Al la enhavo

"aŭskulti **alies** opiniojn"

de yyaann, 2011-januaro-04

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

yyaann (Montri la profilon) 2011-januaro-04 19:46:03

En blogero mi legis la jenon:
aŭskulti alies opiniojn
(Mi grasigis)

Senrigarde al ĉu „alies“ estas ĝusta, ĝin leginte oni tuj memoras pri la IES-korelativoj: kies, ties, ies, nenies. Verŝajne, la skribinto intencis diri: „aŭskulti aliulajn opiniojn“.

Mia demando estas, ĉu, viascie kaj viaopinie, la skribinto kreis novan uzon de -ies kiel posedan afikson, aŭ ĉu aliuloj de jam longe uzas ĝin, simile al aliaj neoficialaj vortetoj kiel "far", "cis-", ktp? Kompreneble, ĝi ankaŭ povas esti nura neatentaĵo de la skribinto…

sudanglo (Montri la profilon) 2011-januaro-04 20:35:49

Ĝi ne estas malofta. Eĉ troviĝas en NPIV citaĵo - 'ies gajno, alies perdo'

Pk_JoA (Montri la profilon) 2011-januaro-04 20:46:30

Ĉi tie: http://es.wikipedia.org/wiki/Anexo:Correlativos_en...

diras ke tio estas malkorekta:
En algunos casos, y extralimitándose del Fundamento de Esperanto, se utilizan fórmulas como alies (compuesto por ali- e -es, que significa, "de otro" o "ajeno"). Sin embargo se considera incorrecto.
Esperante:

Je iuj kasoj, kaj neatendinte la Fundamento, oni uzas formulojn kiel "alies" (formita per ali- kaj -es). Kvankam, ĉi tio estas malkorekta.

AlfRoland (Montri la profilon) 2011-januaro-04 21:36:57

yyaann (Montri la profilon) 2011-januaro-04 22:38:16

Dankon al ĉiuj pro viaj rapidaj respondoj.

Mmh, estas do male al tio, kion mi pensis. Ne la IES-finparton iuj afiksigas, sed la ALI-antaŭparton iuj tabelvortigas.

Ĉiaokaze, ambaŭ igoj ŝajnas al mi evitindaj.

— La sekvaro de la ALI-a tabelvortigo estas bone klarigita de la PMEG.
— La sekvaro de la IES-a afiksigo estus, ke oni povu kunmeti IES-finon kun nomoj, ebligante diri ekzemple "Zamenhofies lingvo". Ankaŭ tio ŝanĝus la lingvon tre multe, miaopinie ne tre plaĉe.

mihxil (Montri la profilon) 2011-januaro-08 10:48:15

yyaann:
— La sekvaro de la IES-a afiksigo estus, ke oni povu kunmeti IES-finon kun nomoj, ebligante diri ekzemple "Zamenhofies lingvo". Ankaŭ tio ŝanĝus la lingvon tre multe, miaopinie ne tre plaĉe.
La fakto ke eblas kombini radikojn ne estas multa ŝanĝado. Ĝi estas ĉe la koro de la lingvo. Temas nur pri iom nekonvencia uzo. La problemo pri ĝenerala uzo de '-ies' laŭ mi precipe kuŝas en tio ĉi:
'ludilo de malgranda hundo' - ties ludilo - (malgranda hund)-ies ludilo?
Vidu, simple ne bone funkcias ĉe plurvortaĵoj, kaj pro to oni eble ankaŭ ne tiom uzas ĉe unuvortaj...

'alies' ja estas fuŝo pro tio ke '-es' ne estas radiko. 'ies' estas. Do 'alies' nur interpreteblas kiel 'al-ies', kio ne senchavas. Logike ĝi ankaŭ ne povas esti neologismo, ĉar tiam oni ankaŭ enkonduku 'alie' por 'aliloke', sed 'alie' jam signifas ion tute alian.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-januaro-08 11:06:24

Oni povas tute bone diri aliies (kunmeto de ALI/ kaj IES).

En *Zamenhofies lingvo, ies tamen ne senchavas, ĉar Zamenhof estas certa, difinita persono, kaj do I-tabelvorto estas tre stranga tiaokaze.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-januaro-08 13:46:53

La formo 'alies' estas tute oportuna aldono al la radik-stoko de Esperanto. Per si mem ĝi ne implicas atakon sur la famaj tabel-vortoj.

Tiuj kiuj uzas 'alies' ne necese volas krei tutan novan serion 'alial','aliel','aliu' ktp.

Oni uzas 'intima' kvankam ĝi povus esti vidata kiel 'in-tima'. Koincido kun alia formo ne ĉiam malebligas novajn radikojn.

Gramatikistoj panikas ĉar ili supozas ke la uzo de 'alies' kondukus al dusenco de 'alie' (alimaniere aŭ aliloke) sed tio ne estas necesa konsekvenco.

mihxil (Montri la profilon) 2011-januaro-08 17:21:12

sudanglo:La formo 'alies' estas tute oportuna aldono al la radik-stoko de Esperanto. Per si mem ĝi ne implicas atakon sur la famaj tabel-vortoj.

Tiuj kiuj uzas 'alies' ne necese volas krei tutan novan serion 'alial','aliel','aliu' ktp.

Oni uzas 'intima' kvankam ĝi povus esti vidata kiel 'in-tima'. Koincido kun alia formo ne ĉiam malebligas novajn radikojn.

Gramatikistoj panikas ĉar ili supozas ke la uzo de 'alies' kondukus al dusenco de 'alie' (alimaniere aŭ aliloke) sed tio ne estas necesa konsekvenco.
Mi tamen pensas ke tio estas preskaŭ necesa. La tabelvortoj nun konsistigas kompletan tabelon. Enkonduko de 'alies' klare kaŭzas novan kolumnon, ĉar nur en la tabelvorta tabelo okazas vortoj je -ies. Kaj vortoj kiel 'alial' kaj 'aliam' cetere aspektas sufiĉe utilaj. Stranga regulo ke nur 'alie' ne eblus en la tabelo certe pliaĉigus la lingvon.

Kompreble ekzistas la alternativo 'aliel', sed la ŝanĝo simple ne estus retrokongrua.

Eble eĉ pli bone estus elpensi tute novan tabelvortkomencon. otrie otriel otries otriel otriam otriom otriu, aŭ simile.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-januaro-09 11:06:18

Estus ne-necese ŝanĝi la lernolibrojn kaj malbeligi la faman tabelon. Ĉiu kiu jam lernis Esperanton laŭ la tradicia tabelo, tuj komprenas 'alies' ka 'alial', senĝene.

Efektive la fama tabelo estas ne tiom simetria kiel oni supozas. Se oni presus ĝin kun la formoj nur efektive uzataj estus jam truoj en la tabelo. Ekz kiu diras 'ĉiom' aŭ 'ĉial'.

Cetere, mi tute ne ĉesos uzi la oportunajn vortojn kiel 'nenifari' 'nenifaranto' 'neniigi', ĉar 'nenie' estas radiko kaj ne 'neni+e'.

Same mi gaje parolus pri Ki-vortoj kaj Ti-vortoj kvankam Kiel estas radiko.

Oni ofte fanfaronas pri tio, ke Esperanto estas vivanta lingvo. Do, oni lasu ĝin vivu.

Kiel ordinara Esperantisto mi lasos al la gramatikistoj decidi kiel klasi la radikojn.

Reen al la supro