Sadržaj

Ĉu eblas diri "birdi" ? Kaj se jes, kion signifus tion?

od white knight, 27. prosinca 2010.

Poruke: 26

Jezik: Esperanto

white knight (Prikaz profila) 27. prosinca 2010. 13:09:28

En tatoeba mi trovas frazon kiu enhavas la vorton "birdus". Ĉu vi komprenas la signifon de tiu verbo?

darkweasel (Prikaz profila) 27. prosinca 2010. 14:34:07

Teorie ĝi povas signifi ekzemple agi kiel birdo. Ĉu vi povas tamen doni pli da kunteksto?

Eddycgn (Prikaz profila) 27. prosinca 2010. 17:14:34

white knight:En tatoeba mi trovas frazon kiu enhavas la vorton "birdus". Ĉu vi komprenas la signifon de tiu verbo?
se vi relatas tiun vorton al la germana, ĝi povus esti fivorto (vögeln)

darkweasel (Prikaz profila) 27. prosinca 2010. 18:03:11

Eddycgn:
white knight:En tatoeba mi trovas frazon kiu enhavas la vorton "birdus". Ĉu vi komprenas la signifon de tiu verbo?
se vi relatas tiun vorton al la germana, ĝi povus esti fivorto (vögeln)
Sed tiun signifon komprenus nur germanlingvanoj ... senkulpa.gif Mi dubegas, ke temas pri tio.

Polaris (Prikaz profila) 27. prosinca 2010. 18:31:06

Angle, kiam oni havas la ŝatokupon de rigardi birdojn (precipe observi ilin per binokuloj kaj registri siajn observadojn), ni povas diri ke ili "birdas" aŭ ke ili estas "birdantoj" (birdon-rigardantoj). Ĉu eble tion kio vi legis, pritemas tion?

sergejm (Prikaz profila) 28. prosinca 2010. 05:38:03

"birdi" povus signifi "bird(o)flugi" = "flugi kiel birdo" aŭ "bird(o)bleki" = "bleki kiel birdo", "kviviti", "pepi"; aŭ "bird(o)manĝi" = "manĝi kiel birdo".
Malverŝajne, ke tio signifas "birdo(n)rigardi"="rigardi birdo(j)n".
Germana "vögeln" oni eble traduku "birdaĉi" aŭ "fibirdi" (se ĝi estas FIvorto, mi ne trovis ĝin en vortaro (nur "Vögel"="birdo") kaj ne scias ĝian signifon).
Skribu la frazon kun "birdi", por ni pli bone komprenu kion la vorto signifas.

darkweasel (Prikaz profila) 28. prosinca 2010. 08:23:30

sergejm:
Germana "vögeln" oni eble traduku "birdaĉi" aŭ "fibirdi" (se ĝi estas FIvorto, mi ne trovis ĝin en vortaro (nur "Vögel"="birdo") kaj ne scias ĝian signifon).
germane vögeln = "fiki"

white knight (Prikaz profila) 29. prosinca 2010. 09:29:43

Dankon al ĉiuj!

La kreinto de la verbo "birdi" uzis ĝin anstataŭ "estas birdo". Sia frazo estis: "Se mi birdus, mi alflugus al vi." Sed miaopinie, "Se mi estus birdo, mi flugus al vi." estas pli bone komprenebla, ĉu ne?
Ŝerce mi tradukis lian frazon tiel: "Wenn ich vögeln würde, würde ich dich anfliegen." rido.gif

novatago (Prikaz profila) 29. prosinca 2010. 09:36:12

white knight:"Se mi birdus, mi alflugus al vi." Sed miaopinie, "Se mi estus birdo, mi flugus al vi." estas pli bone komprenebla, ĉu ne?
Laŭ mi, la unua frazo ne estas ĝusta. La dua sendube estas ĝusta.

Ĝis, Novatago.

darkweasel (Prikaz profila) 29. prosinca 2010. 09:44:37

La signifo de tiu verbo en tiu kunteksto estas iom dubinda. Mi ne nomus ĝin malĝusta, sed pro la neklara signifo laŭ mi oni ne diru tiel.

Natrag na vrh