目次へ

Kie vi loĝas? (foto de malproksime)

Andreo Jankovskij,2010年12月23日の

メッセージ: 22

言語: Esperanto

Andreo Jankovskij (プロフィールを表示) 2010年12月23日 22:01:10

lango.gif

Ĉi tie eblas iomete priskribi la lokon kie vi loĝas kaj enmeti ligilon al la foto.

Se la foto estos farita de malproksime - tio estos tre bone! Nur, eble ne faru tiel.

* * *

Kijivo

En mia urbo loĝas ĉirkaŭ 4 aŭ 5 milionoj da homoj, kavankam la popolnombrado en 2008 oficiale registris 2,8 milionojn.

Jen estas la plej fama domo en mia urbo: Domo kun ĥimeroj

Jen estas mia loĝejo: Bildo

Hispanio (プロフィールを表示) 2010年12月23日 22:22:48

Mi loĝas en la blanka konstruaĵo, sed la vido ne estas ĝusta.

Kaj jen unu el la plej famaj konstruaĵoj de mia urbo, Oviedo:

Katedralo

Matthieu (プロフィールを表示) 2010年12月23日 23:42:54

Mi tre longe loĝis apud Parizo, sed nun mi loĝas en Esnandes, marborda urbeto ĉe la Atlantiko kun 2000 loĝantoj.

Sur ĉi tiu desupra foto mia domo videblas, sed kompreneble mi ne diros kie precize. Kaj jen eĉ pli malproksima foto.

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2010年12月24日 7:01:26

Mi fotis ĉi tiun, de domoj trans mia strato, antaŭ du jaroj. Ili ne estas mia domo, sed mia domo aspektas same.

yugary (プロフィールを表示) 2010年12月24日 7:12:18

Mi loĝas en Seulo, la ĉefurbo de la Korea Respubliko. Ĝi estas grandega urbo kun tro multe da homoj kaj veturiloj, sed ankaŭ tre interesa, historia urbo. Jen ligilo al retejo kun kelkaj bonaj fotoj:

Kelkaj vidindaĵoj en Seulo

manu_fr (プロフィールを表示) 2010年12月24日 9:23:14

Ankoraŭ bona ideo de Andreo !

Mi loĝas sudfrancie, en vilaĝeto tipa kiu enhavas proksimume 2000 loĝantojn.
Mi ankoraŭ ne decidis registrigi al Pasporta Servo, mi hezitas.
amike
Manu

PS : mi ne suksecis enmeti plurajn fotojn... kiel vi suksecis aldoni ligojn al viaj propraj fotoj ?

jan aleksan (プロフィールを表示) 2010年12月24日 9:59:09

interesa fadeno^^
Mi loĝas nuntempe en mezgranda urbo en francio. tie ĝia ĉefa preĝejo. Ĝi havas ankaŭ sufiĉe imponan urbodomon (tie)

ĉiujare okazas karnavalo (kun tiaj ĉaroj). Ne impona kiel la brazilaj sed tamen interesaj.

Kelkaj kilometroj for troviĝas Le Puy du Fou: granda amuzparko, kies temo estas historio.

Ĉar fakte mia havas sangan historion: dum la revolucio, vendeanoj decidis rebeli kontraŭ la revolucia registaro, en 1793, post mortigo de la reĝo. Ili finfine malvenkis. En mia urbo okazis pluraj grandaj bataloj: jen pentraĵoj 1a kaj 2a

proksime troviĝas la maro (90km for), kun tiaj longaj strandoj

Andreo Jankovskij (プロフィールを表示) 2010年12月24日 10:02:51

manu_fr:Kiel vi suksecis aldoni ligojn al viaj propraj fotoj ?
En Lernu! kiam vi kreas/redaktas mesaĝon supre estas bildeto kun Tero - klaku ĝin kaj enmetu la ligilon al la foto, poste entajpu la nomon de la ligilo. lango.gif

manu_fr (プロフィールを表示) 2010年12月24日 13:51:32

Andreo Jankovskij:
manu_fr:Kiel vi suksecis aldoni ligojn al viaj propraj fotoj ?
klaku ĝin kaj enmetu la ligilon al la foto, poste entajpu la nomon de la ligilo. lango.gif
jen mi provas denove, por fini mian kontribuon !
[url=/Users/evoyard/Desktop/Mapo.jpg]Mapo[/url]
La regiono kie mi loĝas, nomiĝas Provenco : pli ekzakte "Verda Provenco" ĉar enhavas multaj grandaj arbaroj kaj riveroj. Ĝi partenas al pli granda regiono PACA (Provence/ Alpes/Côte d'Azur)
Plejparte certe jam aŭdis pri Côte d'Azur, ĉu ne ?
[url=/Users/evoyard/Desktop/Ĝardeno.jpg]Ĝardeno[/url]
Dekutime, pro grandaj varmecoj en somero, la loĝantoj strebas konstrui naĝejon apud-dome. La mia ne ankoraŭ estas tute finita, kiel vi povas vidi surfote.
[url=/Users/evoyard/Desktop/Kuirejo.jpg]Kuirejo[/url]
Jen ene de la domo, dekoracio estas tipe provenca, kun dolĉaj koloroj, fajencoj, tamen modernaj kuiraparatoj !
Manu

manu_fr (プロフィールを表示) 2010年12月24日 13:53:44

jen la mapo

先頭にもどる