Messages: 22
Language: Esperanto
Jev (User's profile) May 16, 2007, 3:28:28 PM
Andybolg:Sed kiam la virtualaj lecionoj funkcios? Neniam?Ni nun laboras pri la virtuala klasĉambro.
galvis (User's profile) May 16, 2007, 5:29:51 PM
Mi jam povis skribbabili iomete per la tujmesaĝilo.
----dankon----
Andybolg (User's profile) May 16, 2007, 7:10:59 PM
Jev:Bonege, mi jam antaŭĝojas!Andybolg:Sed kiam la virtualaj lecionoj funkcios? Neniam?Ni nun laboras pri la virtuala klasĉambro.
Ĉu ankaŭ estos lecionoj, en kiuj oni nur rajtas paroli Esperante?
Jev (User's profile) May 16, 2007, 7:19:20 PM
Andybolg:Bonege, mi jam antaŭĝojas!Verŝajne.
Ĉu ankaŭ estos lecionoj, en kiuj oni nur rajtas paroli Esperante?
Jev (User's profile) May 21, 2007, 4:23:54 PM
Terurĉjo:Eĉ kiam neniu skribas en la mesaĝilo, nek sendas mesaĝojn, tamen konekto konstante funkcias kaj trafiko pligrandiĝas. Kial? Ĉu la tujmesaĝilo mem interŝanĝas interne en la Reto?La tujmesaĝilo de tempo al tempo sendas informojn al la servilo pri tio, ke vi ĉeestas kaj kontrolas, kiuj aliaj ĉeestas.
Jev (User's profile) May 21, 2007, 8:54:24 PM
Terurĉjo:Sub la fenestro de la tujmesaĝilo troviĝas insigno de laŭtparolilo. Krom stranga sono mi nenion aŭdas. Kiu celo estas de la parolilo?Per ĝi oni povas malŝalti sonon.
www (User's profile) May 27, 2007, 2:06:20 AM
Mi pensas kio la tujmensaĝilo tre bone funkcias. Dankon al cjuj kiuj faras ĉi tiun paĝon per donu nin la ĝojon el uzi denove la tujmensaĝilon.
manu_fr (User's profile) May 29, 2007, 10:02:38 PM
Terurĉjo:Kiam mi malfermas novan paĝon, la bildeto de la tujmesaĝilo metas sin super la bildeto de la vortaro. Tio estas stranga. Nun post pli ol 30 sekundoj la bildeto de la tujmesaĝilo revenas al sia loko.mi simple gluis la fenestron al la bona loko, ĉu vi ne ?
Cary (User's profile) August 21, 2007, 2:30:29 PM
Ne estas grava kiam mi partoprenas la paroldadon, ĉar mi vidas ke miaj mesaĝoj ne estas senditaj, sed kiam mi ne parolas, mi povas pensi ke nenio okazas kiam ne estas la vero...
Mi ne havas ideon pri kio povus esti la problemo, mi havas tiun kun Firefox 2.0 kaj IE 6.0 en mia laborejo, sed kiam mi uzas ilin hejme, mi neniam havas la problemon.
Tiu estas la eraro :
Object.extend is not a function
http://en.lernu.net/js/prototype_1.5.1_flikita.js
Ligne : 993
(dirita de Firefox)
CdLink (User's profile) February 12, 2008, 6:53:42 PM
Tujmesaĝilo bonege funkcias kaj mi ĝojegas kiam mi (ĉiutage!) tajpbabilas kun samideanoj per ĝi.
Nun mi kredas ke Tuj' povas havi alian aferon!
Kion vi opinias pri "privataj mesaĝoj"??
Per ili, oni povas helpi 'krokodilajn komencantojn' kaj ne ĝeni aliajn ĉeestantojn
Diru kion vi opinias, kaj ĉu oni povus fari tion, ĉar estos tre utila, laŭ mi.
Amike,
CdLinK