Al la enhavo

Ĉu eblas diri "birdi" ? Kaj se jes, kion signifus tion?

de white knight, 2010-decembro-27

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

white knight (Montri la profilon) 2010-decembro-27 13:09:28

En tatoeba mi trovas frazon kiu enhavas la vorton "birdus". Ĉu vi komprenas la signifon de tiu verbo?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-decembro-27 14:34:07

Teorie ĝi povas signifi ekzemple agi kiel birdo. Ĉu vi povas tamen doni pli da kunteksto?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-decembro-27 17:14:34

white knight:En tatoeba mi trovas frazon kiu enhavas la vorton "birdus". Ĉu vi komprenas la signifon de tiu verbo?
se vi relatas tiun vorton al la germana, ĝi povus esti fivorto (vögeln)

darkweasel (Montri la profilon) 2010-decembro-27 18:03:11

Eddycgn:
white knight:En tatoeba mi trovas frazon kiu enhavas la vorton "birdus". Ĉu vi komprenas la signifon de tiu verbo?
se vi relatas tiun vorton al la germana, ĝi povus esti fivorto (vögeln)
Sed tiun signifon komprenus nur germanlingvanoj ... senkulpa.gif Mi dubegas, ke temas pri tio.

Polaris (Montri la profilon) 2010-decembro-27 18:31:06

Angle, kiam oni havas la ŝatokupon de rigardi birdojn (precipe observi ilin per binokuloj kaj registri siajn observadojn), ni povas diri ke ili "birdas" aŭ ke ili estas "birdantoj" (birdon-rigardantoj). Ĉu eble tion kio vi legis, pritemas tion?

sergejm (Montri la profilon) 2010-decembro-28 05:38:03

"birdi" povus signifi "bird(o)flugi" = "flugi kiel birdo" aŭ "bird(o)bleki" = "bleki kiel birdo", "kviviti", "pepi"; aŭ "bird(o)manĝi" = "manĝi kiel birdo".
Malverŝajne, ke tio signifas "birdo(n)rigardi"="rigardi birdo(j)n".
Germana "vögeln" oni eble traduku "birdaĉi" aŭ "fibirdi" (se ĝi estas FIvorto, mi ne trovis ĝin en vortaro (nur "Vögel"="birdo") kaj ne scias ĝian signifon).
Skribu la frazon kun "birdi", por ni pli bone komprenu kion la vorto signifas.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-decembro-28 08:23:30

sergejm:
Germana "vögeln" oni eble traduku "birdaĉi" aŭ "fibirdi" (se ĝi estas FIvorto, mi ne trovis ĝin en vortaro (nur "Vögel"="birdo") kaj ne scias ĝian signifon).
germane vögeln = "fiki"

white knight (Montri la profilon) 2010-decembro-29 09:29:43

Dankon al ĉiuj!

La kreinto de la verbo "birdi" uzis ĝin anstataŭ "estas birdo". Sia frazo estis: "Se mi birdus, mi alflugus al vi." Sed miaopinie, "Se mi estus birdo, mi flugus al vi." estas pli bone komprenebla, ĉu ne?
Ŝerce mi tradukis lian frazon tiel: "Wenn ich vögeln würde, würde ich dich anfliegen." rido.gif

novatago (Montri la profilon) 2010-decembro-29 09:36:12

white knight:"Se mi birdus, mi alflugus al vi." Sed miaopinie, "Se mi estus birdo, mi flugus al vi." estas pli bone komprenebla, ĉu ne?
Laŭ mi, la unua frazo ne estas ĝusta. La dua sendube estas ĝusta.

Ĝis, Novatago.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-decembro-29 09:44:37

La signifo de tiu verbo en tiu kunteksto estas iom dubinda. Mi ne nomus ĝin malĝusta, sed pro la neklara signifo laŭ mi oni ne diru tiel.

Reen al la supro