Messages: 7
Language: Esperanto
crescence (User's profile) January 3, 2011, 7:13:09 PM
Por la profesiuloj, estas la afikso "-isto". Ĉu estas afikso por la profesioj ?
Dankon
geo1963 (User's profile) January 3, 2011, 8:24:52 PM
crescence:Saluton !Ne, sed vi ne bezonas ilin:
Por la profesiuloj, estas la afikso "-isto". Ĉu estas afikso por la profesioj ?
Dankon
kuracisto = kuracista profesio/fako, kuracistprofesio, kuracistfako
seruristo = serurista profesio/metio/fako, seruristprofesio
ŝtonhakisto = ŝtonhakista profesio/metio/fako, ŝtonhakistprofesio
sciencisto = sciencista profesio/fako, sciencistprofesio
ktp.
sudanglo (User's profile) January 3, 2011, 10:20:09 PM
Eddycgn (User's profile) January 4, 2011, 10:19:38 PM
geo1963:Hmmm, mi trovis "medicino" kaj "scienco"...
kuracisto = kuracista profesio/fako, kuracistprofesio, kuracistfako
...
sciencisto = sciencista profesio/fako, sciencistprofesio
ktp.
Ĉu tiuj-ĉi ne esprimas la profesion?
yyaann (User's profile) January 4, 2011, 11:03:40 PM
sudanglo:Ĉu ekzistas tia afero en la franca, Crescence?Ne, franclingve ne estas ia unueca regula sufikso sole uzata por montri la profesion, sed male, pluraj, kiuj ankaŭ uziĝas alicele.
Médecin > Médecine
Mannequin > Mannequinat
Artisan > Artisanat
Physicien > Physique
Chercheur > Recherche
Métallurgiste > Métallurgie
Programmeur > Programmation
Webdesigner > Webdesign
Neniel regule!
crescence (User's profile) January 5, 2011, 10:51:58 AM
sudanglo:Ĉu ekzistas tia afero en la franca, Crescence?Min pardonu pro mia malfrua respondo. Yyaann bonege repondis.
crescence (User's profile) January 5, 2011, 10:53:23 AM
geo1963:Tio min kontentigas. Dankon al vi.
Ne, sed vi ne bezonas ilin: