas la publikan ŝuldon (4 trilionoj da dolaroj). Tio ŝuldo valoras nur se la aliaij landoj plugardas ĝin (Ĉinio, Barato, Japanio). Se ili vendas la usonan ŝuldon, vendante usonajn obligaciojn (treasuries), tio estus granda problemo por la usono.

Mi kredas ke Ĉinio ne vendos usonajn obligaciojn tre rapide, ĉar tiukaze la valoro de la dolaro falos kaj tio ne bonas por la ĉinia eksportado. Do mi opinias ke li faros tion laŭgrade.
Ĉinio nelge deklaris ke li volas aĉeti eŭropajn obligaciojn (portugalajn, grekajn, irlandajn) por subteni la eŭron. Certe ili faras tion per subteni la komercon, ne por amo.

Tio signifas ke la kurso de la valutoj ne povas plu esti kontrolita per usono nur, ĝi dependas el kio faras la aliaj landoj.

.... daurigas ....

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-decembro-24 18:28:50

@ wilhelm

.... daŭrigas ....

Certe, se la usona financo sukcesos detrui la eŭron, ni havos nur du grandaj internacionalaj valutoj, dolaro kaj renminbi (yuan). Tial ili sukcesus savi lian grandegan ŝuldon, ĉar la resto de la mondo ne havus alternativon ol la dolaro kiel rezerva valuto kaj la ĉina mono ne taŭgas kiel rezervo (ĝis nun ili ne emisias obligaciojn). Nur iomete la japana yen aŭ la deutschmark.

En la mondo estas diversaj grupoj de landoj kiuj havas diversaj financpolitikojn:
~ Kanado/Aŭstralio, kvazaŭ sen ŝuldoj
~ Eŭropo, kun ŝuldoj, sed malpli ol la usono
~ Britio (mi ne scias kie Britio staras, fare de la intensaj freŝdataj ŝparaĵoj de la tory-registaro ŝajnas al mi ke ili proksimiĝas nun al la eŭropa vidpunto pli ol la usona de la QE: quantitative easing = stampi monon.
~ BRIC-Ŝtatoj: Rusio, Brazilo, Ĉinio, Barato. Ili havas nun pozitivan bilancon kaj ne havas problemojn per publika ŝuldo. Ili aĉetas la usonan kaj la eŭropan ŝuldon.
~ La petrolŝtatoj. Kion ili faros per sia mono? Aĉeti dolarojn aŭ diversigi? Se multaj landoj komencos aĉeti petrolon page per eŭro aŭ yuan aŭ yen, la dolaro faros nenecesa kaj falos.
~ La aliaj ŝtatoj surtere, miksaĵo, tamen multaj kun pozitiva evoluigo.

Konklude ke usono ne plu povas fari tion kion ili volas finance, sed devas konsideri la posicion de la aliaj landoj, ekz. per la G20-grupo.

Estus pli por diskuti, tamen tio sufiĉas nun por komenco.
La EU ne estas io ajn kiel Usono. Mi ŝatus ke ĝi estus sed ĝi ne estas.
Mi ne ŝatus ke ĝi estus. Ni perdus kelkajn valorojn de libero kaj homaj rajtoj.
La eŭropa unio havas "Human Rights Counsel", kiu deklaras ke oni ne povas ekstradicii iun ajn al landoj kiuj praktikas torturon au mortpunon.
La usono trovas tion "irritant" laŭ Wikileaks. Ili pensas al Assange.

Wilhelm (Montri la profilon) 2010-decembro-24 18:54:55

@Eddycgn
Mi dankas vin por via respondo. Mi tre ŝatas diskuti tiajn temojn sed mi ne havas la tempon respondi nun. Pro tio mi respondos iam poste.
P.S
Michael Hudson estas mia plej ŝatata ekonomisto kaj eĉ mentoro kiel mi ŝtudas esti ekonomisto.
Li estas membro de Reform Task Force Latvia
Steven Zarlenga estas ankaŭ bona, precipe pri monaj temoj.

Wilhelm (Montri la profilon) 2010-decembro-24 21:39:56

Wilhelm:La EU ne estas io ajn kiel Usono. Mi ŝatus ke ĝi estus sed ĝi ne estas.
Mi ne aludis al la imperieco aŭ militemeco de la Usono sed nur la politika kaj ekonomia strukturoj.

superadamuso (Montri la profilon) 2011-januaro-03 14:11:10

Darjo:Mi pensas ke la Eŭropa Unio estas tre en malfacilaĵo, tamen ne ekzistas alian alternativon, do ni devus esperi ke la stato de ajoj ŝanĝas.
Kaj ni devus esti optimistoj.
Bedaurinde ne ! Cziam estas tri disvolvoj:
unue estis: Sovet Unio
due estas: Europa Unio
trie estos: Inter Unio
Ad 1. Ne egzistas czar oni estis errara unio.
Ad 2. Egzistas nuntempe czar homoj alia ne konas.
Ad 3. Egzistos kiam homoj plenkreskas.
Principa diversoj inter Europa Unio kaj Inter Unio estas tia, ke en Inter Unio ne sztelas.

superadamuso (Montri la profilon) 2011-januaro-03 14:13:52

Wilhelm:Ĉu la Eŭropa Unio mortu, aŭ ne?
Mi opinias, ke ĝi devas mortu, ĉar ĝi estas nur bankista unio.

Centraj Bankoj estis kreitaj por subvencii buĝetajn deficitojn, sed la reguloj de la Unio malpermesas tion kaj devigas ke reĝistaroj uzi komercaj bankoj, kiuj altrudas altajn kostojn sur la registaroj.
Tiu ĉi estas freneza!
La popoloj de Eŭropo ne pagu por la malbonaj pruntoj de la bankistoj.
Ŝuldoj, kiuj ne povas esti pagitaj, ne estos pagitaj.
Naturale jes czar Europa Unio tio sztelista unio i nenio pli. Tuj en Inter Unio estas plena egaleco inter valoro de varoj kaj valoro de monoj. Dankon por czi tia temo kun seriozo adamuso

Latvio estas la ekzemplo por la ceteraj landoj de Eŭropo.

GDP malplialtiĝis pli ol 20% dum la pasintaj du jaroj
Publikaj salajroj malplialtiĝis 30%
1991 Latvio havis 200 malsanejojn kaj nun ili havas nur 7 kaj ili volas fermi eĉ pli de ili.
La mondo iradas al nova-feŭdismo.

----------------------------------------------------------------------------
Redakto: Pardonu ke mi skribis angle "Yes" kaj "No" anstataŭ "Jes" kaj "Ne".

jan aleksan (Montri la profilon) 2011-januaro-04 09:03:10

Wilhelm:
Wilhelm:La EU ne estas io ajn kiel Usono. Mi ŝatus ke ĝi estus sed ĝi ne estas.
Mi ne aludis al la imperieco aŭ militemeco de la Usono sed nur la politika kaj ekonomia strukturoj.
Mi ne certas ĉu mi bone komprenis, sed verŝajne vi konsideras ke EU devu estis kiel Usono, aŭ ĝi neniam funkcios. Tio ne estas la celo, estas alia politika strukturo, malfacile komparebla al la usona. Eble post 200 jaroj, la inter Unio, kiun mencias superadamuso, ekzistos, sed nun ĝi ne aktualas.

Tio estas mia vidpunkto

chicago1 (Montri la profilon) 2011-januaro-04 15:49:17

La kerna problemo de la EU estis ke kvankam ĝi monitoris ranĝoj de interezo, ĝi ne povis kontroli la sumo da nacia ŝuldon de ĉiu landon.

Reen al la supro