Al la enhavo

Ĉu la Eŭropa Unio mortu, aŭ ne?

de Wilhelm, 2010-decembro-20

Mesaĝoj: 54

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-januaro-13 13:09:40

Eŭropunio mortos, se ĝi ne kapablas protekti la Eŭropanojn.

Homoj kutime sentas sin aliĝantaj al tiu grupo (lando, urbo, komunumo, klano, ktp.), kiu plejbone protektas ilin. En Eŭropo, la ŝtatoj ludis tiun rolon.

Oni esperis, ke EU farus same. Sed nun la ŝtatoj malpli kaj malpli protektas siajn civitanojn, pretekste ke nun EU estras.

Kaj EU ne povas protekti la civitanojn tiel bone, kiel antaŭe en la plej sociale evoluitaj landoj.

Finfine, multaj vidas EU kiel malprogreso.

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-januaro-13 18:54:33

Altebrilas:... Finfine, multaj vidas EU kiel malprogreso.
Estas progreso se la landoj de la EU helpas la aliajn finance, ekonomike, por disvestigi bonajn leĝojn kaj respekti la homajn rajtojn.

La diskuto pri leĝoj kontraŭ la informolibero en Hungario, kiu estis kritikita per la EU kaj nun korektitos estas bona ekzemplo.

Se Belaruso estus en la EU, oni havus tie pli da libero.

superadamuso (Montri la profilon) 2011-januaro-14 06:06:51

Darjo:Mi pensas ke la Eŭropa Unio estas tre en malfacilaĵo, tamen ne ekzistas alian alternativon, do ni devus esperi ke la stato de ajoj ŝanĝas.
Kaj ni devus esti optimistoj.
Bonvolu komenci pensi. Krome Europa Unio povas esti Internacia Unio kio tio ne ŝtelas kaj tiel plu. Europa Unio estas organizo por ŝtelistoj kaj neniu.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-januaro-14 13:55:01

Eddycgn:
Altebrilas:... Finfine, multaj vidas EU kiel malprogreso.
Estas progreso se la landoj de la EU helpas la aliajn finance, ekonomike, por disvestigi bonajn leĝojn kaj respekti la homajn rajtojn.

La diskuto pri leĝoj kontraŭ la informolibero en Hungario, kiu estis kritikita per la EU kaj nun korektitos estas bona ekzemplo.

Se Belaruso estus en la EU, oni havus tie pli da libero.
Sed EU volas helpi aliajn landojn nur se ili faras ŝparojn, t.e. malplibonigas la vivkondiĉojn de la malriĉuloj, reduktante publikajn servojn kaj socialajn helpojn.

Bona leĝo por Germanio ne nepre estas bona leĝo por Francio, ĉar la sistemoj malsamas kaj "bona" nur signifas "adaptita".

Oni esperis, ke per EU oni havos pli bonajn vivkondiĉojn, sed estas la malo: ili malpliboniĝis, kaj nun la gefiloj ne plu povas esperi pli bonan situacion ol tiu de la gepatroj. Timindas, ke se Belaruso eniĝas en UE, estos NI kiu havos MALPLI da libereco! malgajo.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-januaro-14 18:41:29

Altebrilas:... Timindas, ke se Belaruso eniĝas en UE, estos NI kiu havos MALPLI da libereco!
Kia logiko!
Se Belaruso eniĝus en UE, ni perdos la preslibero. Estas tio kiun vi volas diri?

Ĉu vi kredas ke Lukaŝenko fariĝus presidanto de la EU?

ceigered (Montri la profilon) 2011-januaro-15 07:24:13

Altebrilas:Oni esperis, ke per EU oni havos pli bonajn vivkondiĉojn, sed estas la malo: ili malpliboniĝis, kaj nun la gefiloj ne plu povas esperi pli bonan situacion ol tiu de la gepatroj. Timindas, ke se Belaruso eniĝas en UE, estos NI kiu havos MALPLI da libereco! malgajo.gif
Nu, viaj vivkoniĉoj ankoraŭ estas pli bonaj ol la cetero de la mondo lango.gif

Ankaŭ - kial vi havus malpli da libereco se Belorusujo eniĝus en la Unio? Kun nur 10 milionoj da loĝantoj (malpli da loĝantoj ol Aŭstralio! lango.gif), ĝi ne havas egan povon.

superadamuso (Montri la profilon) 2011-januaro-15 17:51:11

Wilhelm:Ĉu la Eŭropa Unio mortu, aŭ ne?
Mi opinias, ke ĝi devas mortu, ĉar ĝi estas nur bankista unio.

Centraj Bankoj estis kreitaj por subvencii buĝetajn deficitojn, sed la reguloj de la Unio malpermesas tion kaj devigas ke reĝistaroj uzi komercaj bankoj, kiuj altrudas altajn kostojn sur la registaroj.
Tiu ĉi estas freneza!
La popoloj de Eŭropo ne pagu por la malbonaj pruntoj de la bankistoj.
Ŝuldoj, kiuj ne povas esti pagitaj, ne estos pagitaj.
---------------------------------------------
Lau mia opinio Europa Unio mortis en 100 %.
Kaj konkrete jam kreas la Internacia Unio en Pollando. La Europa Unio kreas la ŝtelista reĝimon kaj la Internacia Unio kreas la normala reĝimon. En ŝtelista reĝimo kansante estas ŝuldoj kaj deflacio kaj en
normala reĝimo manke de la ŝuldoj kaj estas ekflacio. Ĉu Vi tio komprenas ?
---------------------------------------------
Latvio estas la ekzemplo por la ceteraj landoj de Eŭropo.

GDP malplialtiĝis pli ol 20% dum la pasintaj du jaroj
Publikaj salajroj malplialtiĝis 30%
1991 Latvio havis 200 malsanejojn kaj nun ili havas nur 7 kaj ili volas fermi eĉ pli de ili.
La mondo iradas al nova-feŭdismo.

----------------------------------------------------------------------------
Redakto: Pardonu ke mi skribis angle "Yes" kaj "No" anstataŭ "Jes" kaj "Ne".

superadamuso (Montri la profilon) 2011-januaro-15 18:24:50

Darjo:Mi pensas ke la Eŭropa Unio estas tre en malfacilaĵo, tamen ne ekzistas alian alternativon, do ni devus esperi ke la stato de ajoj ŝanĝas.
Kaj ni devus esti optimistoj.
Estimata Sinjoro Darjo ! Via opinio estas komplete errare ĉar Europa Unio tio estas ŝtelista reĝimo kaj deflacio t.s. konstanta ŝtultoj kaj Internacia Uaio kiu mi kreas en Pollando tio estas normala reĝimo kaj ekflacio t.s sen ŝtultoj.
Fore el Europa Unio el Europo !
Vivu la Internacia Unio en Europo !

qwertz (Montri la profilon) 2011-januaro-16 10:15:07

Eŭropa Unio naskiĝis pace. Pri tio, mi opinas, ke Eŭropa Unio estas kaj estos realeco.

bukvodel (Montri la profilon) 2011-januaro-21 19:03:03

Kial neniu parolas pri islamo?

Se EU mortos ĝi mortos pro islamo kaj ne pro kelkaj bankoj!

Legu ĉi tion -- Sekcion pri islamo kaj vizitu www.sullivan-county.comfjordman.blogspot.com

Reen al la supro