前往目錄

Nova anekdotaro

貼文者: Terurĉjo, 2007年5月9日

訊息: 54

語言: Esperanto

Terurĉjo (顯示個人資料) 2008年5月10日上午6:22:07

Miland:Ĉu blondulino malfeliĉigis vin? Ne ĉagrenu; eble la koloro estas forpurigebla.
Miland, konfesu, vi ŝategas blondulinojn, eĉ artefaritajn (koncerne la hararon, certe).

La historieto pri malfeliĉa viruso estis kreita jam post falo de socialisma reĝimo en Sovetio. Kamaradoj malaperis, sed gesinjoroj ĝis nun ne tro abundas tie ĉi.

Miland (顯示個人資料) 2008年5月10日上午9:40:21

Efektive, viaj ŝercoj pri blondulinoj pensigis min pri mia ŝerco!

Frankp (顯示個人資料) 2008年5月15日下午1:58:43

Data de STAR TREK rakontis:
Du planedojn babilis.
LA UNUA: Kiel vi fartas?
LA DUA: Mi estas malsana.
LA UNUA: Kio vi havas?
LA DUA: Mi havas HOMOSAPIENSOinfektadon.
LA UNA: Ne gravas tio ne restas longe. okulumo.gif ploro.gif

Ĉu estas amuza?
Sed bedaŭrinde ni homoj estas kiel infektado. Ni venenas kaj detruas nia ĉirkaŭaĵon kiel infekto. demando.gif

Terurĉjo (顯示個人資料) 2008年8月26日下午9:37:04

Ĉiuj bone memoru, precipe poloj, ukrainoj kaj kartveloj, ke ankaŭ indianoj unue gastigis usonanojn. sal.gif
Fonto: bash.org.ru

回到上端