去目錄頁

Kio estis la plej bona libro ke vi legis en 2010?

从 omid17, 2011年1月21日

讯息: 37

语言: Esperanto

Rodrigoo (显示个人资料) 2011年1月24日上午1:10:10

En 2010 mi sukcesis legi ĉiujn librojn de Carlos Castaneda... feliĉe!
Miaj plej ŝatataj estis:

"Aparta realeco" (A separate reality)
"La povo de la silento" (The power of silence)
"La sonĝarto" (The art of dreaming)

En esperanto, pasintjare, preskaŭ dum la tuta jaro, mi legis kaj relegis multfoje "Vojo kaj Vorto" de Roberto Passos Nogueira. Ja genia poezia verkaro!

Sammondane,
Ĥod

formiĉjo (显示个人资料) 2011年1月24日上午4:02:20

Mi tre malofte legas la fikcion (krom Esperante kompreneble!), sed mi legis la "Beletra Almanakon", kiu enhavis nekredeblajn rakontojn. Krom tio, mi legis multe da libroj, sed mia preferata estis "La Jesua Manifesto" de
Frank Viola (Jesus Manifesto). Franko estas mia amiko, sed ĝi tamen estis bonega libro malgraŭe. Mi ankaŭ legis "La Vekanta Viro" de H.G. Wells. Mi kredas, ke tiu estis la nomo de la libro....

orchideo (显示个人资料) 2011年1月24日上午8:38:12

Lastjare mi legis:
"Weidenfrau und Wiesenkönigin" (salika virino kaj herba reĝino) de Luisa Francia
"In den Gärten der Kore" (en la ĝardeno de la ?kore? (filino de la helena aũ greka dio Zeũso) de Luisa Francia.

Mia plej ŝatataj libroj estis:
mi legis denove "What the Bleep do we (k)now!? (Kiu tradukos tion por me? La senco estas: Mi scias, ke mi nenio scias?) de William Arntz, Betsy Chasse kaj Mark Vicente
kaj
"Die Wolfsfrau" (La lupa virino) de Clarissa Pinkola Estés.

Esperante mi legis:
La verda koro de Julio Baghy
Amo kaj morto en Balio.

Kaj nun mi legas:
Flugi kun kakatuoj de Trevor Steele

orchideo (显示个人资料) 2011年1月24日上午8:44:03

Kaj la treege ŝatata libro estas:
"Der Prophet" (La profeto) de Khalil Gibran.

Ĉu ekzistas tiu ĉi libro ankaũ en esperante?

Sxak (显示个人资料) 2011年1月24日上午8:51:13

librojn legu la verkisto
estas mi esperantisto

danielcg (显示个人资料) 2011年1月24日上午11:52:47

Antaŭ kelke da tempo mi vidis en Esperanto-asocio esperantigitan libron de Gibran, sed mi ne memoras ĉu ĝi estis "La Profeto" aŭ alia.

Via,

Daniel

orchideo:Kaj la treege ŝatata libro estas:
"Der Prophet" (La profeto) de Khalil Gibran.

Ĉu ekzistas tiu ĉi libro ankaũ en esperante?

orchideo (显示个人资料) 2011年1月24日下午12:53:21

Dankon Daniel,

mi trovis la libron en la stoko de la esperanta retbutiko!

Demian (显示个人资料) 2011年1月25日下午3:27:16

omid17:Saluton al ĉiuj. Mi havas simplan demandon: Kio estis la plej bonan libron ke vi legis en 2010? Mino estis "Homa, tre Homa" de Friedrich Nietzsche

Dankon,

Omido
La Eta Princo.

Kaj mia amiko, Patrick, sugestis al mi, ke, mi legu tion libron.

eurimaco (显示个人资料) 2011年1月25日下午8:34:25

omid17:Saluton al ĉiuj. Mi havas simplan demandon: Kio estis la plej bonan libron ke vi legis en 2010? Mino estis "Homa, tre Homa" de Friedrich Nietzsche

Dankon,

Omido
* * * * *

Kara S.ano

Lauh mi chiuj libroj estas bonaj, kiam la enhavajhoj estas richigaj.

* * * * *

Eurimaco sal.gif sal.gif

alonsososo (显示个人资料) 2011年1月26日上午9:12:36

Mia plej bona libro en 2010 estis:
"The long Walk" de Slavomir Rawicz. Ĝin temas pri homoj kiu eskapas de rusa gulako en sibirio. Kelkaj pensis, ke la rakonto ne estas vera, sed estas granda legaĵo laŭ mi.

回到上端