Přejít k obsahu

Samsignifaj frazoj

od uživatele galvis ze dne 12. května 2007

Příspěvky: 5

Jazyk: Esperanto

galvis (Ukázat profil) 12. května 2007 3:20:10

Esperanto, kiel iu ajn alia lingvo, havas diversajn manierojn esprimi la saman ideon.

Ekzemple :

Ŝi ploris dum tagoj kaj noktoj

Samvalora frazo :

Ŝi ploris tagojn kaj noktojn.

Por sekvi la fadenon, bonvolu skribi novan egalvaloran frazon kaj proponu sekvan ekzemplon.

Proponita frazo :

La libro, kiu kuŝas sur la tablo estas mia.

黄鸡蛋 (Ukázat profil) 12. května 2007 4:35:58

Proponita frazo :

La libro, kiu kuŝas sur la tablo estas mia.
La libro kuŝanta sur la tablo estas mia.

Fakte, min ne tre interesas ĉi tia fadeno... Ĉar ia lingvo havas vere diversajn manierojn por esprimi la saman ideon, sed ĉiaj manieroj estas diferencaj ĉe io speciala. Ekzemple en la japana:
見てくれ。 mitekure. Rigardu.

ご覧になってください。 goranni nattekudasai. Bonvolu fari rigardon. (Fakte, la diferenco estas ne nur la "bonvolu" kaj la "fari", sed ankaŭ io alia.)

Bone, jen la proponata frazo:

Dum noktoj la domo, kiu ĉiam brilas strange, disdonas strangan odoron.

Mielo (Ukázat profil) 12. května 2007 5:50:38

黄鸡蛋:

(Kia stranga domo. rido.gif. Kvankam ankaŭ en la lernolibroj kaj en la vojaĝlibroj estas strangaj ekzemploj ofte.)

galvis (Ukázat profil) 24. června 2007 13:02:10

Bone, jen la proponata frazo:

Dum noktoj la domo, kiu ĉiam brilas strange, disdonas strangan odoron.
Samsignifa frazo :

Nokte, la domo, brilanta ĉiam en stranga maniero, disdonas maloftan aromon.

Jen nova proponata frazo :

Ekdormonte mi legis dum duonhoro.

Matthieu (Ukázat profil) 24. června 2007 14:51:46

galvis:Ekdormonte mi legis dum duonhoro.
Mi provas: „Antaŭ ekdormi, mi legis duonhoron.“
Mi dubetas pri „ekdormonte“, sed oni rajtas anstataŭigi „dum duonhoro“ per „dum duona horo“, „duonan horon“, ktp.

Zpět na začátek