المشاركات: 6
لغة: Esperanto
le_chaz (عرض الملف الشخصي) 9 يناير، 2011 7:57:18 م
Nia asocio, Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (Francio), serĉas junan volontulon por majo kaj junio 2011. La volontulo aktivos kadre de nia asocio kaj estos senpage gastigata kaj ricevos manĝmonon.
Ĉio estas detaligita sur nia retejo. Dankon pro diskonigi tiun informon al ĉiuj, kiujn ĝi povas interesi!
Viajn demandojn kaj kandidatiĝojn adresu al esperanto.toulouse (ĉe) free.net antaŭ la 1-a de marto.
sev (عرض الملف الشخصي) 10 يناير، 2011 12:47:15 م
le_chaz (عرض الملف الشخصي) 10 يناير، 2011 1:38:47 م
sev:La pagho ne funkcias...Dankon pro atentigi pri la problemo!
La ligilo ne funkciis ĉar ĝia celadreso entenis la literon "x", kiun aŭtomate anstataŭigis per "ĝ" la lernu-servilo
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
Mi ĉirkaŭiris la problemon ŝanĝante la ligilon: nun ĝi celas al la franclingva bonvena paĝo. Por konsulti la paĝon pri la volontula projekto, iru al la esperanta versio de la retejo.
horsto (عرض الملف الشخصي) 10 يناير، 2011 4:45:51 م
le_chaz: Por konsulti la paĝon pri la volontula projekto, iru al la esperanta versio de la retejo.aŭ klaku ĉi tien
sev (عرض الملف الشخصي) 14 يناير، 2011 4:58:55 ص
le_chaz (عرض الملف الشخصي) 4 فبراير، 2011 10:00:20 ص
le_chaz:Saluton !Daŭre validas la projekto! Ni atendas vian kandidatiĝon. Se vi bezonas pli da informoj, bonvolu kontakti min per mia Lernu!-profilo.

Ĝis baldaŭ!