შინაარსის ნახვა

La viroj tiuj fiksrigardas kaprojn?

Gesar-ისა და 14 იანვარი, 2011-ის მიერ

შეტყობინებები: 11

ენა: Esperanto

Gesar (მომხმარებლის პროფილი) 14 იანვარი, 2011 12:51:11

Saluton,

Mi scivolis kiel mi tradukus la filmon titolon 'The Men Who Stare at Goats' al Esperanto. La plej bona ke mi povus krei estas 'La viroj tiuj fiksrigardas kaprojn' - sed mi tradukus ĉi tion al 'The Men Who Are Staring At Goats', kaj tio estas malĝusta.

Eble simple 'La fiksrigardantoj kaprojn'?

Dankon por la helpo. Kaj pardonpetoj pro miajn malbonajn esperanto-lertecojn!

tommjames (მომხმარებლის პროფილი) 14 იანვარი, 2011 13:18:16

"La viroj tiuj kiuj fiksrigardas kaprojn"
sed mi tradukus ĉi tion al 'The Men Who Are Staring At Goats', kaj tio estas malĝusta.
En Esperanto "fiksrigardas" povas signifi aŭ "stares" aŭ "is staring", laŭ kunteksto. En la angla oni povas distingi inter la ĝuste-nuna prezenco kaj temp-al-tempa prezenco per uzo de la simpla verbo aŭ participo, sed en Esperanto oni povas uzi (kaj kutime ja uzas) nur la simplan por ambaŭ sencoj.

Por viroj kiuj fiksrigardas kaprojn de tempo al tempo kiel ia kutimo, la simpla "fiksrigardas" estas perfekte sufiĉa kaj la preferinda traduko.

Gesar:Eble simple 'La fiksrigardantoj kaprojn'?
Tio estas gramatike ebla, sed pli klara/kutima estus "La fiskarigardantoj de kaproj".

sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 14 იანვარი, 2011 13:43:03

Stranga okupo - fikse rigardi kapron. Pri kio temas tiu filmo? Eble tute alia titolo kaptus la spiriton de la filmo.

Ne malofte oni tradukas la titolojn de filmoj kaj libroj en aliajn lingvojn ne uzante laŭliteran tradukon.

Ekz, se mi bone memoras, Ghost Busters en la franca estas SOS Fantômes.

danielcg (მომხმარებლის პროფილი) 14 იანვარი, 2011 14:12:18

Ne nur "ne uzante laŭliteran tradukon", sed ofte uzante tute alisignifan titolon.

Ekz., "The silence of the lambs" (La silento de la ŝafidoj) estis hispanigita kiel "El silencio de los inocentes" (La silento de la senkulpuloj).

Eĉ pli strange, "See no evil, hear no evil" (Ne vidu malbonon, ne aŭdu malbonon) fariĝis en Argentino "Ciegos, sordos y locos" (Blindaj, surdaj kaj frenezaj) kaj en Hispanio "No grites que no te veo" (Ne kriu, ĉar mi ne vidas vin).

Ktp.

Via,

Daniel

sudanglo:Stranga okupo - fikse rigardi kapron. Pri kio temas tiu filmo? Eble tute alia titolo kaptus la spiriton de la filmo.

Ne malofte oni tradukas la titolojn de filmoj kaj libroj en aliajn lingvojn ne uzante laŭliteran tradukon.

Ekz, se mi bone memoras, Ghost Busters en la franca estas SOS Fantômes.

T0dd (მომხმარებლის პროფილი) 14 იანვარი, 2011 14:16:14

Mi forlasus la artikolon "la", kvankam la angla titolo havas ĝin. "Viroj kiuj fiksrigardas kaprojn". La filmo estas amuza kaj vidinda. Ĝi temas pri programo de la usona armeo, instrukti soldatojn uzi telepatiajn povojn mortigi kaprojn kaj, fine, malamikojn.

Gesar (მომხმარებლის პროფილი) 14 იანვარი, 2011 16:49:11

Dankon por la respondoj.

Mi devis scii ke aliaj lingvoj uzus aliajn titolojn - sed ĝi estis ankaŭ maldetala grammatikodemando, kaj mi nun komprenas ĝin pli.

Kiel T0dd diris, la filmo estas tre amuza. Ne estas multa rakonto, sed ĝi ne bezonas tiu ĉar la elfaroj kaj muziko estas bonega.

Hispanio (მომხმარებლის პროფილი) 14 იანვარი, 2011 16:55:01

danielcg:Ne nur "ne uzante laŭliteran tradukon", sed ofte uzante tute alisignifan titolon.

Ekz., "The silence of the lambs" (La silento de la ŝafidoj) estis hispanigita kiel "El silencio de los inocentes" (La silento de la senkulpuloj).
En Hispanujo oni tradukis ĝin kiel "El silencio de los corderos" rideto.gif

danielcg (მომხმარებლის პროფილი) 15 იანვარი, 2011 02:47:24

Dankon pro la klarigo. Mi citis la tradukon kiun oni uzis en Argentino.

Por tiuj kompatindaj homoj kiuj ne parolas la belegan lingvon de Cervantes kaj Borges, "El silencio de los corderos" estas korekta laŭlitera traduko de "The silence of the lambs".

via,

Daniel

Hispanio:
danielcg:Ne nur "ne uzante laŭliteran tradukon", sed ofte uzante tute alisignifan titolon.

Ekz., "The silence of the lambs" (La silento de la ŝafidoj) estis hispanigita kiel "El silencio de los inocentes" (La silento de la senkulpuloj).
En Hispanujo oni tradukis ĝin kiel "El silencio de los corderos" rideto.gif

gyrus (მომხმარებლის პროფილი) 15 იანვარი, 2011 18:54:22

La franclingva titolo estas "Les Chèvres du Pentagone" (La Kaproj de La Pentagono) kaj la japanlingva "ヤギと男と男と壁と/yagi to otoko to otoko to kabe to" (Kapro kaj viro kaj viro kun muro) - ege stranga titolo!

Gesar (მომხმარებლის პროფილი) 15 იანვარი, 2011 23:37:16

Haha, mi ŝatas tion. Tre laŭvotra titolo.

ზემოთ დაბრუნება