Mesaĝoj: 24
Lingvo: Esperanto
36lima (Montri la profilon) 2011-januaro-21 16:50:17
Mi ludis trombonon tiam, kiam mi studis en lernejo kaj mi ludas pianon ekde mi havis dek jarojn.
Do, mi estas scivola. . . kian muzikilon Esperantuloj ludas?
Kelly
AlfRoland (Montri la profilon) 2011-januaro-21 20:44:22
maratonisto (Montri la profilon) 2011-januaro-21 20:45:29
Mi faris mem muzikilon kun klavaro de Janko-Firestone kaj ludis tiun dum 13 jaroj. Poste ĝi difektiĝis, mi mendis alian, sed la persono ne povis finigi ĝin.
Tiu klavaro estas simetria, tio signifas, ke oni ludas melodion en ĉiu tonalo egale. Dum ludo evidentiĝis, ke krom simetrio, ĝi estas tre komforta, eĉ ebligas ludi iujn akordojn neludeblajn sur la klavaro de piano.
Se Vi interesiĝas, mi sendos volonte la priskribon.
alonsososo (Montri la profilon) 2011-januaro-21 21:17:26
maratonisto:Mi ludas regule (elektronikan) pianon, iam gitaron, sed mi ne estas muzikisto profesia.Tiu ĉi forumo estas tre interesa ĉar oni povas trovi ion novan. Mi ne konis antaŭe la klavaro de Janko Firestone. Vera fantasta! Tiam mi legis plu pri ĝi en vikipedio, mi pensis pri EO. Tiu ĉi lingvo povus partopreni same destino kiel genia klavaro de Janko.
Mi faris mem muzikilon kun klavaro de Janko-Firestone kaj ludis tiun dum 13 jaroj. Poste ĝi difektiĝis, mi mendis alian, sed la persono ne povis finigi ĝin.
Tiu klavaro estas simetria, tio signifas, ke oni ludas melodion en ĉiu tonalo egale. Dum ludo evidentiĝis, ke krom simetrio, ĝi estas tre komforta, eĉ ebligas ludi iujn akordojn neludeblajn sur la klavaro de piano.
Se Vi interesiĝas, mi sendos volonte la priskribon.
Mi mem ludas gitaron ne profese sed mi tre ŝatas ludi. Kelkfoje mi ludas harmonikon aŭ fluton.
Darjo (Montri la profilon) 2011-januaro-21 21:29:11
maratonisto (Montri la profilon) 2011-januaro-22 20:56:28
alonsososo:Ĉi tie Vi povas elŝuti komputilan programon KMIDI por Vindozo, kiu montras ludon sur la klavaro de Janko-Firestone
Tiu ĉi forumo estas tre interesa ĉar oni povas trovi ion novan. Mi ne konis antaŭe la klavaro de Janko Firestone. Vera fantasta! Tiam mi legis plu pri ĝi en vikipedio, mi pensis pri EO. Tiu ĉi lingvo povus partopreni same destino kiel genia klavaro de Janko.
http://www.retejo.net/ukvindozo.html
(klaku la ligilon mezan "Ŝevĉenko...")
Eddycgn (Montri la profilon) 2011-januaro-22 21:13:27
Mi ludas Ŝopin, Baĥ, kaj aliajn, tamen ankaŭ Scott Joplin kaj kanconojn.
Ergazomai (Montri la profilon) 2011-januaro-23 16:09:20
jppoulin (Montri la profilon) 2011-januaro-23 21:26:13
Jen mp3 ekzemplo per elektra gitaro, kiu eblas ludi 16 notojn en unu oktavo:
http://www.jeanpierrepoulin.com/mp3/Armodue78.mp3
Estas 78 centoj inter ĉiu freto, anstataŭ 100...
alonsososo (Montri la profilon) 2011-januaro-25 21:46:25