Al la enhavo

"aŭskulti **alies** opiniojn"

de yyaann, 2011-januaro-04

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2011-januaro-09 11:14:34

sudanglo:Ekz kiu diras 'ĉiom' aŭ 'ĉial'.
Mi jam iam vidis ĉiom, sed ĉiuokaze tiuj vortoj estas tute ĝustaj, kvankam ili estas eble praktike tre malofte uzeblaj pro sia signifo.

sudanglo:Cetere, mi tute ne ĉesos uzi la oportunajn vortojn kiel 'nenifari' 'nenifaranto' 'neniigi', ĉar 'nenie' estas radiko kaj ne 'neni+e'.
Tiuj estas klasikaj kaj sufiĉe uzeblaj, sed mi tamen ne uzas ilin, ĉar ili ŝajnas al mi tro mallogikaj.

sudanglo:Same mi gaje parolus pri Ki-vortoj kaj Ti-vortoj kvankam Kiel estas radiko.
Kaj tion ja neniu provis malpermesi.

sudanglo:Oni ofte fanfaronas pri tio, ke Esperanto estas vivanta lingvo. Do, oni lasu ĝin vivu.
Bedaŭrinde per tia argumentado oni povus enkonduki milojn da nenecesaj esceptoj, ĝis Esperanto estos ne pli facila ol naciaj lingvoj.

mihxil (Montri la profilon) 2011-januaro-09 20:48:38

sudanglo:Estus ne-necese ŝanĝi la lernolibrojn kaj malbeligi la faman tabelon. Ĉiu kiu jam lernis Esperanton laŭ la tradicia tabelo, tuj komprenas 'alies' ka 'alial', senĝene.
Nu, pri tio mi samopinias. Sed al mi restas iom neformala lingvouzo, kiun mi eble duonŝerce uzus, sed dume malrekomendus...

marcuscf (Montri la profilon) 2011-januaro-19 14:41:47

Antaŭ mallonge mi ŝanĝis mian opinion pri tio.
Mi pensis ke "alies" enkondukus tutan novan ali* serion, kaj tio ne eblas ĉar "alie" (k.similaj) ŝanĝus sian signifon.

Tamen, la vorto "alies" estas tre oportuna, kaj oni povus aldoni ĝin kiel memstara (senfinaĵa) radiko. Tio ja ne estus eta ŝanĝo, sed ankaŭ ne estus lingva disrompilo.

La ideo enkonduki novan finaĵon -es ankaŭ estas interesa. Rimarku ke tabelvortoj jam re-uzas la finaĵojn -a/-e/-o por signifoj similaj, sed ne egalaj al la adjektivaj/adverbaj/substantivaj finaĵoj. Do, oni povus diri ke tabelvorta finaĵo -es estas specifa okazo de ĝenerala finaĵo -es, kiu Zamenhof opiniis ne sufiĉe utila por apliki al ĉiuj vortoj.

Mi ne uzus (ofte) vortojn kiel Zamenhofes (aŭ Zamenhofies), kaj certege ne instruus tion al lernantoj, sed mi konservos la koncepton en mia kapo por eble uzi "alies" (k.s.) ŝerce aŭ en Twitter aŭ SMS-mesaĝo, kie oni ja bezonas ekonomian esprimmanieron.

miĥil:Sed al mi restas iom neformala lingvouzo, kiun mi eble duonŝerce uzus, sed dume malrekomendus...
Jes, same mi opinias.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-januaro-19 14:51:10

Ĉiuj *alies-subtenantoj sciu, ke per nura enmeto de plia I ili ricevas la tute ĝustan kaj konvenan aliies.

Miland (Montri la profilon) 2011-januaro-19 15:14:29

sudanglo (Montri la profilon) 2011-januaro-19 18:32:12

Marcus la uzo de 'alies' estas tamen nur aldono de UNU nova memstara radiko.

Aliflanke, la enkonduko de 'es' kiel nova finaĵo estus sufiĉe granda ŝanĝo.

Sed se sufiĉe multaj uzus ĝin, ĝi establiĝus en la lingvo.

Ke Tie au Kie estas Ti+e kaj Ki+e mi dubas. Se jes, tiam Ti kaj Ki estas radikoj, kaj la senco de Kie povus esti Ki-maniere, anstataŭ Ki-loke.

Se mi bone memoras, NPIV listigas Kio kiel Ki+o kaj Kia kiel Ki+a, sed mi ne vidas logikon en tio ĉar kiujn aliajn vortojn oni povas krei kun 'ki' kaj 'ti'.

Reen al la supro