Mesaĝoj: 22
Lingvo: Esperanto
horsto (Montri la profilon) 2011-februaro-17 21:03:00
adrideo:Nu, la angla ne impresas aliajn lingvojn. La mondo ja vere bezonas internacian lingvon pro la tutmondiĝo. Estas nur pro politikaj kialoj ke oni nuntempe uzas la anglan tiucele.
horsto:nu, multaj vortoj anglaj estas germandivenaj. tamen ja estas iom domaĝe (sed plejparte neeviteble, kaj eble eĉ neevitinde) ke la angla tiel impresas aliajn lingovjn. mia polalingva profesoro diris "mi ne scias kial vi lernas la polan. baldaŭ ankaŭ ĝi estos la angla!"
Vi bone povas vidi: ekde certa tempo oni ne plu tradukas anglajn vortojn en Germanujo.
darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-18 06:11:58
horsto:Laŭ mi estas ĉefe pro praktikaj kialoj. Homoj uzos ĉiun lingvon, kiun ili havas komune - kaj ĉar nun oni plej ofte instruas la anglan en lernejoj, tiu lingvo estas nun plej ofte la angla.adrideo:Nu, la angla ne impresas aliajn lingvojn. La mondo ja vere bezonas internacian lingvon pro la tutmondiĝo. Estas nur pro politikaj kialoj ke oni nuntempe uzas la anglan tiucele.
horsto:nu, multaj vortoj anglaj estas germandivenaj. tamen ja estas iom domaĝe (sed plejparte neeviteble, kaj eble eĉ neevitinde) ke la angla tiel impresas aliajn lingovjn. mia polalingva profesoro diris "mi ne scias kial vi lernas la polan. baldaŭ ankaŭ ĝi estos la angla!"
Vi bone povas vidi: ekde certa tempo oni ne plu tradukas anglajn vortojn en Germanujo.
En Vieno, mi iam eniris trajnon al Bratislavo kaj demandis (ŝajne slovakan) pasaĝeron en la germana, ĉu ĝi haltas en certa haltejo. Tiu pasaĝero tamen ne komprenis la germanan kaj petis min demandi angle - jes, angle, ne slovake, kvankam la angla evidente ne estis lia denaska lingvo. Li ŝajne tute ne atendus, ke iu en Vieno parolas la slovakan, sed ja ke ĉiuj parolas la anglan.