Ku rupapuro rw'ibirimwo

Kiel oni uzas la kondizionalo en la estinteco? ("I should have")

ca, kivuye

Ubutumwa 20

ururimi: Esperanto

tommjames (Kwerekana umwidondoro) 5 Nzero 2011 14:29:52

Via Google-serĉo montras nenion. "Fari ĝin" estas perfekte bona kaj normala frazero, kaj mi diris nenion sugesti alie. Ŝajne vi komprenis nenion, kion mi diris. Domaĝe, sed mi ne plu havas emon disputi kun obstinulo.

Ĝis via vekiĝo kaj flaro de l' kaf'! sal.gif

Lom (Kwerekana umwidondoro) 5 Nzero 2011 14:55:34

Trankviliĝu, bonvolu trankviliĝi. Mi nur volas scii kiel diri ke "mi bedaŭras ke mi ne fari ion, sed sen bedaŭro". ridulo.gif
Mi scias ke Esperanto ne estas la Angla.

Do ŝajnas ke finfine estas:
-Mi estus devinta fari tion.
-Mi devintus fari tion.

Kun bedaŭro:
-Mi bedaŭras ke mi ne faris ĝin.

Kial "Mi devus farinta tion" estas malĝusta?
Oni ne povas meti alia verbo escepte de "esti" kun participo?

Laŭ sudanglo en la alia diskuto, oni povas ankaŭ diri:
'Mi devus ne esti farinta tion'.
'Mi devus esti farinta tion'.

P.S.: "tion" kaj "ĝin" ambaŭ aspektas ĝusta al mi. "tion" nur emfazas la montro.
Sed mi ne ankoraŭ estas spertulo. ridulo.gif
Mi ankaŭ ofte uzas Google por scii kiel skribi vortojn/esprimojn, sed mi ne pensas ke taŭgas kiel valida pruvo.

Rilataj ligiloj:
http://en.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=7...
http://en.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=5...
http://on0ar.dyndns.org:7373/cmd?cmd=READ+ESPERA+8...

tommjames (Kwerekana umwidondoro) 5 Nzero 2011 15:23:02

Lom:Kial "Mi devus farinta tion" estas malĝusta?
Ĉar post "devus" necesas verbo, ĉi-kaze "esti". Subkomprenigi tiun verbon en ĉi tiu frazo ŝajnas al mi neeble.

Lom:P.S.: "tion" kaj "ĝin" ambaŭ aspektas ĝusta al mi. "tion" nur emfazas la montro.
Ne. "Ĝi" estas por aĵoj, bestoj kaj fizikaj objektoj. Se vi volas montri ag-rilatan fakton, vi bezonas "tio".

"Ne fari ĝin" povas esti bona, se per la promono "ĝi" vi aludas al efektiva aĵo. Ekemple, la jena estas ĝusta: "Mi faris kukon. Mi devintus ne fari ĝin". Sed oni ne diras "Mi diris al ŝi ke ŝi estas malbela. Mi devintus ne fari ĝin", ĉar vi parolas pri fakto, ne aĵo. Oni diras tie "Mi devintus ne fari TION". Se oni diras "ĝin", li eraras, aŭ almenaŭ fuŝparolas.

Nur vi povas decidi ĉu taŭgas "ĝi" aŭ "tio", ĉar nur vi scias, kion vi celas esprimi, ĉu aĵon aŭ abstraktan fakton.

Lom (Kwerekana umwidondoro) 5 Nzero 2011 15:54:42

Bone, dankon por la klarigo.

sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 6 Nzero 2011 11:28:52

La angla lingvo nete distingas inter 'do' kaj 'make' - tiel ke, sonas komike, kiam eksterlandano faras la malĝustan elekton (ekz. you are not going to do some trouble, are you?).

Esperanto, kiel ankaŭ pluraj Kontinentaj lingvoj, kombinas tiujn ideojn sub unu verbo.

Do, Tom tute pravas dirante ke ofteco de 'fari ĝin' kompare kun 'fari tion' (laŭ Gugla serĉo) pruvas nenioni rilate la ĝustan tradukon de 'I should have done it' - kiu frazo nur povas rilati al agoj.

gregorynacu (Kwerekana umwidondoro) 10 Nzero 2011 22:43:27

La angla ja havas kelkajn strangaĵojn. Ofte, anglaparolantoj emas diri tiujn frazerojn kiuj estas pli mallongaj, aŭ pli facile diritaj. Unue tiuj diraĵoj estas malĝustaj laŭ la gramatikaj reguloj, sed kiam multege da homoj ekuzas tiujn, la reguloj ŝanĝiĝas. Jes ja, tiu signifas ke la angla estas vivanta, sed ankaŭ signifas ke multaj strangaĵoj eniris la lingvon dum la jarcentoj.

Anglaparolantoj uzas "like" strange, kaj "that" kiam ili ordinare celus "what" kaj tiel plu.

Do, sume, por anglaparolantoj lernante Esperanton, kiu estas tre logika, ni ofte renkontas la partojn de la nova lingvo kiuj ŝajnas esti pli rigida ol tiu kiu estas permesata en la angla. Sed, efektive, se oni permesas la menson pensi rekte en la logika nova sistemo, oni vidas ke reale, la angla estas tiu kiu estas malnormala! Do, oni ne uzu la anglan kiel modelon por kiel uzi ekzemple la pronomojn.

Miaj du cendoj.
Gregorio.

sev (Kwerekana umwidondoro) 10 Nzero 2011 23:44:40

"Ni vivintus dum, pli ol jarmilion', chiam dum belsezon' "
http://webcache.googleusercontent.com/search?q=c...

sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 11 Nzero 2011 10:39:45

Tamen, Gregory, vi ne volas diri ke Tom malpravas pri la uzo de ĝi kaj tio, ĉu?

gregorynacu (Kwerekana umwidondoro) 14 Nzero 2011 05:17:40

sudanglo:Tamen, Gregory, vi ne volas diri ke Tom malpravas pri la uzo de ĝi kaj tio, ĉu?
Tute ne. Mi plene konsentas kun la priskribo de la esperanta regulo pri la diferenco inter tio kaj ĝi.

Tamen, mi rimarkas ke anglaparolanto ofte faras similajn erarojn kiel aliaj anglaparolantoj, ĉar la gramatika regularo de la angla antau longa tempo devojiĝis de ĝiaj parencaj lingvoj.

Eddycgn (Kwerekana umwidondoro) 14 Nzero 2011 22:36:32

Mi trovis tion en la PMEG:
Iafoje Zamenhof uzis ĝi, kie oni nun preferas tio. Ĝi normale reprezentas aĵon, beston kaj alian klare difinitan aferon. Tio estas uzata por abstrakta rilato, por reprezenti tutan frazon, aŭ por nedifinita afero: tio = tiu afero.

Mi estis apud ŝi! - Jes, mi ĝin scias.(BV.72) = Jes, mi scias, ke vi estis apud ŝi. Oni prefere diru: Jes, mi tion scias
Por mi tio (ĝi) signifas ke tiukaze tio estas preferinda, tamen la uzo de ĝi ne estas mortpeko...

Subira ku ntango