Tin nhắn: 4
Nội dung: Esperanto
Rohan (Xem thông tin cá nhân) 13:54:35 Ngày 13 tháng 1 năm 2011
Unu el miaj amikoj planas iri al Hispanujo kaj partopreni en unumonata kurso pri la hispana.
Por li, la kriterio la plej grava estas la vivkostoj. Do por povi lin helpi, mi petas la helpon de hispan(uj)aj forumanoj.
Kiu urbo, laŭ vi, plej bone kombinas malmultekostecon, bonajn vivkondiĉojn, kaj bonan kvaliton de instruado?
Multajn Antaŭdankojn.
novatago (Xem thông tin cá nhân) 19:16:31 Ngày 13 tháng 1 năm 2011
Rohan:Por li, la kriterio la plej grava estas la vivkostoj. Do por povi lin helpi, mi petas la helpon de hispan(uj)aj forumanoj.Ĉi tie eblas vidi la vivkoston en pluraj hispanaj urboj.
Kiu urbo, laŭ vi, plej bone kombinas malmultekostecon, bonajn vivkondiĉojn, kaj bonan kvaliton de instruado?
Mi konsilas iun el la kastiliaj urboj sed en tiu paĝo nur aperas tri el ili: Valladolid, Burgos kaj Soria ĉar tie estas la regiono kie naskiĝis la kastilia kaj ĉar tie estas, kie plej bone oni parolas kastilian lingvon kaj aldone, tie la akĉento ne estas problemo. El tiuj tri la plej malmultekostaj estas Burgos kaj Soria.
Pri la kursoj mi ne povas paroli tamen mi trovis la subajn paĝojn:
Kursoj en Valadolido
Kursoj en Burgoso
Kursoj en Sorio.
Ĝis, Novatago.
victornino (Xem thông tin cá nhân) 20:00:47 Ngày 13 tháng 1 năm 2011
http://www.salamanca-university.org/
novatago (Xem thông tin cá nhân) 11:40:24 Ngày 14 tháng 1 năm 2011
novatago:Ĉi tie eblas vidi la vivkoston en pluraj hispanaj urboj.Mi eraris pri tiu ligilo. Mi sendis la ligilon al la angla versio pensante ke nur ŝanĝiĝis la lingvo sed ŝajne ne estas tiel kaj la informo estas malsama.
La paĝo en la hispana havas la informon pri kiu mi parolis.
Ĝis, Novatago.