본문으로

Kio estis la plej bona libro ke vi legis en 2010?

글쓴이: omid17, 2011년 1월 21일

글: 36

언어: Esperanto

Rodrigoo (프로필 보기) 2011년 1월 24일 오전 1:10:10

En 2010 mi sukcesis legi ĉiujn librojn de Carlos Castaneda... feliĉe!
Miaj plej ŝatataj estis:

"Aparta realeco" (A separate reality)
"La povo de la silento" (The power of silence)
"La sonĝarto" (The art of dreaming)

En esperanto, pasintjare, preskaŭ dum la tuta jaro, mi legis kaj relegis multfoje "Vojo kaj Vorto" de Roberto Passos Nogueira. Ja genia poezia verkaro!

Sammondane,
Ĥod

orchideo (프로필 보기) 2011년 1월 24일 오전 8:38:12

Lastjare mi legis:
"Weidenfrau und Wiesenkönigin" (salika virino kaj herba reĝino) de Luisa Francia
"In den Gärten der Kore" (en la ĝardeno de la ?kore? (filino de la helena aũ greka dio Zeũso) de Luisa Francia.

Mia plej ŝatataj libroj estis:
mi legis denove "What the Bleep do we (k)now!? (Kiu tradukos tion por me? La senco estas: Mi scias, ke mi nenio scias?) de William Arntz, Betsy Chasse kaj Mark Vicente
kaj
"Die Wolfsfrau" (La lupa virino) de Clarissa Pinkola Estés.

Esperante mi legis:
La verda koro de Julio Baghy
Amo kaj morto en Balio.

Kaj nun mi legas:
Flugi kun kakatuoj de Trevor Steele

orchideo (프로필 보기) 2011년 1월 24일 오전 8:44:03

Kaj la treege ŝatata libro estas:
"Der Prophet" (La profeto) de Khalil Gibran.

Ĉu ekzistas tiu ĉi libro ankaũ en esperante?

Sxak (프로필 보기) 2011년 1월 24일 오전 8:51:13

librojn legu la verkisto
estas mi esperantisto

danielcg (프로필 보기) 2011년 1월 24일 오전 11:52:47

Antaŭ kelke da tempo mi vidis en Esperanto-asocio esperantigitan libron de Gibran, sed mi ne memoras ĉu ĝi estis "La Profeto" aŭ alia.

Via,

Daniel

orchideo:Kaj la treege ŝatata libro estas:
"Der Prophet" (La profeto) de Khalil Gibran.

Ĉu ekzistas tiu ĉi libro ankaũ en esperante?

orchideo (프로필 보기) 2011년 1월 24일 오후 12:53:21

Dankon Daniel,

mi trovis la libron en la stoko de la esperanta retbutiko!

Demian (프로필 보기) 2011년 1월 25일 오후 3:27:16

omid17:Saluton al ĉiuj. Mi havas simplan demandon: Kio estis la plej bonan libron ke vi legis en 2010? Mino estis "Homa, tre Homa" de Friedrich Nietzsche

Dankon,

Omido
La Eta Princo.

Kaj mia amiko, Patrick, sugestis al mi, ke, mi legu tion libron.

eurimaco (프로필 보기) 2011년 1월 25일 오후 8:34:25

omid17:Saluton al ĉiuj. Mi havas simplan demandon: Kio estis la plej bonan libron ke vi legis en 2010? Mino estis "Homa, tre Homa" de Friedrich Nietzsche

Dankon,

Omido
* * * * *

Kara S.ano

Lauh mi chiuj libroj estas bonaj, kiam la enhavajhoj estas richigaj.

* * * * *

Eurimaco sal.gif sal.gif

alonsososo (프로필 보기) 2011년 1월 26일 오전 9:12:36

Mia plej bona libro en 2010 estis:
"The long Walk" de Slavomir Rawicz. Ĝin temas pri homoj kiu eskapas de rusa gulako en sibirio. Kelkaj pensis, ke la rakonto ne estas vera, sed estas granda legaĵo laŭ mi.

michijo (프로필 보기) 2011년 2월 6일 오전 4:12:23

La plej bona libro mi estis leganta Esperante, estus 'Kazinski venas tro malfrue', de Deck Dorval.

다시 위로