Vai all’indice

Kiel oni uzas la kondizionalo en la estinteco? ("I should have")

di Lom, 05 gennaio 2011

Messaggi: 20

Lingua: Esperanto

Lom (Mostra il profilo) 05 gennaio 2011 09:44:44

Kiel oni uzas la kondicionalo en la estinteco?
Ekzemple "I should have..." en la Angla:
"I should have done that."

Mi estus devinta fari tion?
Mi devintus fari tion?
Mi devus farinta tion?

geo1963 (Mostra il profilo) 05 gennaio 2011 10:31:53

Lom:Kiel oni uzas la kondicionalo en la estinteco?
Ekzemple "I should have..." en la Angla:
"I should have done that."

Mi estus devinta fari tion?
Mi devintus fari tion?
Mi devus farinta tion?
Esperanto NE ESTAS la angla lingvo. Tial do vi devas traduki la sencon, ne la gramatikajn strukturojn de alia lingvo.

I should have done it - mi bedaŭras ke mi ne faris ĝin.

tommjames (Mostra il profilo) 05 gennaio 2011 10:48:48

geo1963:"Tial do vi devas traduki la sencon"

I should have done it - mi bedaŭras ke mi ne faris ĝin.
Prave, sed vi ne scias ke lia frazo temas pri bedaŭro. Povus esti io pli objektiva. Do uzo de "devus/estus devinta" ne necese estas anglismo. Kaj ankaŭ tia uzo estas normala en Esperanto.

Kaj devus esti "ke mi ne faris TION", ne "ĝin".

Lom:Mi estus devinta fari tion?
Mi devintus fari tion?
Mi devus farinta tion?
La unuaj du estas ĝustaj, la tria ne.

Memoru ke ne ĉiam estas necese montri la pasintecon de la ago (kiel ni ĉiam faras en la angla) ĉar ofte kunteksto estas sufiĉa por montri tion. Tial "Mi devus fari tion." povas esti bona frazo, se klaras ke vi aludas al pasinteco. Se gravas montri pasintecon eksplicite vi povas uzi la participon aŭ aliajn temp-sencajn vortojn. Aŭ vi povus uzi alian frazkonstruon, laŭ propono de geo1963.

sudanglo (Mostra il profilo) 05 gennaio 2011 12:20:56

Ankaŭ Lom, rigardu paĝon 4 de la diskuto en la angla forumo sub '-u problemoj' (rulumu ĝis la fino).

geo1963 (Mostra il profilo) 05 gennaio 2011 13:01:34

tommjames:
geo1963:"Tial do vi devas traduki la sencon"

I should have done it - mi bedaŭras ke mi ne faris ĝin.
Prave, sed vi ne scias ke lia frazo temas pri bedaŭro. Povus esti io pli objektiva. Do uzo de "devus/estus devinta" ne necese estas anglismo. Kaj ankaŭ tia uzo estas normala en Esperanto.

Kaj devus esti "ke mi ne faris TION", ne "ĝin".
La traduko estis nur ekzempla. ĝin-tion - rigardu kion mi tradukis: "I should have done it".

tommjames (Mostra il profilo) 05 gennaio 2011 13:10:08

geo1963:La traduko estis nur ekzempla. ĝin-tion - rigardu kion mi tradukis: "I should have done it".
"It" estas angla vorto. Kiu estis, kiu konsilis kontraŭ kopio de anglastila formo?

En "I should have done it" la "it" aludas al ago, ne aĵo aŭ fizika objekto. Tial oni diras "tion" en Esperanto.

geo1963 (Mostra il profilo) 05 gennaio 2011 13:22:57

tommjames:
geo1963:La traduko estis nur ekzempla. ĝin-tion - rigardu kion mi tradukis: "I should have done it".
"It" estas angla vorto. Kiu estis, kiu konsilis kontraŭ kopio de anglastila formo?

En "I should have done it" la "it" aludas al ago, ne aĵo aŭ fizika objekto. Tial oni diras "tion" en Esperanto.
Ĝi estas neŭtrala, same kiel "it" en la angla lingvo, "es" en la germana, "TIO" estas montra vorto. Kaj ne egzistas la regulo ke ni nepre diru TIO kaj neniam ĜI. Mi tradukis sencon, ne anglecon de la pronomo "it".

tommjames (Mostra il profilo) 05 gennaio 2011 13:42:58

geo1963:...Kaj ne egkzistas la regulo ke ni nepre diru...
Oni povus diri same pri multege da nedirindaĵoj en Esperanto. La neindeco tamen ne nuliĝas pro tio.

Oni ne diras "fari ĝin" krom se li celas produktan aŭ estigan sencon (ke li faras efektivan aĵon). Por agoj kaj aliaj abstraktaj aferoj oni diras "fari tion". Ignoru tion pro manko de regulo se vi vere volas, sed sciu ke vi parolos strangan Esperanton, laŭ nuntempaj normoj.

Chainy (Mostra il profilo) 05 gennaio 2011 13:54:30

geo1963:Esperanto NE ESTAS la angla lingvo. Tial do vi devas traduki la sencon, ne la gramatikajn strukturojn de alia lingvo.
Neniu diris ke Esperanto estas la angla! Kaj certe ne necesis krii al Lom - li simple volis ion demandi. Lom montris, ke li mem povas bone traduki la sencon.

geo1963 (Mostra il profilo) 05 gennaio 2011 14:23:33

tommjames:
Oni ne diras "fari ĝin" krom se li celas produktan aŭ estigan sencon (ke li faras efektivan aĵon). Por agoj kaj aliaj abstraktaj aferoj oni diras "fari tion". Ignoru tion pro manko de regulo se vi vere volas, sed sciu ke vi parolos strangan Esperanton, laŭ nuntempaj normoj.
Eble vi parolas strangan Esperanton. Skribu en google:
"faris ĝin" - 57100 ekzemploj
"faras ĝin" - 51500 ...
"faros ĝin" - 17400 ...
"fari ĝin" - 88100 ...

Evidente neniu ĝin (intence ne tion) uzas, nur mi dum nia diskutado. Sed mi estas strangulo, mi ne scias Esperanton bone, mi mislernis ĝin (ne tion). Kaj pri kiu normo vi diras se egzistas neniu regulo? Klarigu min, mi ne komprenas. La gramatiko diras nur ke ni uzu "tio" por abstrakta rilato, por reprezenti tutan frazon, aŭ por nedifinita afero. Ĝi reprezentas aĵon, beston kaj alian klare difinitan aferon. Do ni uzas ĝi/tio laŭ la senco, ne laŭ la normo. Se mi diras:

Ne faru ĝin! (Don't do it!) ni ambaŭ bone scias kion "ĝin" signifas.

Se mi diras:

Ne faru tion! "Tion" estas io nedifinita, ĝenerala.

Laŭ vi la unua frazo faras min strangulo, kaj la dua faras min norma Esperantisto. Vere stranga afero.

Torna all’inizio