去目錄頁

Ĉu estas afikso por la profesioj ?

crescence, 2011年1月3日

讯息: 7

语言: Esperanto

crescence (显示个人资料) 2011年1月3日下午7:13:09

Saluton !

Por la profesiuloj, estas la afikso "-isto". Ĉu estas afikso por la profesioj ?

Dankon

geo1963 (显示个人资料) 2011年1月3日下午8:24:52

crescence:Saluton !

Por la profesiuloj, estas la afikso "-isto". Ĉu estas afikso por la profesioj ?

Dankon
Ne, sed vi ne bezonas ilin:

kuracisto = kuracista profesio/fako, kuracistprofesio, kuracistfako
seruristo = serurista profesio/metio/fako, seruristprofesio
ŝtonhakisto = ŝtonhakista profesio/metio/fako, ŝtonhakistprofesio
sciencisto = sciencista profesio/fako, sciencistprofesio

ktp.

sudanglo (显示个人资料) 2011年1月3日下午10:20:09

Ĉu ekzistas tia afero en la franca, Crescence?

Eddycgn (显示个人资料) 2011年1月4日下午10:19:38

geo1963:
kuracisto = kuracista profesio/fako, kuracistprofesio, kuracistfako
...
sciencisto = sciencista profesio/fako, sciencistprofesio
ktp.
Hmmm, mi trovis "medicino" kaj "scienco"...
Ĉu tiuj-ĉi ne esprimas la profesion?

yyaann (显示个人资料) 2011年1月4日下午11:03:40

sudanglo:Ĉu ekzistas tia afero en la franca, Crescence?
Ne, franclingve ne estas ia unueca regula sufikso sole uzata por montri la profesion, sed male, pluraj, kiuj ankaŭ uziĝas alicele.

Médecin > Médecine
Mannequin > Mannequinat
Artisan > Artisanat
Physicien > Physique
Chercheur > Recherche
Métallurgiste > Métallurgie
Programmeur > Programmation
Webdesigner > Webdesign

Neniel regule! lango.gif

crescence (显示个人资料) 2011年1月5日上午10:51:58

sudanglo:Ĉu ekzistas tia afero en la franca, Crescence?
Min pardonu pro mia malfrua respondo. Yyaann bonege repondis.

crescence (显示个人资料) 2011年1月5日上午10:53:23

geo1963:
Ne, sed vi ne bezonas ilin:

kuracisto = kuracista profesio/fako, kuracistprofesio, kuracistfako
seruristo = serurista profesio/metio/fako, seruristprofesio
ŝtonhakisto = ŝtonhakista profesio/metio/fako, ŝtonhakistprofesio
sciencisto = sciencista profesio/fako, sciencistprofesio

ktp.
Tio min kontentigas. Dankon al vi.

回到上端