Zum Inhalt

Kio esta "Kinajho"?

von ceigered, 2. Januar 2011

Beiträge: 4

Sprache: Esperanto

ceigered (Profil anzeigen) 2. Januar 2011 09:28:13

Ĉe tiu ĉi retpaĝaro, estas reklamo titolite "Nova artlibro en Esperanto". La subtitolo estas:
"Eble Lunlumas" Inter kinajho kaj fantazia rakonto.

Kio estas tiu ĉi vorto, "Kinajho"? Mi ne povas trovi la signifon ĉe reta-vortaro.net aŭ tie ĉi. Ĉu ĝi estas nomo aŭ alia aĵo? Mi supozus ke "kinajho" estas tipo de libro aŭ teksto, pro la frazo kiu verŝajne signifi ke "Eble lunlumas" estas aĵo inter kinajho kaj fantazia rakonto...

Dankon rideto.gif

Altebrilas (Profil anzeigen) 2. Januar 2011 11:41:22

ceigered:Ĉe tiu ĉi retpaĝaro, estas reklamo titolite "Nova artlibro en Esperanto". La subtitolo estas:
"Eble Lunlumas" Inter kinajho kaj fantazia rakonto.

Kio estas tiu ĉi vorto, "Kinajho"? Mi ne povas trovi la signifon ĉe reta-vortaro.net aŭ tie ĉi. Ĉu ĝi estas nomo aŭ alia aĵo? Mi supozus ke "kinajho" estas tipo de libro aŭ teksto, pro la frazo kiu verŝajne signifi ke "Eble lunlumas" estas aĵo inter kinajho kaj fantazia rakonto...

Dankon rideto.gif
Unuavide, por mi "kinaĵo" estas rakonto, kian oni povas trovi en filmoj (aĵo rilata al kino).

horsto (Profil anzeigen) 2. Januar 2011 12:38:07

Jes, verŝajne kinaĵo = aĵo de kino simple signifas filmon. La libro ja ŝajne entenas multajn bildojn kaj iom da teksto, do ĝi estas io inter filmo kaj libro.

ceigered (Profil anzeigen) 2. Januar 2011 14:11:53

Aaaaaaaaaaa!
Kinaĵo! Hahaha!
Mi bedaŭras, mi miskomprenis ĝin kiel ki-naj-ho /ki'naiho/, mi kredis ke ĝi estis ia aĵo de alia lingvo!
Dankon Altebrilas kaj Horsto!

(la "h"-sistemo povas esti iluzia por oni kiuj ne uzas ĝin, ĉu ne?) okulumo.gif

Zurück nach oben