目次へ

Kiom da tempo oni bezonas por lerni programlingvoj?

Demian,2011年1月18日の

メッセージ: 15

言語: Esperanto

Demian (プロフィールを表示) 2011年1月18日 12:29:06

Karaj Geamikoj,

Mi volas lerni programlingvo(j)n kaj pro tiu, hodiaŭ mi iris al tri malsimilaj instruejoj. Belaj knabinoj el du intruejoj diris al mi, ke, mi devas (povas) komenci kun programlingvo C.

Sed, la knabino ĉe la ricevo de la tria intruejo diris al mi, ke, mi komencu kun HTML, CSS kaj Photoshop kaj poste decidu, ĉu mi vere volas daŭrigi mian edukadon pri Informa Teĥnologio aŭ ne.

Hieraŭ, mi ankaŭ legis ke oni benzonas jarojn por lerni programlingvojn. Sed tiuj knabinoj diras, ke, ili instruos la programlingvon C en nur unu monato. Ĉu estas ebla tiu?

Tiuj ĉi tri respondoj min konfuzas. Mi ne scias, kiun intruejon mi devas kuniĝi.

Mi volas lerni programlingvojn, por ke, mi povas desengi programarojn kaj robotojn profesie. Mi estas 21 jara, jam ne havas gradon-koleĝan kaj ne konas multe pri komputiloj.

Mi ankaŭ ne konas, kiu povas respondi al mia demando tial mi vin demandas: ĉu estas eble realigi tiun ĉi sonĝon en maniero praktika? rideto.gif

Genjix (プロフィールを表示) 2011年1月18日 13:26:05

Mi programas jam de 10 jaroj kaj ankoraŭ ĉiam mi lernas novajn ideojn.

Lernu Python. Poste C++ kaj vi estos programestro.

Mi lernis C++ per libro kiam mi estis 14 jaroj post 6 monatoj... Sed mi estis malbona programisto kaj bezonis multajn jarojn por iĝi bonega.

cshtarkov (プロフィールを表示) 2011年1月18日 13:37:40

Vi povas lerni la programlingvon en malpli ol monato. Sed oni bezonas jarojn de sperto por boniĝi.

fizikisto (プロフィールを表示) 2011年1月18日 14:22:22

cshtarkov:Vi povas lerni la programlingvon en malpli ol monato. Sed oni bezonas jarojn de sperto por boniĝi.
+1

Plej granda problemo ne estas la lingvo, sed la programaro ĉirkaŭ la lingvo pere de libraroj ktp. Se temas nur pri lingvo, oni vere povas lerni C dum unu monato. C++ postulas pli da tempo.

Cetere, HTML kaj CSS tute ne estas programlingvoj. Ili estas lingvoj por retpaĝoj kaj por presenti tekstojn, bildojn ktp. en iu retumilo.

sev (プロフィールを表示) 2011年1月18日 23:26:24

Dudekaj horoj ! Jen :

http://www.framabook.org/c20h.html

Demian (プロフィールを表示) 2011年1月19日 6:04:12

Nun, mi komprenas, ke, mi povas lerni iu ajn programlingvon dum la daŭro de nur unu aŭ du monatoj sed mi bezonos multe da jaroj se mi vere volas uzi ĝin sperte (aŭ profesie!).

Dankon al vi por viaj respondoj!

Polydarya (プロフィールを表示) 2011年1月20日 2:04:56

Mm, interesa temo: mi volis ankaŭ lerni programlingvon. Miaj amikoj donacis por mi la lernolibro de C, do mi komencas studi ĝin nun. Bonŝancon al verkinto da tiun temon, ankaŭ!

Genjix (プロフィールを表示) 2011年1月20日 3:43:21

Polydarya:Mm, interesa temo: mi volis ankaŭ lerni programlingvon. Miaj amikoj donacis por mi la lernolibro de C, do mi komencas studi ĝin nun. Bonŝancon al verkinto da tiun temon, ankaŭ!
Ne lernu C. Ĝi neestas bona lingvo en la mondo de hodiaŭ (krom se oni volas programi sisteme).

marcuscf (プロフィールを表示) 2011年1月20日 14:48:42

Se vi neniam antaŭe programis, 1 monato estas tro mallonga tempo.

Mi rekomendas Python ankaŭ. Kial? Ĉar

1 - Ĝi estas facila
2 - Ĝi estas tre logika
3 - Ĝi estas esprimpova (vi ekzercos plurajn konceptojn)
4 - Ĝi estas uzebla ne nur kiel lernilo, sed kiel porgramlingvo por veraj programoj. Iuj personoj sugestas lerni per simplaj sed malnovaj programlingvoj, sed tiel la lernanto bezonos tuj lerni alian lingvon pli utilan.

Se vi ne trovos Python-kurson, diru al ni kiujn kursojn vi trovos.

C estas bona programlingvo por lerni se vi ja volas kaj ŝatas programi. Se vi ankoraŭ ne scias ĉu vi ŝatos programi, preferu pli facilan, modernan kaj esprimkapablan programlingvon.

La sugesto pri HTML kaj CSS estas iomete interesa. Ili ne estas programlingvoj, sed per ili vi povus scii ĉu vi ŝatas skribi kodojn. Vi ankaŭ povas scii tion per Python.

Tamen Photoshop estas tute alia afero. Lernu ĝin nur se vi vere volas.

Genjix (プロフィールを表示) 2011年1月21日 23:17:02

he, mi malamas kodi retpaĝojn sed tre ŝatas generale kodadon (de sistemo kaj softvaro).

先頭にもどる