Al la enhavo

Kiam kaj kiel vi scias pri Esperanto unuan fojon?

de Roman_Mutin, 2011-januaro-30

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

jefke (Montri la profilon) 2011-majo-16 14:19:14

Mia profesoro pri matematiko diris al mi en la jaro 1958 ke en la mondo ekzistas tri internaciaj lingvoj : matematiko, muziko kaj esperanto. Mi studis la generalan kaj dentistan medicinon. Bedaŭrinde mi ne havis tempon lerni esperanton sed neniam forgesis la vortojn de mia profesoro. Do post 47 jaroj de inkubacio mi eklernis esperanton ... tro malfrue sed sufiĉe frue por ĝui ĝin ... esperante infekti almenaŭ unu el miaj 9 genepoj.

Demian (Montri la profilon) 2011-majo-16 14:27:15

Roman_Mutin:Kiam kaj kiel vi sciis pri Esperanto unuan fojon?
Mi eksciis pri Esperanto de la fama libro La Alkemiisto, kiun verkis Paulo Coelho. Poste, mi serĉis pri ĝi sur interreto kaj trovis ke ja ekzistas lingvo, kiun oni nomas Esperanto.

rafaelfortalezo (Montri la profilon) 2011-majo-26 21:04:01

mi konis per la retpaĝo livemocha.com, mi iris lerni hispanan, kaj mi ankoraŭ lernas, sed kiam mi vidis en la listo de lingvoj " Esperanto" mi serĉis kaj nun mi amas esperanton

Paulinho (Montri la profilon) 2011-novembro-05 18:24:01

Mi konis esperanton kiam mi estis dek du jara knabo. Iu montris al mi libreton "A Chave do Esperanto" (La ŝlosilo de Esperanto). Li estis katolika pastro naŭdek kvin jara...

derverwandte (Montri la profilon) 2011-novembro-06 12:06:40

hmm,mi scias la vorto esperanto je la vortarao,ene estas simpla rekomendo pri esperanto,sed tiam mi ne studis la lingvon.poste mi havis komputilo kaj mi tajpis esperanto en la google,do mi gajnas multajn informojn pri esperanto.do mi eklernis esperanto je 2007 okulumo.gif

diegoami (Montri la profilon) 2011-novembro-06 19:05:45

Mi vidis afiŝojn pri esperanta kurso en librejo kaj aliĝis al li. Poste mi intervuis ĉefon de la esperanta grupo en mia urbo, ĉar mi deziris skribi artikolon en ĵurnaleto.

Riano (Montri la profilon) 2011-novembro-06 19:18:22

La unuan fojon mi aŭdis pri E-o:

Mi komencis farti bone en la franclingva klaso, do kiam mi preskaŭ foriris, mia instruisto diris "Mi havas ion por vi," kaj donis al mi libron. La libro nomiĝis "Esperanto-English/English-Esperanto Dictionary & Phrasebook" de J.F. Conroy. J.F. Conroy estas mia instruisto. Mojose, ĉu ne?

alonsososo (Montri la profilon) 2011-novembro-06 20:41:07

Kiam mi estis infano mia patrino komencis lerni EOn, sed ne multe, kaj pli poste mi ne povis memori iajn vortojn. Antaŭ ĉirkaŭ du jaroj mi interesiĝis pri mondregistaro kaj komuna lingvo. De tie la vojo al Esperanto ne estis longa. Nun mi laboras per la vortaro de mia patrino, kiu nun komencas forgesi ŝian tutan vivon.

abdullatif (Montri la profilon) 2011-novembro-06 21:40:13

La unua fojo mi sciis pri Esperanto estas la sama fojo ke mi sciis pri Espresso, mi serĉis en Google por Espresso, kaj Google diris al mi: Ĉu vi mencas Esperanto?....
Tiel mi sciis pri Esperanto unufoje!

Lude (Montri la profilon) 2012-julio-08 17:11:25

Saluton!

En Facebook aktuale estas enketo pri tiu ĉi temo, http://www.facebook.com/questions/412883315429360/ . Ĉu vi ŝatos partopreni?

Reen al la supro