Đi đến phần nội dung

Dozo da aŭ dozo de?

viết bởi T0dd, Ngày 11 tháng 1 năm 2011

Tin nhắn: 6

Nội dung: Esperanto

T0dd (Xem thông tin cá nhân) 17:35:49 Ngày 11 tháng 1 năm 2011

Mi ĵus rimarkis, ke ReVo montras la vorton "dozo" uzita de Zamenhof kun la prepozicio "de" kaj ankaŭ kun "da".

-- ioma dozo de poezioZ
-- malgranda dozo da honesteco kaj bona voloZ

La duan mi povas trovi en la Tekstaro, sed mi ne povas trovi la unuan. Tamen la Tekstaro enhavas unu ekzemplon de "dozo de":

-- La nova dozo de prednizolono estis tiel granda

Laŭ mia lingvo-senso (sufiĉe fuŝema, konsidere ke mi antaŭ nelonge malsukcesis je la c-nivela ekzameno ĉi tie!), la ĝusta vorto kun "dozo" estas "da". Temas pri difinita kvanto, kaj tio postulas la prepozicion "da". Tamen mi nun scivolas ĉu Zamenhof ja foje uzis "dozo de".

tommjames (Xem thông tin cá nhân) 17:45:00 Ngày 11 tháng 1 năm 2011

Laŭ mi kaj "de" kaj "da" eblas, depende de la celata nuanco, ĉu konsisto aŭ kvanto.

En ĉi tiu paĝo PMEG parolas pri tio, ĉe la vortoj "Iuj vortoj foje esprimas kvanton, foje ion alian. La intencita senco decidas, ĉu oni uzu da aŭ alian rolvorteton:"

T0dd (Xem thông tin cá nhân) 18:39:44 Ngày 11 tháng 1 năm 2011

tommjames:Laŭ mi kaj "de" kaj "da" eblas, depende de la celata nuanco, ĉu konsisto aŭ kvanto.

En ĉi tiu paĝo PMEG parolas pri tio, ĉe la vortoj "Iuj vortoj foje esprimas kvanton, foje ion alian. La intencita senco decidas, ĉu oni uzu da aŭ alian rolvorteton:"
Dankon! Ŝajnas al me, ke "dozo" neeviteble temas pri kvanto. Dozo laŭdifine estas mezurita.

Mia kontrolo por la uzo de "da" estas la jena: Ĉu la frazo sence ligiĝas kun demando per "kiom". Ekzemple, "Kiom da medikamento? Dozo da medikamento."

Nu, tio ĉi memorigas min pri la rakonto de Bertram Potts, "Nokto da Timo". Kvankam mi komprenas tiun uzon de "da", mi eĉ nun trovas ĝin iom stranga. Kiom da timo? Nokto da timo!

tommjames (Xem thông tin cá nhân) 19:06:13 Ngày 11 tháng 1 năm 2011

T0dd:Dozo laŭdifine estas mezurita.
Mi konsentas. Tamen mi ne dirus ke tiu kvanteca bazsignifo logike limigas parolanton al uzo de "da". Povus esti ke li volas emfazi nur la konsiston de la dozo.

Via frazo "Kiom da medikamento? Dozo da medikamento." similas al la ekzempla frazo en PMEG: "Kiom da soldatoj estis? — Estis grupo da soldatoj!". Sed PMEG ankaŭ donas plian ekzemplon: "Kia grupo ĝi estas? — Ĝi estas grupo de soldatoj!"

Mi do dirus ke "Kia dozo ĝi estas? — Ĝi estas dozo de medikamento." estas perfekte bona frazo (aŭ pli ĝuste du frazoj).

T0dd (Xem thông tin cá nhân) 19:49:23 Ngày 11 tháng 1 năm 2011

Hmmm...redankon! Mi kredas ke mi komprenas la distingon, sed me dubas tion, ke mi povas uzi ĝin senerare!

Miland (Xem thông tin cá nhân) 18:15:39 Ngày 18 tháng 1 năm 2011

T0dd:Laŭ mia lingvo-senso .. la ĝusta vorto kun "dozo" estas "da". Temas pri difinita kvanto, kaj tio postulas la prepozicion "da".
+1

Quay lại