去目錄頁

Kiel oni elparolas la vorto "L'"?

rynasaurus, 2010年12月28日

讯息: 4

语言: Esperanto

rynasaurus (显示个人资料) 2010年12月28日上午3:02:28

Mi legis poemojn kaj kantojn kiuj havas la vorton "l'" en ili.

Ĉu oni elparolas "l'" kiel "la"? Aŭ "lo" aŭ kion?

Ekzemple:En l' kapo.

(Ĉu oni elparolas "en lo kapo."? "en la kapo."?)

Dankon kaj bonvolu pardonu miajn erarojn.

RiotNrrd (显示个人资料) 2010年12月28日上午3:26:56

"La".

sergejm (显示个人资料) 2010年12月28日上午5:14:46

«l'» oni elparolas kiel «l», ne «lo» aŭ «la».
«En l' kapo» oni elparolas kiel «en-l-kApo».
Oni ne mallongigu «la» al «l'», se tio estas malbone elparolebla, same antaŭ aŭ post «l», kiel «al l' lampo», kie ĝi estas malbone aŭdata. Plej ofte la mallongigo estas post prepozicio kun vokalo en la fino, kiel «de».
«de l'» estas elparolata «del» (sed oni ne skribu «del»!).

darkweasel (显示个人资料) 2010年12月28日上午8:22:43

Laŭ la Fundamento, oni mallongigu la al l' nur post prepozicio finiĝanta per vokalo, kaj tiam ne estas problemo: de l' elparoliĝas kvazaŭ del.

回到上端