Meddelanden: 6
Språk: Esperanto
T0dd (Visa profilen) 11 januari 2011 17:35:49
-- ioma dozo de poezioZ
-- malgranda dozo da honesteco kaj bona voloZ
La duan mi povas trovi en la Tekstaro, sed mi ne povas trovi la unuan. Tamen la Tekstaro enhavas unu ekzemplon de "dozo de":
-- La nova dozo de prednizolono estis tiel granda
Laŭ mia lingvo-senso (sufiĉe fuŝema, konsidere ke mi antaŭ nelonge malsukcesis je la c-nivela ekzameno ĉi tie!), la ĝusta vorto kun "dozo" estas "da". Temas pri difinita kvanto, kaj tio postulas la prepozicion "da". Tamen mi nun scivolas ĉu Zamenhof ja foje uzis "dozo de".
tommjames (Visa profilen) 11 januari 2011 17:45:00
En ĉi tiu paĝo PMEG parolas pri tio, ĉe la vortoj "Iuj vortoj foje esprimas kvanton, foje ion alian. La intencita senco decidas, ĉu oni uzu da aŭ alian rolvorteton:"
T0dd (Visa profilen) 11 januari 2011 18:39:44
tommjames:Laŭ mi kaj "de" kaj "da" eblas, depende de la celata nuanco, ĉu konsisto aŭ kvanto.Dankon! Ŝajnas al me, ke "dozo" neeviteble temas pri kvanto. Dozo laŭdifine estas mezurita.
En ĉi tiu paĝo PMEG parolas pri tio, ĉe la vortoj "Iuj vortoj foje esprimas kvanton, foje ion alian. La intencita senco decidas, ĉu oni uzu da aŭ alian rolvorteton:"
Mia kontrolo por la uzo de "da" estas la jena: Ĉu la frazo sence ligiĝas kun demando per "kiom". Ekzemple, "Kiom da medikamento? Dozo da medikamento."
Nu, tio ĉi memorigas min pri la rakonto de Bertram Potts, "Nokto da Timo". Kvankam mi komprenas tiun uzon de "da", mi eĉ nun trovas ĝin iom stranga. Kiom da timo? Nokto da timo!
tommjames (Visa profilen) 11 januari 2011 19:06:13
T0dd:Dozo laŭdifine estas mezurita.Mi konsentas. Tamen mi ne dirus ke tiu kvanteca bazsignifo logike limigas parolanton al uzo de "da". Povus esti ke li volas emfazi nur la konsiston de la dozo.
Via frazo "Kiom da medikamento? Dozo da medikamento." similas al la ekzempla frazo en PMEG: "Kiom da soldatoj estis? — Estis grupo da soldatoj!". Sed PMEG ankaŭ donas plian ekzemplon: "Kia grupo ĝi estas? — Ĝi estas grupo de soldatoj!"
Mi do dirus ke "Kia dozo ĝi estas? — Ĝi estas dozo de medikamento." estas perfekte bona frazo (aŭ pli ĝuste du frazoj).
T0dd (Visa profilen) 11 januari 2011 19:49:23
Miland (Visa profilen) 18 januari 2011 18:15:39
T0dd:Laŭ mia lingvo-senso .. la ĝusta vorto kun "dozo" estas "da". Temas pri difinita kvanto, kaj tio postulas la prepozicion "da".+1