Sisu juurde

Intervjuos esperantistoj pri ilia uzo de esperanto

kelle poolt cellus, 6. jaanuar 2011

Postitused: 5

Keel: Esperanto

cellus (Näita profiili) 6. jaanuar 2011 12:55.51

Studentino en usona universitato volas intervjui esperantistojn pri ilia uzo de esperanto. La interesaĵa kaj iom stranga afero estas ke eblaj intervjuatoj estos nur personoj kiuj scias la anglan lingvon.

La scienca neŭtraleco de tia intervjuaro kompreneble estos iom dubinda, sed tio ne estas mia problemo.

cellus (Näita profiili) 6. jaanuar 2011 12:59.08

Kompreneble la temo devas esti "Intervjuos esperantistojn pri ilia uzo de esperanto. Pardonu la eraron!

jan aleksan (Näita profiili) 6. jaanuar 2011 17:36.41

bone, kion fari/kiu kontakti?

ceigered (Näita profiili) 7. jaanuar 2011 15:47.38

cellus:Studentino en usona universitato volas intervjui esperantistojn pri ilia uzo de esperanto. La interesaĵa kaj iom stranga afero estas ke eblaj intervjuatoj estos nur personoj kiuj scias la anglan lingvon.

La scienca neŭtraleco de tia intervjuaro kompreneble estos iom dubinda, sed tio ne estas mia problemo.
Eble la kialo de tio estas ke la bezono de la universitato pri intervjuoj estas ke la intervjuatoj devas doni iliajn respondojn anglalingve. Mi kredas ke tio ne estas tro stranga nuntempe en Usono, pro la kredo ke la angla lingvo estas sufiĉa internacie (do aliaj lingvoj ne estas sufiĉe "gravaj"), kaj ĉar eble estas publikaj zorgoj pri la estonteco de la angla lingvo (pri nebonaj/nesufiĉaj notoj en lernejoj pri la angla lingvo).

Sed, eble la intervjuado ne bezonas multlingvan respondon por esti neŭtrala/"mal-bias-a".

Evidente, mi ne konas la ĉefintervjuanton, la aliaj helpantaj intervjuantojn (kiuj eble ne konas Esperanton), la politikon de la universitato, la Esperantnivelon de la instruisto de la ĉefintervjuanto (kiu eble ne konas Esperanton) ktp, do mi ne povas paroli pri tiu temo sciante....

Rodrigoo (Näita profiili) 12. jaanuar 2011 21:04.29

Okej, sed kion fari por kontakti ilin? Mi pretas angle respondi kiel esperanto estas pli utila al mi ol la angla (kiu postjaroj ankoraŭ kapdolorigas min {ne la lingvo, sed la "ĉielestejo" kie troviĝas la plej multaj denaskaj parolantoj}).

Sammondane,
Ĥod

Tagasi üles