Späť na obsah

Ĉu vi uzas -uj- por landnomoj?

od zan, 21. januára 2011

Príspevky: 77

Jazyk: Esperanto

zan (Zobraziť profil) 8. februára 2011 0:07:39

Eddycgn:Tamen mi uzas normale la nomojn kun -io por indiki kunkune la gentojn kaj la lokon, sed mi uzas la nomon kun -ujo por indiki nur la lokon.

Do tio estas mia persona prefero.

Ekz.:
Turingio havas bonan registaron.
En Turingujo estas multa da arbaroj.

Ĉu tio plaĉas al vi?
Se vi ne klarigus vian personan preferon, mi komprenus la du frazojn jene:

Turingio havas bonan registaron.
=Turingio estas regiono en nuntempa Germanio. Tie Turingianoj havas bonan registaron.

En Turingujo estas multa da arbaroj.
=Turingujo estas lando nekonata de mi, kie loĝis antikva gento nomita turingo. Laŭ historio turingoj batalis kontraŭ frankoj kaj malvenkis. Nuntempe tiamaj turingoj ne ekzistas, sed nur restas la arbaroj de tiama Turingujo.

Eddycgn (Zobraziť profil) 8. februára 2011 12:07:20

zan:
Eddycgn:
Turingio havas bonan registaron.
En Turingujo estas multa da arbaroj.
... ...
Ne ekzakte. Mi volis diri:

Turingio havas bonan registaron = la registaro rilatas al la turingioj, la gentoj
al homoj kaj kaj la fizika loko.

En Turingujo estas multa da arbaroj = La arbaroj estas en la loko, ankaŭ sen rilato al la gentoj. Tio rilatas nur al la fizika loko.

Tio plaĉas al mi, tamen mi ne scias se la esperantaj reguloj konsentas tiun interpretado. Do se tio ne estas malpermesata, kial ne?

zan (Zobraziť profil) 9. februára 2011 1:29:19

Eddycgn:Do se tio ne estas malpermesata, kial ne?
Ĉar mi tute male komprenis viajn ekzemplojn.

Turingio estas propra nomo de iu lando, same kiel Tokio. Ĉu turingoj loĝas en Turingio, ĉu tokoj loĝas en Tokio, tion tute ne mencias la landnomoj. Ĉu vi pensas, ke " Tokio havas bonan registaron = la registaro rilatas al la tokoj, la gentoj"?

Turing-ujo evidente mencias, ke en Turingujo loĝas turingoj. La nomo rilatas al la gentoj. Krome, kiam oni kreas novan uj-landnomon, tiam neeviteble naskiĝas nova gento.(Aŭstr-ujo naskis aŭstrojn.)

Se mi komprenu vian interpretadon, nesecas klarigo. Kial uj-landnomo ne rilatas al la gento?

ceigered (Zobraziť profil) 9. februára 2011 7:04:41

Nu, la "ujo" ja akcentas la signifo de "loko", sed la -io al mi akcentas la signifo de la organizacio kiu estas "la nacio".

Tamen tio estas laŭ mi! ridulo.gif

Eddycgn (Zobraziť profil) 9. februára 2011 17:23:30

zan:Se mi komprenu vian interpretadon, nesecas klarigo. Kial uj-landnomo ne rilatas al la gento?
En mia vortaro ujo signifas loko...

zan (Zobraziť profil) 14. februára 2011 7:16:36

Eddycgn:En mia vortaro ujo signifas loko...
Hm, en mia vortaro loko estas ejo. Ujo estas vazo, kesto aŭ simila. Uj havas tri signifojn t.e. ujo, arbo kaj lando.

Tamen via uzmaniero de ujo tute ne kaŭzas problemojn. Ĉar via uj-lando neniam rilatas al ties loĝantoj(=gentoj) laŭ vi. Okazas problemoj ofte politikaj, kiam oni uzas uj-landnomon en la kunteksto rilata al la loĝantoj t.e. en politika, socia aŭ kultura temo.

Unu el la novaj uj-landoj estas Bosn-ujo. Kiam oni uzas la vorton Bosnujo, oni neeviteble montras la novan genton bosno. Tiam oni demandos, kia gento estas bosno. Laŭ mia legita libro en mezepoko ekzistis la Bosnia reĝlando. Ĉu la tiama loĝantaro eble estis bosna gento? Poste ili dividiĝis al katoliko, ortodokso kaj islamo. Ĉu nuntempe oni nomas islamanojn bosniakoj? Se tiel, ĉu bosniakoj estas bosnoj? Ĉu aliaj loĝantoj ne estas bosnoj? Mi ne scias. Kaj tia cerbumado nur konfuzas min kaj implikas min en politikan problemon.

Do mi opinias, ke oni ne uzu uj-landon, kiam oni parolas pri politiko, socio, kulturo k.s.

Paulinho (Zobraziť profil) 5. marca 2011 22:04:09

Mi nomas ĝin BRAZILO. La festa lando.

Nahor