Vai all’indice

Nova anekdotaro

di Terurĉjo, 09 maggio 2007

Messaggi: 54

Lingua: Esperanto

Terurĉjo (Mostra il profilo) 30 giugno 2007 20:55:12

- Kiel nomiĝas persono, kiu ne havas maldekstrajn okulon, orelon, brakon kaj kruron?
- All right!

Terurĉjo (Mostra il profilo) 01 luglio 2007 20:02:00

- Ĉu vi estas fratoj?
- Ne, ni estas ĝemeloj.
- Ĉu ĝemeloj ne estas fratoj?
- Ne ĉiam. Ni, ekzemple, estas fratinoj.

Terurĉjo (Mostra il profilo) 01 luglio 2007 20:05:27

Oni povas rigardi al la Suno per teleskopo dufoje. Unuafoje per la maldekstra okulo, duafoje per la dekstra.

Terurĉjo (Mostra il profilo) 01 luglio 2007 20:20:55

- Sidas mi hejme kaj subite io eksonoras. Mi malfermas la pordon - neniu. Ree io sonoras, ree mi malfermas la pordon - neniu. Kaj kvinfoje tiel okazis.
- Ĉu vizio?
- Ne, telefono.

Terurĉjo (Mostra il profilo) 08 luglio 2007 10:19:36

Terurĉjo (Mostra il profilo) 12 luglio 2007 20:57:06

Filozofo

Mi prunteprenis libron el la librar’ publika,
Ĉar jukis mian menson demand’ metafizika.
Sur paĝo dudek-sepa mi trovis araneon;
Ĝi volis filozofi, sed trovis la pereon.
Anstataŭ kapti muŝojn, ĝi retis mond-enigmon,
Lasante sur la paĝo realan esto-stigmon.
Komence de la vorto “epistemologio”
Ĝi ŝpinis en direkto de la koncepto “scio”
Pri l’ fenomena kosmo kaj la etern-ideo:
La libron iu fermis, adiaŭ, araneo.

Terurĉjo (Mostra il profilo) 18 agosto 2007 21:06:02

Kolerega edzo enkuras en ĉambron kaj kriegas al edzino: "Mi scias ĉion!"
La edzino trankvile respondas: "Ĉu ĉion? Ĉu ni kontrolu?
Kiom da homoj loĝas en Tokio?"

doudoune (Mostra il profilo) 07 settembre 2007 16:47:05

Terurĉjo:Bonvolu paroli pli malrapide, ĉar mi estas natura blondulino.
Ĉu vi scias kiu,kie,kial,faris tian reputacion (renomon) al bondulinon? sal.gif

Mielo (Mostra il profilo) 07 settembre 2007 18:25:02

doudoune:
Terurĉjo:Bonvolu paroli pli malrapide, ĉar mi estas natura blondulino.
Ĉu vi scias kiu,kie,kial,faris tian reputacion (renomon) al bondulinon? sal.gif
Laŭ mi, la neblondulinoj (malblondulinoj ?), ĉar ili estas enviaj pro saĝon de la blondulinoj. rido.gif

Rao (Mostra il profilo) 07 settembre 2007 18:50:41

Homo en manĝejo petas supon. Post kelka tempo venas kelnero portanta teleron da supo. La homo rimarkas tamen, ke duono de dikfingro de la kelnero estas en la supo.
— He, via dikfingro estas en la supo! shoko.gif
— Jes, mi scias. Mi suferas malsanon je tiu fingro. malgajo.gif Mia kuracisto diris, ke mi tenu ĝin en varmaj lokoj.
— Ha, ĉu?! Do kial vi ne metas ĝin en vian pugtruon?!
— Ĝi estis tie antaŭ kelka tempo, sed mi devis alporti al vi la supon. senkulpa.gif

Torna all’inizio