Mesaĝoj: 15
Lingvo: Esperanto
Polydarya (Montri la profilon) 2011-januaro-22 16:21:37
Oh, mi vidas ke elekti la programlingvo estas malfacila elekto >_< Tamen mi estas certa ke mi volas peni: en hodiaŭ mondo jeno estus stranga neniam peni programi...
Genjix (Montri la profilon) 2011-januaro-22 17:28:41
Polydarya:Kio vi pensas pri C++? Miaj amigoj diris mi ke jeno estas la tre bona lingvo, sed oni devas une lerni C por lerni C++...Malvere. Mi komencis per C++. Tamen nur lernu ĝin, se vi intencis uzi ĝin por celo.
Oh, mi vidas ke elekti la programlingvo estas malfacila elekto >_< Tamen mi estas certa ke mi volas peni: en hodiaŭ mondo jeno estus stranga neniam peni programi...
Se oni scias C++, oni konscias tutajn lingvojn, tamen C++ estas malfacila por komencanto.
marcuscf (Montri la profilon) 2011-januaro-22 17:35:39
Legu la opinion de la aŭtoro de C++ pri lernado
C++ havas kelkajn partojn kiuj estas pli facilaj ol C, kaj aliajn partojn kiuj estas pli malfacilaj. Bona instruisto de C++ instruos al vi la plej facilajn partojn unue. Se vi lernos unue C, vi bezonos re-lerni kelkajn konceptojn kiuj estas malsamaj en C++.
Demian (Montri la profilon) 2011-januaro-23 15:58:47
marcuscf:Se vi neniam antaŭe programis, 1 monato estas tro mallonga tempo.Dankegon, amiko. Via ekspliko estas tre valora.
Mi rekomendas Python ankaŭ. Kial? Ĉar
1 - Ĝi estas facila
2 - Ĝi estas tre logika
3 - Ĝi estas esprimpova (vi ekzercos plurajn konceptojn)
4 - Ĝi estas uzebla ne nur kiel lernilo, sed kiel porgramlingvo por veraj programoj. Iuj personoj sugestas lerni per simplaj sed malnovaj programlingvoj, sed tiel la lernanto bezonos tuj lerni alian lingvon pli utilan.
Se vi ne trovos Python-kurson, diru al ni kiujn kursojn vi trovos.
C estas bona programlingvo por lerni se vi ja volas kaj ŝatas programi. Se vi ankoraŭ ne scias ĉu vi ŝatos programi, preferu pli facilan, modernan kaj esprimkapablan programlingvon.
La sugesto pri HTML kaj CSS estas iomete interesa. Ili ne estas programlingvoj, sed per ili vi povus scii ĉu vi ŝatas skribi kodojn. Vi ankaŭ povas scii tion per Python.
Tamen Photoshop estas tute alia afero. Lernu ĝin nur se vi vere volas.
Ĉu estas eble memlerni Python?
marcuscf (Montri la profilon) 2011-januaro-23 16:50:30
Demian:Mi opinias ke jes. Ekzistas multaj kursoj, eĉ en Esperanto http://esperanto-me.org/pitono/pitono.htm. Ĉiu homo havas malsaman lernopovon, tamen. Iuj preferas havi instruiston.
Dankegon, amiko. Via ekspliko estas tre valora.
Ĉu estas eble memlerni Python?
Ne forgesu ke vi povas elekti inter Python 2.x kaj 3.x. La diferencoj estas etaj, sed gravas ke vi lernu unu bone, kaj nur poste lernu la alian.