Więcej

Nova anekdotaro

od Terurĉjo, 9 maja 2007

Wpisy: 54

Język: Esperanto

Terurĉjo (Pokaż profil) 22 listopada 2007, 21:42:25

Mutusen:(“Zdravstvujte”, kia vorto!)
La vorto estas ĉefa ruslingva saluto kaj signifas: "Estu sana", "Troviĝu en sana stato". Ĝi estas imperativa plurala verbo. Pro tro ofta uzado oni prononcas la vorton kutime kiel: "Drasjtj". rido.gif

Sxak (Pokaż profil) 23 listopada 2007, 15:47:40

horsto:
Vi pravas, tial mi ne uzis la vorton grava.
Tamen vi estis petata forigi gravan dosieron! Verŝajne la viruso devis surgenue petegi vin forigi gravajn dosierojn (tio estas mia konsilo al la viruso)

horsto (Pokaż profil) 23 listopada 2007, 23:38:21

Ŝak:
horsto:
Vi pravas, tial mi ne uzis la vorton grava.
Tamen vi estis petata forigi gravan dosieron! Verŝajne la viruso devis surgenue petegi vin forigi gravajn dosierojn (tio estas mia konsilo al la viruso)
Mi ja provis forigi gravajn dosierojn, sed mi uzas linuksan sistemon, kiu protektas min kontraŭ virusoj.

StephaSport (Pokaż profil) 10 lutego 2008, 15:32:46

Viro kunportis edzinon kaj bopatrinon al caŝbatuo en Afriko. Abrupte li aŭdis sian edzinon ekkrii: "Aŭgusto! Aŭgusto! Gorilo forŝtelis Panjon! Kion ni povas fari?" - "Nenion, bedaŭrinde! Povra besto!

StephaSport (Pokaż profil) 10 lutego 2008, 16:10:07

Mi ricevis tiun mesaĝon telefone, antaŭ kelkaj tagoj:

Alvenis la momento diriĝi "adiaŭ". Oni ne plu povas stari kune. Eble vi kulpas, eble mi kulpas, mi ne scias... sed alvenis la tempo malunuiĝi. Mi pasis belajn tagojn, belajn jarojn, kun vi, kaj vi certe same! Nur Dio scias kial tio okazis, sed unu tago mi ekkomprenis ke ni estas tro malsamaj, tro neakordigeblaj. Mi ploris tiam... kaj pli plorante mi nun skribas ĝin al vi. Vi estas forta viro, kaj vi certe eblos vivi sen mi, ĉar ni neniam plu revidiĝos... Ameme, via cerebro. ploro.gif

sergejm (Pokaż profil) 14 lutego 2008, 06:01:17

Radioelsendo:
- Kiam vivis sankta Valentino?
a) cent kvindek jarojn antaŭ;
b) mil jarojn antaŭ;
c) mil okcent jarojn antaŭ.
Telefonas radioaŭskultantino:
- Mi pensas ke li vivis 150 jarojn antaŭ.
- Kaj se pensi pli bone? Oni jam devis sanktigi lin.
- Nu, tiam 1000 jarojn antaŭ.
- Kaj se pensi ankoraŭ pli bone?
- 1800 jarojn antaŭ.
- Jes. Ne metu la aŭskultilon. Oni diros al vi kiel ricevi donacon.

sergejm (Pokaż profil) 14 lutego 2008, 06:01:17

Rusa programistino venas labori en Usono.
Foje ŝi venas en la oficejon kaj vidas: komputilo ne funkcias, ĉiuj atendas teknologiston. Ŝi serĉas la kaŭzon kaj ingigas ŝtopilon en ŝtopilingon. Usonanoj demandas: "Ĉu rusa programistino estas ankaŭ teknologistino?"

Terurĉjo (Pokaż profil) 9 maja 2008, 06:03:58

Kia diferenco estas inter bebo kaj blondulino?

Bebon estas tre malfacile enlitigi.

Miland (Pokaż profil) 9 maja 2008, 10:01:48

Ĉu blondulino malfeliĉigis vin? Ne ĉagrenu; eble la koloro estas forpurigebla.

Miland (Pokaż profil) 9 maja 2008, 10:09:50

Terurĉjo:Здравствуйте, ...
Sed la tekcto ne diris "товарищи" (= "kamaradoj"). Eble la viruso estas danĝera kontraŭ-revoluciulo.

Wróć do góry