Al la enhavo

Ĉu vi uzas -uj- por landnomoj?

de zan, 2011-januaro-21

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

ceigered (Montri la profilon) 2011-februaro-03 09:32:51

Eddycgn:Aŭstralio: Kvinslandio
Nu, nuntempe 'kvinslanda maro' malgajo.gif

(serioze, kial ne la simpla 'Kvinslando'? Kaj kial 'meksikio' kaj ne 'meksiko'? Mi ne komprenas)

zan (Montri la profilon) 2011-februaro-04 03:49:07

Laŭ la Listo de Rekomendataj Landnomoj México estas Meksiko. Certe la antaŭa nomo Meksikio ŝanĝiĝis al Meksiko. Mi konsentas tion.

marcuscf (Montri la profilon) 2011-februaro-04 13:57:47

zan:
Koreujo/Koreio = Korea
Grekujo/Grekio = Greece
Svedujo/Svedio = Sweden
Ukrainujo/Ukrainio = Ukraine
Kaj nun en la portugala:

Koreio = Coreia (éia)[ano: coreano (similas al la esperanta an-formo, sed la litero i malaperas)]
Grekio = Grécia [ano: grego]
Svedio = Suécia [ano: sueco]
Ukrainio = Ucrânia [ano: ucraniano (similas al la esperanta an-formo)]

danielcg (Montri la profilon) 2011-februaro-04 14:49:01

Neniel gravas ke Turkujo/Turkio similas al "Turkey". Tio nur pruvas ke ĝin povas rekoni anglalingvanoj.

Kio vere gravas estas ke ĝi similas al la hispanlingva "Turquía". Tio ja estas indikilo de internacieco.

Via,

Daniel

PS: la ironio estas plene intenca.

zan:Mi rimarkis per la Listo de Rekomendataj Landnomoj.

Plejparto de la landnomoj estas tute internacie rekoneblaj nomoj. Ekz: Turkujo/Turkio similas al "Turkey". La tuto de la Amerikaj landoj estas tiaj.

zan (Montri la profilon) 2011-februaro-05 07:22:36

marcuscf:Kaj nun en la portugala:

Koreio = Coreia (éia)[ano: coreano (similas al la esperanta an-formo, sed la litero i malaperas)]
Grekio = Grécia [ano: grego]
Svedio = Suécia [ano: sueco]
Ukrainio = Ucrânia [ano: ucraniano (similas al la esperanta an-formo)]
danielcg:Neniel gravas ke Turkujo/Turkio similas al "Turkey". ... Kio vere gravas estas ke ĝi similas al la hispanlingva "Turquía"
Dankon pro viaj konsiloj.
Mi ekkomprenis, ke la "Listo de Rekomendataj Landnomoj" estas plej sukcesa konkludo. Iuj lingvoj plejofte aldonas "ia"-finaĵon al iu ajn landonomo, eĉ se la nacilingva nomo ne havas "ia"-finaĵon. Esperanto havas similan kutimon.

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-februaro-05 21:33:51

KoLonJaNo:
Jen la nomoj de la dek ses federaciaj landoj, kiuj konsistigas Federacian Respublikon Germanujo.
Kolonjano
Do kial Bremeno kaj -Vestfalio (sen -ujo), sed Turingujo (kun -ujo)?
Ĉu tio estas logika?
Eddi

darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-05 22:32:15

Eddycgn:
KoLonJaNo:
Jen la nomoj de la dek ses federaciaj landoj, kiuj konsistigas Federacian Respublikon Germanujo.
Kolonjano
Do kial Bremeno kaj -Vestfalio (sen -ujo), sed Turingujo (kun -ujo)?
Ĉu tio estas logika?
Eddi
La divido inter landobazaj kaj gentobazaj landnomoj estas arbitra kaj hazarda.

Tio tamen ne povas prezenti pli grandan problemon, ol ke ni havas skrib-ilo sed krajono, kurac-isto sed psikiatro, ktp. Tutsame ni havas Turing-ujo sed Vestfalio. Nenio problema.

zan (Montri la profilon) 2011-februaro-06 09:14:20

Eddycgn:Do kial Bremeno kaj -Vestfalio (sen -ujo), sed Turingujo (kun -ujo)?
Ĉu tio estas logika?
Mi tute ne scias, kiaj gentoj loĝas en Germanio. Verŝajne iuj uj-nomoj devenas de antikvaj gentoj. Kiel scii, kiuj estas gentoj aŭ ne? Tio estas tute sensencaj aferoj por alilandanoj.

Ĉu en Turingujo antikve loĝis turingoj?
Ĉu en Bremeno antikve ne loĝis "breme"?(Mi legis en japana Wikipedia, ke tia gento loĝis.)
Kion signifas Westfalen? Ĉu genta nomo? (Ĉu mi devas legi Vikipedion? malgajo.gif )

Mi postulas, ke ĉiuj landnomoj havu ankaŭ ne-uj-nomon. Se Turingeno, mi facile komprenas. Troa arbitreco kaj hazardeco nur konfuzas alilandanojn. Vere "problema".

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-februaro-06 14:36:54

zan:Kion signifas Westfalen? Ĉu genta nomo?
La unuaj loĝantaroj de Vestfalio estis la Neandertaloj. La nomo de la lando ne devenas el ili, tamen "Neander-tal" signifas "la valo de Neander (J. Neander, pastoro kaj muzikkomponisto de la reformita eklezio)".

La nomo "Vestfalio" signifas "vest" = okcidenta", "falah" = kampo, lando.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-06 17:43:59

zan, mi kredas, ke vi vidas problemon, kie ne ekzistas problemo.

Kio precize estas pli facile lernebla pri la nomo *Turingeno ol pri la nomo Turingujo? Nenio.

Reen al la supro