前往目錄

Ĉu vi uzas -uj- por landnomoj?

貼文者: zan, 2011年1月21日

訊息: 71

語言: Esperanto

zan (顯示個人資料) 2011年1月21日上午12:31:43

Mi demandas, ĉu vi kutime nomas vian landon laŭ uj-maniero.
Pri la aliaj landoj, kiuj ne koncernas vin, vi eble ne interesiĝas. Do mi demandas pri via lando, kie vi loĝas, loĝis aŭ el kiu vi devenis.
Kiel vi nomas vian landon?

Hispanio (顯示個人資料) 2011年1月21日上午12:47:33

Kvankam mia kaŝnomo diras alian aferon (ĉar mi ne tre bone sciis Esperanton kiam mi registriĝis), mi nomas mian landon laŭ uj-maniero.

zan (顯示個人資料) 2011年1月21日上午12:48:45

Mi devus aldoni plian respondon.
"Mi uzas alian nomon ol esperante oficialan. (ekz. Nippono)"

danielcg (顯示個人資料) 2011年1月21日上午4:26:32

Kiel okazas ĝenerale en Ameriko, en mia lando la nomo de la civitanoj devenas de tiu de la lando kaj ne male. Tiel, ne ekzistas la debato pri la -i aŭ -uj sufiksoj.

La nomo de mia lando estas Argentino (aŭ Argentina Respubliko), kaj la civitanojn oni nomas argentinanoj.

Via,

Daniel

zan:Mi demandas, ĉu vi kutime nomas vian landon laŭ uj-maniero.
Pri la aliaj landoj, kiuj ne koncernas vin, vi eble ne interesiĝas. Do mi demandas pri via lando, kie vi loĝas, loĝis aŭ el kiu vi devenis.
Kiel vi nomas vian landon?

ceigered (顯示個人資料) 2011年1月21日上午6:59:10

Mi ne povas nomi mian landon "Aŭstralujo", ĉar "Aŭstrali-" estas la radiko kaj mi estas "AŭstraliANo" senkulpa.gif.

Sed, malgraŭ tio, mi nomas ĉiujn landojn ane bazataj nomoj (Japan-, Brit-, ktp) kiel -ujo-vortoj, kaj nacie bazataj nomoj (Aŭstrali-, Azi-, ktp) kiel -io/iano-vortoj, ĉar ne ekzistas "Aǔstralujo" aŭ "Azujo".

Komencante lerni Esperanton, mi ŝatis "-ejo", sed nun, kun pli de scio, mi nur uzas "ujo" se tio eblus.

ceigered (顯示個人資料) 2011年1月21日上午7:06:41

zan:Mi devus aldoni plian respondon.
"Mi uzas alian nomon ol esperante oficialan. (ekz. Nippono)"
Ho, bona metodo - sed, la plej granda problemo estas ke tro da esperantaj nomoj de nacioj estas bazataj sur la formo de la vorto por anoj de nacioj (ekzemple brito -> britujo).

Mi esperas tia problemo ne ekzistos en Esperanto eterne kiel granda kiel nun lango.gif.

For el la temo, sed kial ne "Nihono"? Tradicio? Nippono/Nihono, ambaŭ estus belaj nomoj.

sev (顯示個人資料) 2011年1月21日上午9:32:43

Tiu eta enketo estas bona ideo !

Altebrilas (顯示個人資料) 2011年1月21日下午1:04:02

ceigered:Mi ne povas nomi mian landon "Aŭstralujo", ĉar "Aŭstrali-" estas la radiko kaj mi estas "AŭstraliANo" senkulpa.gif.

Sed, malgraŭ tio, mi nomas ĉiujn landojn ane bazataj nomoj (Japan-, Brit-, ktp) kiel -ujo-vortoj, kaj nacie bazataj nomoj (Aŭstrali-, Azi-, ktp) kiel -io/iano-vortoj, ĉar ne ekzistas "Aǔstralujo" aŭ "Azujo".

Komencante lerni Esperanton, mi ŝatis "-ejo", sed nun, kun pli de scio, mi nur uzas "ujo" se tio eblus.
Laŭ la vortaro:
aŭstrala (aŭstral·a)= sud-hemisfera

Do aŭstralio estas la tuta sud hemisfero! restas landaĵo por konkeri!

ceigered (顯示個人資料) 2011年1月21日下午2:07:46

white knight:Cetere mi preferas la "io-formo" sed mi ankaŭ ŝatas diri: Svislando, Ruslando, Finnlando, Germanlando, ktp.
Ho, tio estas ankaŭ bona metodo! Mi supozas ke la plej grava aĵo estas ke oni povus krei la naciajn vortojn per simpla kaj regula metodo. Eble, "ujo"n, "lando"n, "ion" ktp oni povus uzi laŭvolo (en la estonteco) lango.gif

Altebrilas:Laŭ la vortaro:
aŭstrala (aŭstral·a)= sud-hemisfera

Do aŭstralio estas la tuta sud hemisfero! restas landaĵo por konkeri!
Haha, Ankaũ kun "Aŭstralazio", sonas kiel Aŭstralio estas plej grava ol la aliaj nacioj en Sud-Azio okulumo.gif (tiu ne estas vera, kompreneble).

Mmm, mi opinias ke Kanado devus ŝanĝi ilian nomon al "Borealio", por esti laŭ sistema kun Aŭstralio (aŭ Aŭstralio povus nomiĝi "Adanako" rido.gif)

Eddycgn (顯示個人資料) 2011年1月21日下午2:08:03

Mi kapricas.
Mi uzas -ujo kiam alikaze la senco ne estas klara.
Italio (aŭ Italujo)
Germanio (aŭ Germanujo)
Francio (aŭ Francujo)

Mi iros por ferioj al Esperantujo, poste al Atlantujo...

回到上端