Přejít k obsahu

Saluton de Chicago

od uživatele chicago1 ze dne 3. ledna 2011

Příspěvky: 9

Jazyk: Esperanto

chicago1 (Ukázat profil) 3. ledna 2011 20:55:01

Mi'stas nova parolulo d'Esperanto, kaj ĉi tio 'stas mia unua mesaĝo.
Bona Novjaron!

KoLonJaNo (Ukázat profil) 3. ledna 2011 22:13:34

Saluton el Eŭropo!

Mi ne vidis demandon en via afiŝo.

Sed jen senpaga korekto de viaj du frazoj:

chicago1:Mi'stas estas nova parolulanto d' de Esperanto, kaj ĉi tio 'stas estas mia unua mesaĝo.
Bonan Novjaron!
Bonan ceteran jaron!

Preskaŭ samaĝe,
Kolonjano

RiotNrrd (Ukázat profil) 3. ledna 2011 22:49:26

Bonvenon!

"'Stas" ne estas Esperanta vorto. Ĉu vi volas ke homoj komprenos vin, bonvolu uzi "estas".

chicago1 (Ukázat profil) 3. ledna 2011 23:24:01

Dankon, KonLonJaNo.

chicago1 (Ukázat profil) 3. ledna 2011 23:39:15

RiotNrrd:Bonvenon!

"'Stas" ne estas Esperanta vorto. Ĉu vi volas ke homoj komprenos vin, bonvolu uzi "estas".
Jes, mi komprenas. Sed en parolanto, mi lerniĝis ke oni povus uzi " 'stas". (E.G. "mi'stas"). Ĉu ĉi estas malĝusta?

KoLonJaNo (Ukázat profil) 3. ledna 2011 23:52:41

Saluton el Eŭropo!

chicago1:
RiotNrrd:Bonvenon!

"'Stas" ne estas Esperanta vorto. Ĉu vi volas ke homoj komprenos vin, bonvolu uzi "estas".
Jes, mi komprenas. Sed en parolanto, mi lerniĝis ke oni povus uzi " 'stas". (E.G. "mi'stas"). Ĉu ĉi estas malĝusta?
Nek 'stas por estas nek d' por de estas laŭregula Esperanto.

Oni neniam elizias komence de vorto.

Oni rajtas elizii finan o de substantivo kaj la a de la difinita artikolo la (kutime nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo).

Ekzemplo: la fin' de l' mondo = la fino de la mondo

Tamen oni elizias kutime nur en poezio, ne en ĉiutaga lingvaĵo.

Vi farus strangan impreson, se vi daŭre parolus tiel kun aliaj homoj dum kunveno, renkontiĝo aŭ kongreso. okulumo.gif

Kolonjano

chicago1 (Ukázat profil) 4. ledna 2011 15:31:52

RiotNrrd:Bonvenon!

"'Stas" ne estas Esperanta vorto. Ĉu vi volas ke homoj komprenos vin, bonvolu uzi "estas".
Mi volis respondi al via afiŝo, bonvolu vidu ĉi retpaĝo pri la uzo de "stas" (e.g."mi'stas"): http://eo.wikipedia.org/wiki/Uzantoshoko.gifpiaterein

RiotNrrd (Ukázat profil) 4. ledna 2011 23:18:28

Jes? Do? Li skribis malĝuste.

Mi elektas paroli (kaj skribi) ĝuste. Mi rekomendas ke vi elektas simile, eĉ se iu, ie, parolas malĝuste.

chicago1 (Ukázat profil) 4. ledna 2011 23:31:06

RiotNrrd:Jes? Do? Li skribis malĝuste.

Mi elektas paroli (kaj skribi) ĝuste. Mi rekomendas ke vi elektas simile, eĉ se iu, ie, parolas malĝuste.
Mi komprenas. Dankon.

Zpět na začátek