К содержанию

Vivkostoj en Hispanaj Urboj

от Rohan, 13 января 2011 г.

Сообщений: 4

Язык: Esperanto

Rohan (Показать профиль) 13 января 2011 г., 13:54:35

Saluton.

Unu el miaj amikoj planas iri al Hispanujo kaj partopreni en unumonata kurso pri la hispana.

Por li, la kriterio la plej grava estas la vivkostoj. Do por povi lin helpi, mi petas la helpon de hispan(uj)aj forumanoj.

Kiu urbo, laŭ vi, plej bone kombinas malmultekostecon, bonajn vivkondiĉojn, kaj bonan kvaliton de instruado?

Multajn Antaŭdankojn.

novatago (Показать профиль) 13 января 2011 г., 19:16:31

Rohan:Por li, la kriterio la plej grava estas la vivkostoj. Do por povi lin helpi, mi petas la helpon de hispan(uj)aj forumanoj.

Kiu urbo, laŭ vi, plej bone kombinas malmultekostecon, bonajn vivkondiĉojn, kaj bonan kvaliton de instruado?
Ĉi tie eblas vidi la vivkoston en pluraj hispanaj urboj.

Mi konsilas iun el la kastiliaj urboj sed en tiu paĝo nur aperas tri el ili: Valladolid, Burgos kaj Soria ĉar tie estas la regiono kie naskiĝis la kastilia kaj ĉar tie estas, kie plej bone oni parolas kastilian lingvon kaj aldone, tie la akĉento ne estas problemo. El tiuj tri la plej malmultekostaj estas Burgos kaj Soria.

Pri la kursoj mi ne povas paroli tamen mi trovis la subajn paĝojn:

Kursoj en Valadolido
Kursoj en Burgoso
Kursoj en Sorio.

Ĝis, Novatago.

victornino (Показать профиль) 13 января 2011 г., 20:00:47

Krom tio ke Novatago aldonis, mi metas ligilon pri la Salamanka Universitato. Salamanko havas internacian etoson, kaj multaj studentoj el diversaj partoj de la mondo venas studi la hispanan tie:

http://www.salamanca-university.org/

novatago (Показать профиль) 14 января 2011 г., 11:40:24

novatago:Ĉi tie eblas vidi la vivkoston en pluraj hispanaj urboj.
Mi eraris pri tiu ligilo. Mi sendis la ligilon al la angla versio pensante ke nur ŝanĝiĝis la lingvo sed ŝajne ne estas tiel kaj la informo estas malsama.

La paĝo en la hispana havas la informon pri kiu mi parolis.

Ĝis, Novatago.

Наверх