Hozzászólások: 9
Nyelv: Esperanto
LVX (Profil megtekintése) 2010. december 25. 22:49:07
aĉulo, fiaĉulo, fi-homo (kontraŭ homo pro fizika aŭ morala malboneco), arogantulo (pro troa memfido), azeno, fojnkapulo, [kret-kapa] kreteno, malsaĝulo, sencerbulo, senkapulo, stultulo, ŝtipo (pro stulteco), babilulo (pro troa parolemo), bandito (pro rabemo, eksterleĝaj agoj), besto (pro krudeco, malklereco, stulteco), bird-timigilo (pro ĝeneco, tedemo, malbelega aspekto), bruto, malhomo (pro krueleco), ĉarlatano (pro trompado de la publiko), ĉiesulino, hundino, kotulino, putino, stratulino (kontraŭ virino pro malmorala konduto), faŝisto, brunulo, ruĝbrunulo (pro reakciaj politikaj ideoj), fi-lertulo (pro trompemo), fiulo (pro fia konduto), frenezulo (pro neracio), fripono (pro ruza trompemo, malico), fuŝulo, sentaŭgulo (pro malkapablo), huligano (pro kontraŭsocia konduto), hundaĉo (pro fieco), kanajlo (pro malnobla friponeco), klaĉulo (pro disbabilado pri aliaj homoj), monstro (pro malbeleco, krueleco), murdisto (pro krueleco, krimeco), naŭzulo (pro naŭzeco), parazito (pro paraziteco, fieco), porko (pro manĝemo, malpureco, abomenindeco), rabisto (pro krimaj agoj), ruzulo (pro ruza elturniĝemo), serpento, bofronto (pro malico, perfidemo), ŝovinisto (pro troa glorado de sia nacio), blinkenbergo (pro kontraŭesperantisteco), volapugisto (pro stulteco: kombino de volapukisto kaj pugo). Nu jen, vi fariĝis fakulo pri insultoj. Se, tamen, ili al vi ne sufiĉas aŭ estas tro molaj aŭ tro malmolaj, vi povas fantazii kaj elpensi novajn insultojn aŭ uzi la universalan vorton «zozo».
Aldonu kelkaj aliajn, kaj ekspliku la difino, se necesas.
LVX (Profil megtekintése) 2010. december 25. 22:53:38
LVX (Profil megtekintése) 2010. december 25. 23:09:12
Ĉu vi scias libroj aŭ aliaj fontoj kiuj pritraktas ĉefe pri sakraĵoj?
Eddycgn (Profil megtekintése) 2010. december 26. 13:26:46
LVX (Profil megtekintése) 2010. december 26. 14:52:30
Eddycgn:Mi konas tiun adreson por tabuaj vortoj:Saluton,
http://www.aliaflanko.de/artikloj/text/tabu.html
Parabéns
Vi skribis Parabéns (gratulon), sed pro kio?
Ĝis!
LVX (Profil megtekintése) 2010. december 26. 15:27:22
Kio vere signifas Aktoj de la Akademio!?
Fundamenta Krestomatio!?
Estas interesa l´ esprimo Navigi per vaporo aŭ velo (esti biseksa).
En Brazilo almenaŭ en mia regiono ni diras "ke tiu ulo tranĉas ambaŭflanke"
Ĉu ĝin similas al la vian?
Eddycgn (Profil megtekintése) 2010. december 26. 15:53:49
LVX:Parabéns por la nova jaro...! Au por via fileto.Eddycgn:Mi konas tiun adreson por tabuaj vortoj:Saluton,
http://www.aliaflanko.de/artikloj/text/tabu.html
Parabéns
Vi skribis Parabéns (gratulon), sed pro kio?
Ĝis!
Bedaŭrinde ne estas ĉiam ekspliko aŭ traduko de la fivortoj. Mi ankaŭ ne komprenas multaj el ili. "Akto de la Akademio" estas ekzemplo
Eddycgn (Profil megtekintése) 2010. december 26. 15:58:24
LVX:... tiu ulo tranĉas ambaŭflankeGermane oni diras "li estas el ambaŭ bordoj"
(mi loĝas en Germanio)
Sxak (Profil megtekintése) 2010. december 28. 14:12:00
LVX:Dissaltu kiel obstinaj baroj de miljaroj! (aludo pri la versaĵo de Ludoviko Zamenhof «La espero»).ĉu ne muroj?