Naar de inhoud

la tuluza asocio serĉas volontulon

door le_chaz, 9 januari 2011

Berichten: 6

Taal: Esperanto

le_chaz (Profiel tonen) 9 januari 2011 19:57:18

Saluton !

Nia asocio, Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (Francio), serĉas junan volontulon por majo kaj junio 2011. La volontulo aktivos kadre de nia asocio kaj estos senpage gastigata kaj ricevos manĝmonon.

Ĉio estas detaligita sur nia retejo. Dankon pro diskonigi tiun informon al ĉiuj, kiujn ĝi povas interesi!

Viajn demandojn kaj kandidatiĝojn adresu al esperanto.toulouse (ĉe) free.net antaŭ la 1-a de marto.

sev (Profiel tonen) 10 januari 2011 12:47:15

La pagho ne funkcias...

le_chaz (Profiel tonen) 10 januari 2011 13:38:47

sev:La pagho ne funkcias...
Dankon pro atentigi pri la problemo!

La ligilo ne funkciis ĉar ĝia celadreso entenis la literon "x", kiun aŭtomate anstataŭigis per "ĝ" la lernu-servilo malgajo.gif

Mi ĉirkaŭiris la problemon ŝanĝante la ligilon: nun ĝi celas al la franclingva bonvena paĝo. Por konsulti la paĝon pri la volontula projekto, iru al la esperanta versio de la retejo.

horsto (Profiel tonen) 10 januari 2011 16:45:51

le_chaz: Por konsulti la paĝon pri la volontula projekto, iru al la esperanta versio de la retejo.
aŭ klaku ĉi tien

le_chaz (Profiel tonen) 4 februari 2011 10:00:20

le_chaz:Saluton !

Nia asocio, Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (Francio), serĉas junan volontulon por majo kaj junio 2011. La volontulo aktivos kadre de nia asocio kaj estos senpage gastigata kaj ricevos manĝmonon.

Ĉio estas detaligita sur nia retejo. Dankon pro diskonigi tiun informon al ĉiuj, kiujn ĝi povas interesi!

Viajn demandojn kaj kandidatiĝojn adresu al esperanto.toulouse (ĉe) free.net antaŭ la 1-a de marto.
Daŭre validas la projekto! Ni atendas vian kandidatiĝon. Se vi bezonas pli da informoj, bonvolu kontakti min per mia Lernu!-profilo.

Ĝis baldaŭ!

Terug naar boven