Mesaĝoj: 15
Lingvo: Esperanto
Demian (Montri la profilon) 2011-januaro-18 12:29:06
Mi volas lerni programlingvo(j)n kaj pro tiu, hodiaŭ mi iris al tri malsimilaj instruejoj. Belaj knabinoj el du intruejoj diris al mi, ke, mi devas (povas) komenci kun programlingvo C.
Sed, la knabino ĉe la ricevo de la tria intruejo diris al mi, ke, mi komencu kun HTML, CSS kaj Photoshop kaj poste decidu, ĉu mi vere volas daŭrigi mian edukadon pri Informa Teĥnologio aŭ ne.
Hieraŭ, mi ankaŭ legis ke oni benzonas jarojn por lerni programlingvojn. Sed tiuj knabinoj diras, ke, ili instruos la programlingvon C en nur unu monato. Ĉu estas ebla tiu?
Tiuj ĉi tri respondoj min konfuzas. Mi ne scias, kiun intruejon mi devas kuniĝi.
Mi volas lerni programlingvojn, por ke, mi povas desengi programarojn kaj robotojn profesie. Mi estas 21 jara, jam ne havas gradon-koleĝan kaj ne konas multe pri komputiloj.
Mi ankaŭ ne konas, kiu povas respondi al mia demando tial mi vin demandas: ĉu estas eble realigi tiun ĉi sonĝon en maniero praktika?
Genjix (Montri la profilon) 2011-januaro-18 13:26:05
Lernu Python. Poste C++ kaj vi estos programestro.
Mi lernis C++ per libro kiam mi estis 14 jaroj post 6 monatoj... Sed mi estis malbona programisto kaj bezonis multajn jarojn por iĝi bonega.
cshtarkov (Montri la profilon) 2011-januaro-18 13:37:40
fizikisto (Montri la profilon) 2011-januaro-18 14:22:22
cshtarkov:Vi povas lerni la programlingvon en malpli ol monato. Sed oni bezonas jarojn de sperto por boniĝi.+1
Plej granda problemo ne estas la lingvo, sed la programaro ĉirkaŭ la lingvo pere de libraroj ktp. Se temas nur pri lingvo, oni vere povas lerni C dum unu monato. C++ postulas pli da tempo.
Cetere, HTML kaj CSS tute ne estas programlingvoj. Ili estas lingvoj por retpaĝoj kaj por presenti tekstojn, bildojn ktp. en iu retumilo.
sev (Montri la profilon) 2011-januaro-18 23:26:24
Demian (Montri la profilon) 2011-januaro-19 06:04:12
Dankon al vi por viaj respondoj!
Polydarya (Montri la profilon) 2011-januaro-20 02:04:56
Genjix (Montri la profilon) 2011-januaro-20 03:43:21
Polydarya:Mm, interesa temo: mi volis ankaŭ lerni programlingvon. Miaj amikoj donacis por mi la lernolibro de C, do mi komencas studi ĝin nun. Bonŝancon al verkinto da tiun temon, ankaŭ!Ne lernu C. Ĝi neestas bona lingvo en la mondo de hodiaŭ (krom se oni volas programi sisteme).
marcuscf (Montri la profilon) 2011-januaro-20 14:48:42
Mi rekomendas Python ankaŭ. Kial? Ĉar
1 - Ĝi estas facila
2 - Ĝi estas tre logika
3 - Ĝi estas esprimpova (vi ekzercos plurajn konceptojn)
4 - Ĝi estas uzebla ne nur kiel lernilo, sed kiel porgramlingvo por veraj programoj. Iuj personoj sugestas lerni per simplaj sed malnovaj programlingvoj, sed tiel la lernanto bezonos tuj lerni alian lingvon pli utilan.
Se vi ne trovos Python-kurson, diru al ni kiujn kursojn vi trovos.
C estas bona programlingvo por lerni se vi ja volas kaj ŝatas programi. Se vi ankoraŭ ne scias ĉu vi ŝatos programi, preferu pli facilan, modernan kaj esprimkapablan programlingvon.
La sugesto pri HTML kaj CSS estas iomete interesa. Ili ne estas programlingvoj, sed per ili vi povus scii ĉu vi ŝatas skribi kodojn. Vi ankaŭ povas scii tion per Python.
Tamen Photoshop estas tute alia afero. Lernu ĝin nur se vi vere volas.
Genjix (Montri la profilon) 2011-januaro-21 23:17:02