Al la enhavo

Kio estis plej bona pri la filmo?!

de Chainy, 2011-januaro-18

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2011-januaro-18 19:16:56

En la kurso 'Ana Renkontas' estas jena demando:

"Kio estis plej bona pri la filmo laŭ Ana?" (sen 'la')

Kaj unu el miaj studentoj respondis tiel:

"La belaj geaktoroj estis la plej bona pri la filmo."

Laŭ mi, la demando mem sonas iom stranga, sed se ĝi eblas tia, do verŝajne devas ebli tia respondo.

Mi mem verŝajne dirus: Kio estis la plej bona aspekto de la filmo?

Kaj la respondo: La geaktoroj estis la plej bona aspekto de la filmo.

Kion vi pensas?

Miland (Montri la profilon) 2011-januaro-18 19:40:40

Chainy:En la kurso 'Ana Renkontas' estas jena demando:
"Kio estis plej bona pri la filmo laŭ Ana?" (sen 'la')
Kaj unu el miaj studentoj respondis tiel:
"La belaj geaktoroj estis la plej bona pri la filmo."
Laŭ mi, la demando mem sonas iom stranga,
Miaopinie via uzo de la verbo aspekti certe estas bona solvo.
La demando mem ne ŝajnas strange al mi, sed mi parolas la anglan, en kiu oni povas diri "What was best about the film about Anna?"
Se via studento ne volus uzi vian solvon, eble estus pli bone se li skribus: La belaj geaktoroj estis (tio, kio estis) plej bona pri la filmo. (Sen la, kiu eble implicas subkomprenatan aspekton).

Chainy (Montri la profilon) 2011-januaro-18 19:55:25

Miland:Miaopinie eble estus pli bone se via studento skribus: La belaj geaktoroj estis (tio, kio estis) plej bona pri la filmo.
Estis por mi la respondo, kiu plej multe sonis iom stranga - post 'belaj geaktoroj' oni emas diri 'bonAJ' (sed tio havas alian signifon).

Oni povus eble diri, ke 'aspekto' (aŭ, kiel vi diris 'tio, kio estis') estas subkomprenata se la adjektivo restas kiel 'bonA'? Sed, tio ne tute plaĉas al mi.

Ankaŭ en la angla, sonus iom strange, se oni dirus ion tian: "The best about the film was the actors" - necesas diri 'The best thing about the film was the actors' - Aŭ eĉ, se pli formale, 'the best aspect to the film...' ridulo.gif

Miland (Montri la profilon) 2011-januaro-18 19:58:57

Eble vi respondis antaŭ ol mi finis revizii mian mesaĝon! Jes, laŭ mi la en la frazo de via studento implicas subkomprenatan aspekton.

Chainy (Montri la profilon) 2011-januaro-18 20:02:34

Miland:Eble vi respondis antaŭ ol mi finis revizii mian mesaĝon! Jes, laŭ mi la en la frazo de via studento implicas subkomprenatan aspekton.
jes, mi poste rimarkis tion. Dankon pro via helpo.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-januaro-18 20:15:37

Mi supozas ke en lingvo-kursoj, kaj, aparte en kursoj por komencantoj, la dialogoj kaj ekzercoj estas ne ĉiam tute naturaj ĉar:

1. oni intence limigas la vortaron
2. oni evitas ian aspekton de la gramatiko ankoraŭ ne instruitan en la kurso.
3. oni volas ke certa frazo/strukuro ripetiĝu en la respondoj de la lernantoj.
4. la fantazio de la kurs-vekanto paneis.

Kio en/pri la filmo plej plaĉis al Ana?
Ŝi pleje ŝatis la aktorojn, trovante la intrigon iom banala kaj ne-originala, kaj el ĉiuj, Brad Pitt estis por ŝi la plej bona kaj plej konvinkis en sia rolo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-januaro-18 20:37:51

Mi proponus al kurs-kreintoj iom ŝanĝi la demandon mem al:
"Kio estis plej bona en la filmo laŭ Ana?"
Bedaŭrinde, tro multo ne plaĉas al mi en ambaŭ kursoj, sed kiel estas skribite: La koncerna kurso estis lingve reviziita de speciala komisiono de la Akademio de Esperanto.

Miaopinie, stranga komisiono reviziis la kursojn.

ekzemple, en la unua parto de Ana Pana estas demando: Kio estas via nomo? dum ĝuste devas esti Kiu estas via nomo?

en la oka parto de Ana Pana unuaj frazoj de la rakonto estas: Lingvoj estas interesaj por mi. Mi ne ŝatas lerni novan lingvon.

tio firme konfuzas miajn lernantojn. ktp

darkweasel (Montri la profilon) 2011-januaro-18 20:40:14

Terurĉjo:
Miaopinie, stranga komisiono reviziis la kursojn.
... kiu akceptis ankaŭ en Interreto (anstataŭ en la interreto). Mi mem (ankaŭ lingvohelpanto) ĉiam stumblas pri la respondoj de lernantoj, kiuj enhavas tion, sed vidante, ke la kurso mem proponas tion, ne korektas.

Miland (Montri la profilon) 2011-januaro-18 21:25:02

Terurĉjo:.. en la unua parto de Ana Pana estas demando: Kio estas via nomo?
Ho saĝulino! rido.gif

Chainy (Montri la profilon) 2011-januaro-18 21:31:48

Miland:
Terurĉjo:.. en la unua parto de Ana Pana estas demando: Kio estas via nomo?
Ho saĝulino! rido.gif
Estas tute ĝuste diri 'Kio estas via nomo?' Ni jam multfoje diskutis ĉi tion ĉe Lernu.

Reen al la supro