Zum Inhalt

Kiam kaj kiel vi scias pri Esperanto unuan fojon?

von Roman_Mutin, 30. Januar 2011

Beiträge: 23

Sprache: Esperanto

jefke (Profil anzeigen) 16. Mai 2011 14:19:14

Mia profesoro pri matematiko diris al mi en la jaro 1958 ke en la mondo ekzistas tri internaciaj lingvoj : matematiko, muziko kaj esperanto. Mi studis la generalan kaj dentistan medicinon. Bedaŭrinde mi ne havis tempon lerni esperanton sed neniam forgesis la vortojn de mia profesoro. Do post 47 jaroj de inkubacio mi eklernis esperanton ... tro malfrue sed sufiĉe frue por ĝui ĝin ... esperante infekti almenaŭ unu el miaj 9 genepoj.

Demian (Profil anzeigen) 16. Mai 2011 14:27:15

Roman_Mutin:Kiam kaj kiel vi sciis pri Esperanto unuan fojon?
Mi eksciis pri Esperanto de la fama libro La Alkemiisto, kiun verkis Paulo Coelho. Poste, mi serĉis pri ĝi sur interreto kaj trovis ke ja ekzistas lingvo, kiun oni nomas Esperanto.

rafaelfortalezo (Profil anzeigen) 26. Mai 2011 21:04:01

mi konis per la retpaĝo livemocha.com, mi iris lerni hispanan, kaj mi ankoraŭ lernas, sed kiam mi vidis en la listo de lingvoj " Esperanto" mi serĉis kaj nun mi amas esperanton

Paulinho (Profil anzeigen) 5. November 2011 18:24:01

Mi konis esperanton kiam mi estis dek du jara knabo. Iu montris al mi libreton "A Chave do Esperanto" (La ŝlosilo de Esperanto). Li estis katolika pastro naŭdek kvin jara...

derverwandte (Profil anzeigen) 6. November 2011 12:06:40

hmm,mi scias la vorto esperanto je la vortarao,ene estas simpla rekomendo pri esperanto,sed tiam mi ne studis la lingvon.poste mi havis komputilo kaj mi tajpis esperanto en la google,do mi gajnas multajn informojn pri esperanto.do mi eklernis esperanto je 2007 okulumo.gif

diegoami (Profil anzeigen) 6. November 2011 19:05:45

Mi vidis afiŝojn pri esperanta kurso en librejo kaj aliĝis al li. Poste mi intervuis ĉefon de la esperanta grupo en mia urbo, ĉar mi deziris skribi artikolon en ĵurnaleto.

Riano (Profil anzeigen) 6. November 2011 19:18:22

La unuan fojon mi aŭdis pri E-o:

Mi komencis farti bone en la franclingva klaso, do kiam mi preskaŭ foriris, mia instruisto diris "Mi havas ion por vi," kaj donis al mi libron. La libro nomiĝis "Esperanto-English/English-Esperanto Dictionary & Phrasebook" de J.F. Conroy. J.F. Conroy estas mia instruisto. Mojose, ĉu ne?

alonsososo (Profil anzeigen) 6. November 2011 20:41:07

Kiam mi estis infano mia patrino komencis lerni EOn, sed ne multe, kaj pli poste mi ne povis memori iajn vortojn. Antaŭ ĉirkaŭ du jaroj mi interesiĝis pri mondregistaro kaj komuna lingvo. De tie la vojo al Esperanto ne estis longa. Nun mi laboras per la vortaro de mia patrino, kiu nun komencas forgesi ŝian tutan vivon.

abdullatif (Profil anzeigen) 6. November 2011 21:40:13

La unua fojo mi sciis pri Esperanto estas la sama fojo ke mi sciis pri Espresso, mi serĉis en Google por Espresso, kaj Google diris al mi: Ĉu vi mencas Esperanto?....
Tiel mi sciis pri Esperanto unufoje!

Lude (Profil anzeigen) 8. Juli 2012 17:11:25

Saluton!

En Facebook aktuale estas enketo pri tiu ĉi temo, http://www.facebook.com/questions/412883315429360/ . Ĉu vi ŝatos partopreni?

Zurück nach oben