Sporočila: 26
Jezik: Esperanto
Junpe (Prikaži profil) 06. januar 2011 13:38:52
white knight:La lingvon Loĵban mi ne konas, sed min interesas, ĉu japanoj komprenas ke "birdus" = "estus birdo".La japana lingvo havas substantivojn kaj verbojn, kaj oni, miaopinie, ne baldaŭ komprenus, kion "birdus" signifas.
Sed ekvivalento de verbo "estas" ankaŭ ne troviĝas en la japana. "Se mi birdo" sufiĉas por esprimi "Se mi estus birdo", kaj tio ne signifas, ke "birdo" estas verbo.
gregorynacu (Prikaži profil) 10. januar 2011 22:06:17
Multaj homoj diskutas la signifojn de verboj el substantivaj radikoj en rondoj ĉe kongresoj. Ekzemple, la substantivoj kiuj estas bestoj, ofte havas kulture dependaj signifoj. Kaj, eĉ esperanto havas proprajn specifajn kulturaĵojn. Pensu pri, Krokodili. Fakte krokodilo estas substantiva vorto, sed kiam ni verbigas ĝin, stranga signifo rezultiĝas ĉu ne??!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Same kun la aliaj bestoj. Gufo estas birdo, sed gufi ofte signifas resti dumnokte en la gufujo ĉe IJK.
Do, finfine, ne estas malmolaj kaj rapidaj respondoj al la demando, Kion signifas X kiam ĝi verbiĝas? Tiaj ŝanĝoj estas tre laŭkuntekstaj, kaj tiu ne necese estas problemo.
darkweasel (Prikaži profil) 11. januar 2011 06:37:54
Junpe:Nu, mi neniam lernis la japanan, sed en lingva gvidlibreto mi trovis la vorton desu (kiun oni povas tamen ellasi). Ĉu tio ne estas ekvivalento de "esti"?
Sed ekvivalento de verbo "estas" ankaŭ ne troviĝas en la japana.
Junpe (Prikaži profil) 12. januar 2011 12:51:45
darkweasel:Jes, eble. Oni povas ellasi la vorton desu. Sed en Esperanto oni ne povas ellasi la vorton "esti", kiu ne estas aldono, sed vera verbo, inter du substantivoj.Junpe:Nu, mi neniam lernis la japanan, sed en lingva gvidlibreto mi trovis la vorton desu (kiun oni povas tamen ellasi). Ĉu tio ne estas ekvivalento de "esti"?
Sed ekvivalento de verbo "estas" ankaŭ ne troviĝas en la japana.
Ankaŭ mi ne tre konas la gramatikon de la japana. Eble oni povas diri, ke desu estas ekvivalento de "esti".
darkweasel (Prikaži profil) 12. januar 2011 13:29:29
Junpe:La anglalingva Vikipedio iom informas pri tio: Esti en la japana.darkweasel:Jes, eble. Oni povas ellasi la vorton desu. Sed en Esperanto oni ne povas ellasi la vorton "esti", kiu ne estas aldono, sed vera verbo, inter du substantivoj.Junpe:Nu, mi neniam lernis la japanan, sed en lingva gvidlibreto mi trovis la vorton desu (kiun oni povas tamen ellasi). Ĉu tio ne estas ekvivalento de "esti"?
Sed ekvivalento de verbo "estas" ankaŭ ne troviĝas en la japana.
Ankaŭ mi ne tre konas la gramatikon de la japana. Eble oni povas diri, ke desu estas ekvivalento de "esti".
Ĝi diras, ke ekzistas la vortoj da kaj desu por "esti", el kiuj la dua estas pli formala.
Laŭ tiu artikolo, oni uzas fojfoje desu nur por ke la frazo sonu pli formala, kvankam ĝi ne estas necesa por la senco.
Krome, laŭ ĝi ekzistas aru kaj iru por la ekzista signifo de "esti".
sudanglo (Prikaži profil) 12. januar 2011 21:54:55
Ĝis la uzado fiksas la signifon, oni nur povas diri ke la signifoj de kunmetitaj formoj estas la signifo de la elementoj.
Do por la momento la signifo de 'birdi' estas la signifo de 'bird' plus la signifo de 'i' - pli specife oni ne povas diri.
Aliflanke la signifo de 'fum' plus 'i' estas tre bone difinita, malgraŭ tio ke 'fum' estas substantiva ideo.