본문으로

Vi ludas muzikilo?

글쓴이: 36lima, 2011년 1월 21일

글: 24

언어: Esperanto

36lima (프로필 보기) 2011년 1월 21일 오후 4:50:17

Mi scivolas: Vi ludas muzikilon?

Mi ludis trombonon tiam, kiam mi studis en lernejo kaj mi ludas pianon ekde mi havis dek jarojn.

Do, mi estas scivola. . . kian muzikilon Esperantuloj ludas?

Kelly

AlfRoland (프로필 보기) 2011년 1월 21일 오후 8:44:22

Mi provas ludi tian muzikilon.

maratonisto (프로필 보기) 2011년 1월 21일 오후 8:45:29

Mi ludas regule (elektronikan) pianon, iam gitaron, sed mi ne estas muzikisto profesia.
Mi faris mem muzikilon kun klavaro de Janko-Firestone kaj ludis tiun dum 13 jaroj. Poste ĝi difektiĝis, mi mendis alian, sed la persono ne povis finigi ĝin.
Tiu klavaro estas simetria, tio signifas, ke oni ludas melodion en ĉiu tonalo egale. Dum ludo evidentiĝis, ke krom simetrio, ĝi estas tre komforta, eĉ ebligas ludi iujn akordojn neludeblajn sur la klavaro de piano.
Se Vi interesiĝas, mi sendos volonte la priskribon.

alonsososo (프로필 보기) 2011년 1월 21일 오후 9:17:26

maratonisto:Mi ludas regule (elektronikan) pianon, iam gitaron, sed mi ne estas muzikisto profesia.
Mi faris mem muzikilon kun klavaro de Janko-Firestone kaj ludis tiun dum 13 jaroj. Poste ĝi difektiĝis, mi mendis alian, sed la persono ne povis finigi ĝin.
Tiu klavaro estas simetria, tio signifas, ke oni ludas melodion en ĉiu tonalo egale. Dum ludo evidentiĝis, ke krom simetrio, ĝi estas tre komforta, eĉ ebligas ludi iujn akordojn neludeblajn sur la klavaro de piano.
Se Vi interesiĝas, mi sendos volonte la priskribon.
Tiu ĉi forumo estas tre interesa ĉar oni povas trovi ion novan. Mi ne konis antaŭe la klavaro de Janko Firestone. Vera fantasta! Tiam mi legis plu pri ĝi en vikipedio, mi pensis pri EO. Tiu ĉi lingvo povus partopreni same destino kiel genia klavaro de Janko.

Mi mem ludas gitaron ne profese sed mi tre ŝatas ludi. Kelkfoje mi ludas harmonikon aŭ fluton.

Darjo (프로필 보기) 2011년 1월 21일 오후 9:29:11

Mi ludas trombonon kaj eŭfonon.

maratonisto (프로필 보기) 2011년 1월 22일 오후 8:56:28

alonsososo:
Tiu ĉi forumo estas tre interesa ĉar oni povas trovi ion novan. Mi ne konis antaŭe la klavaro de Janko Firestone. Vera fantasta! Tiam mi legis plu pri ĝi en vikipedio, mi pensis pri EO. Tiu ĉi lingvo povus partopreni same destino kiel genia klavaro de Janko.
Ĉi tie Vi povas elŝuti komputilan programon KMIDI por Vindozo, kiu montras ludon sur la klavaro de Janko-Firestone

http://www.retejo.net/ukvindozo.html

(klaku la ligilon mezan "Ŝevĉenko...")

Eddycgn (프로필 보기) 2011년 1월 22일 오후 9:13:27

mi ludas pianon (horizontalan) ek de mi estis 9-jara.
Mi ludas Ŝopin, Baĥ, kaj aliajn, tamen ankaŭ Scott Joplin kaj kanconojn.

Ergazomai (프로필 보기) 2011년 1월 23일 오후 4:09:20

Mi ludas la pianon, sed ne tre bone: mi sekvas lecionojn nur ekde unu jaro kaj duono.

jppoulin (프로필 보기) 2011년 1월 23일 오후 9:26:13

Mi ludas gitaron "kutiman" sed ankaŭ gitarojn mikrotonalajn.
Jen mp3 ekzemplo per elektra gitaro, kiu eblas ludi 16 notojn en unu oktavo:
http://www.jeanpierrepoulin.com/mp3/Armodue78.mp3
Estas 78 centoj inter ĉiu freto, anstataŭ 100...

alonsososo (프로필 보기) 2011년 1월 25일 오후 9:46:25

Dankon Maratoniston !

다시 위로