Al la enhavo

Ĉu eblas diri "birdi" ? Kaj se jes, kion signifus tion?

de white knight, 2010-decembro-27

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-decembro-31 11:28:20

white knight:... Ŝerce mi tradukis lian frazon tiel: "Wenn ich vögeln würde, würde ich dich anfliegen." rido.gif
Birdi birdante ne eblas ...!
lango.gif

Mustelvulpo (Montri la profilon) 2011-januaro-02 18:31:43

Kiam oni uzas verban finaĵon ĉe substantiva radiko "__as" signifas "estas __o." Ekz: Li patras = Li estas patro. Mi ĉiam kredis ke tiaj vortformoj estas iom malgraciaj, "Li estas patro" estas multe pli komprenebla, sed la __as formo ankaŭ estas ĝusta.

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-januaro-02 23:19:06

Mustelvulpo:Kiam oni uzas verban finaĵon ĉe substantiva radiko "__as" signifas "estas __o." Ekz: Li patras = Li estas patro. Mi ĉiam kredis ke tiaj vortformoj estas iom malgraciaj, "Li estas patro" estas multe pli komprenebla, sed la __as formo ankaŭ estas ĝusta.
Mi opinias ke estas eta diferenco:

li estas (la) patro,
tamen li ne patras
= li forfuĝis, li forlasis la familion, li ne agadas kiel patro

li ne estas la (vera) patro, tamen li patras = li agadas kiel patro, li okupiĝas pri la infanoj

Ĉu tio estas korekta, mi ne certas?

horsto (Montri la profilon) 2011-januaro-03 01:06:26

Mustelvulpo:Kiam oni uzas verban finaĵon ĉe substantiva radiko "__as" signifas "estas __o."
Laŭ PMEG tio ne estas ĝusta. Se vi havas pli bonajn sciojn, bonvolu citi la fonton.
Eddycgn:
Mi opinias ke estas eta diferenco:

li estas (la) patro,
tamen li ne patras
= li forfuĝis, li forlasis la familion, li ne agadas kiel patro

li ne estas la (vera) patro, tamen li patras = li agadas kiel patro, li okupiĝas pri la infanoj

Ĉu tio estas korekta, mi ne certas?
Mi ne scias kion diri. Kiel estiĝis tia opinio?

Mustelvulpo (Montri la profilon) 2011-januaro-03 15:33:39

Mi trovis la plej bonan klarigon en Plena Analiza Gramatiko 280.3:

La verbaj finaĵoj montras, ke tempe-mode-aspekte okazas ago aŭ daŭras stato. Apud la verbaj radikoj, signifantaj jam en si mem agon aŭ staton, ili do estas pleonasmaj kiel vortfariloj, kaj signas per sia speciala formo (as,is,os,us, ktp.) nur la tempon aŭ modon de la respektiva ago aŭ stato. Post substantivaj aŭ adjektivaj radikoj, ili signas agon aŭ staton, kies karakterizon aŭ esencon donas la substantiva aŭ adjektiva radiko: ekz-e "marteli:" agi karakterizate de martelo; "sufiĉi:" stati karakterizate de "sufiĉa."

Do, mi eraris. "Li patras" povus signifi "Li agas karakterizate de patro."

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-januaro-04 22:00:59

Mustelvulpo:Mi trovis... "Li patras" povus signifi "Li agas karakterizate de patro."
Eble ankaŭ mi eraris, mi ankoraŭ ekzakte ne scias.

La PAG ne indikas se estas vortoj kiuj esprimas nur agon aŭ nur ŝtaton.
Se mi diras “Li martelas”, ĉu tio signifas ke ulo uzas martelon?
Se mi diras “Ĝi martelas”, rilate al martelo mem, ĉu tio signifas “ĝi estas martelo”?

Se mi diras “li patras”, tio povas signifi “li estas patro” aŭ “li nur agas kiel patro, ankaŭ se li ne estas la patro mem” aŭ ambaŭ.

Se tio ne estas korekta (mi ja deziras lerni), ĉu mi devas diri por esprimi nur agon “li patradas/patrumas” aŭ “li marteladas/martelumas“?
Se ne, “li martelas” povas ankaŭ signifi “li estas martelo”. Eble li havas martelon en la poŝo, tamen verŝajne li ne estas vera martelo!
(Germane: er ist ein Hammer!)

Esperanto estas mirinda lingvo se oni povas esprimi ĉiujn nuancojn, ĉu ne?
Kaj ĝi plaĉegas al mi se oni eblas.

jan aleksan (Montri la profilon) 2011-januaro-04 22:25:36

white knight:Dankon al ĉiuj!

La kreinto de la verbo "birdi" uzis ĝin anstataŭ "estas birdo". Sia frazo estis: "Se mi birdus, mi alflugus al vi." Sed miaopinie, "Se mi estus birdo, mi flugus al vi." estas pli bone komprenebla, ĉu ne?
rido.gif
laŭ mi "se mi estus birda". Alivorte, se mi havus la eco(j)n/kvalito(j)n/karaktero(j)n kiuj faras estaĵon rekonebla kiel birdo

Tial mi ne vere konsentas kun la fakto ke "birdi" signifas "agi kiel birdo", ĉar laŭ mi ne estas ago sed stato. Sed bone, se la vortaroj klarigas ĝin tiel, tiel estu.

Por "agi kiel birdo", mi volonte uzas anstataŭe "birdumi"

yyaann (Montri la profilon) 2011-januaro-04 23:24:15

Mustelvulpo:Do, mi eraris. "Li patras" povus signifi "Li agas karakterizate de patro."
Tio povas plie konfirmiĝi per la fakto, ke iu ĉina popoldiro kutime Esperantiĝas jene: Patro patru, filo filu.

Junpe (Montri la profilon) 2011-januaro-05 09:47:08

white knight: "Se mi birdus, mi alflugus al vi."
Ŝajnas, kvazaŭ loĵbane.

white knight (Montri la profilon) 2011-januaro-05 10:09:47

Junpe:
white knight: "Se mi birdus, mi alflugus al vi."
Ŝajnas, kvazaŭ loĵbane.
La lingvon Loĵban mi ne konas, sed min interesas, ĉu japanoj komprenas ke "birdus" = "estus birdo".

Reen al la supro