Kie vi loĝas? (foto de malproksime)
de Andreo Jankovskij, 2010-decembro-23
Mesaĝoj: 22
Lingvo: Esperanto
Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2010-decembro-23 22:01:10
Ĉi tie eblas iomete priskribi la lokon kie vi loĝas kaj enmeti ligilon al la foto.
Se la foto estos farita de malproksime - tio estos tre bone! Nur, eble ne faru tiel.
* * *
Kijivo
En mia urbo loĝas ĉirkaŭ 4 aŭ 5 milionoj da homoj, kavankam la popolnombrado en 2008 oficiale registris 2,8 milionojn.
Jen estas la plej fama domo en mia urbo: Domo kun ĥimeroj
Jen estas mia loĝejo: Bildo
Hispanio (Montri la profilon) 2010-decembro-23 22:22:48
Kaj jen unu el la plej famaj konstruaĵoj de mia urbo, Oviedo:
Katedralo
Matthieu (Montri la profilon) 2010-decembro-23 23:42:54
Sur ĉi tiu desupra foto mia domo videblas, sed kompreneble mi ne diros kie precize. Kaj jen eĉ pli malproksima foto.
RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-decembro-24 07:01:26
yugary (Montri la profilon) 2010-decembro-24 07:12:18
Kelkaj vidindaĵoj en Seulo
manu_fr (Montri la profilon) 2010-decembro-24 09:23:14
Mi loĝas sudfrancie, en vilaĝeto tipa kiu enhavas proksimume 2000 loĝantojn.
Mi ankoraŭ ne decidis registrigi al Pasporta Servo, mi hezitas.
amike
Manu
PS : mi ne suksecis enmeti plurajn fotojn... kiel vi suksecis aldoni ligojn al viaj propraj fotoj ?
jan aleksan (Montri la profilon) 2010-decembro-24 09:59:09
Mi loĝas nuntempe en mezgranda urbo en francio. tie ĝia ĉefa preĝejo. Ĝi havas ankaŭ sufiĉe imponan urbodomon (tie)
ĉiujare okazas karnavalo (kun tiaj ĉaroj). Ne impona kiel la brazilaj sed tamen interesaj.
Kelkaj kilometroj for troviĝas Le Puy du Fou: granda amuzparko, kies temo estas historio.
Ĉar fakte mia havas sangan historion: dum la revolucio, vendeanoj decidis rebeli kontraŭ la revolucia registaro, en 1793, post mortigo de la reĝo. Ili finfine malvenkis. En mia urbo okazis pluraj grandaj bataloj: jen pentraĵoj 1a kaj 2a
proksime troviĝas la maro (90km for), kun tiaj longaj strandoj
Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2010-decembro-24 10:02:51
manu_fr:Kiel vi suksecis aldoni ligojn al viaj propraj fotoj ?En Lernu! kiam vi kreas/redaktas mesaĝon supre estas bildeto kun Tero - klaku ĝin kaj enmetu la ligilon al la foto, poste entajpu la nomon de la ligilo.
manu_fr (Montri la profilon) 2010-decembro-24 13:51:32
Andreo Jankovskij:jen mi provas denove, por fini mian kontribuon !manu_fr:Kiel vi suksecis aldoni ligojn al viaj propraj fotoj ?klaku ĝin kaj enmetu la ligilon al la foto, poste entajpu la nomon de la ligilo.
[url=/Users/evoyard/Desktop/Mapo.jpg]Mapo[/url]
La regiono kie mi loĝas, nomiĝas Provenco : pli ekzakte "Verda Provenco" ĉar enhavas multaj grandaj arbaroj kaj riveroj. Ĝi partenas al pli granda regiono PACA (Provence/ Alpes/Côte d'Azur)
Plejparte certe jam aŭdis pri Côte d'Azur, ĉu ne ?
[url=/Users/evoyard/Desktop/Ĝardeno.jpg]Ĝardeno[/url]
Dekutime, pro grandaj varmecoj en somero, la loĝantoj strebas konstrui naĝejon apud-dome. La mia ne ankoraŭ estas tute finita, kiel vi povas vidi surfote.
[url=/Users/evoyard/Desktop/Kuirejo.jpg]Kuirejo[/url]
Jen ene de la domo, dekoracio estas tipe provenca, kun dolĉaj koloroj, fajencoj, tamen modernaj kuiraparatoj !
Manu
manu_fr (Montri la profilon) 2010-decembro-24 13:53:44