前往目錄

Kiam kaj kiel vi scias pri Esperanto unuan fojon?

貼文者: Roman_Mutin, 2011年1月30日

訊息: 23

語言: Esperanto

Roman_Mutin (顯示個人資料) 2011年1月30日上午11:24:14

Kiam kaj kiel vi sciis pri Esperanto unuan fojon?

Dozorca (顯示個人資料) 2011年2月6日下午12:30:49

Mi aŭdis pri Esperanto kiam mi havis 10j. rideto.gif

Laf (顯示個人資料) 2011年2月6日下午11:05:14

Unuan fojon pri esperanto mi eksciis kiam mi estis dudek jaraĝa. Promeninte tra la urbo mi ekvidis grandan esperantan afiŝon en montrofenestro de unu librovendejo kaj mi tuj aliĝis okulumo.gif

Leon95 (顯示個人資料) 2011年2月11日下午8:51:00

En mia urbo, ni havas la hotelon "Esperanto". Mi jam sciis ke Esperanto estas lingvo kaj mi serĉis Esperanto en Guglo kaj mi komencis lerni Esperanton.

rynasaurus (顯示個人資料) 2011年2月11日下午10:01:10

Ĉi tiu jaro, mia franclingvinstruisto aldonis al mi libron, kiu estis skribinta de li, kaj estis pri Esperanto. Li estas E-verkisto. Nun, ni kunparolas kune ĉiutage (kiu mi iras al la lernejo.)

Leonez (顯示個人資料) 2011年2月11日下午10:02:48

Kiam mi estis tre juna (2 jaroj eble ?) miaj gepatroj faris Esperanto kun Assimil. Ili ne lernis longtempe, sed ni sciis, ke Esperanto ekzistas.
Mia patrino ekrefaris Esperanto kiam ŝi estas ĉirkaû 70 jaroj : ŝi komencis sekvi lecionoj per kursoj kun aliaj homoj, kaj ŝi faris staĝon. Mi pensis, ke Esperanto estis bone por la maljunuloj ridulo.gif ĉar ĝi plaĉas multe al ŝi kaj ŝi ofte diris : tre facile estas, bonege, kaj la spirito de la esperantistuloj ne estas la same ol la aliajn lingvojn. Ĉi mi trovis bizara, ne komprenis mi ridulo.gif
Unu fojo mi estis kun amiko ĉe mia patrino kaj ŝi estis laûdanta Esperanto. Mia amiko diris al sî : mi iros ĉe lernu ! por vidi, kio ĝi estas...
Du aû tri semajnoj poste, li revenis kaj diris al ni : bone, mi lernis ! kaj li estis kababla da paroli ^^ mi trovis bizara ankoraû, ĉar ne estas li maljunulo ! Do mi iris ĉe Lernu !, rigardis "esperanto estas" kaj legis ĉio, kio mi trovis pri Esperanto ĉe la interreto ridulo.gif mi pensis, ke ĝi estis tre interesa, kaj mi komencis lerni kaj legi en esperanto.
Estis en Septembro 2010.
Mi esperas, ke mi ne faras tro da eraroj ridulo.gif mi ne laboras regule : mi diskutas kun amikoj ĉe facebok kaj legas romanojn. Tre plaĉas al mi la Esperanto !!

darkweasel (顯示個人資料) 2011年2月11日下午10:31:32

Jen mia 2000a mesaĝo!

La unuan fojon mi eksciis pri Esperanto en la germanlingva Vikipedio, sed tiam mi ankoraŭ tute ne ekinteresiĝis pri ĝi. Jarojn poste uzanto en IRC-babilejo, kiun mi ofte vizitas, malkovris Esperanton kaj lernu!-on (li mem ĉesis lerni ĝin jam post kelka tempo) kaj sciigis la aliajn uzantojn - inkluzive de mi - pri ĝi. En la unua tempo mi tute ne pensis pri serioza ellernado de tiu ĉi lingvo, mi simple iomete interesiĝis pri ĝi, sed iel mi sukcesis pli kaj pli spertiĝi.

alekseo29 (顯示個人資料) 2011年4月11日下午1:37:53

Mi unufoje eksciis pri Esperanto el anonco pri Esperanto-kurso en Leningrado, 1987 j.
Ĉion bonan! Alekseo

Kelli (顯示個人資料) 2011年4月12日下午6:54:09

Roman_Mutin:Kiam kaj kiel vi sciis pri Esperanto unuan fojon?
...La unfojon estis multe da tempo pasinta,kiam mi estis en universitato..Subite mi komencis vidi kaj aŭdi pri E-o en tutaj lokoj, sed, bedaŭrinde, mi multe malfruigis por kompreni ke mi bezonis lerni E-on

Sueroski (顯示個人資料) 2011年5月16日下午1:56:44

Por unua fojo propable el familiano... mi ne memoras kiun... mia avino lernis Esperanton (tre tre antaŭ longe, ĉar ŝi povas diri nenion nun), do eble el ŝi...
Sed mi memoras ke por la unua fojo mi aŭdis pri tiu lingvo, ke ĝi estas tre, tre malutila... stanga - ĉar mi pensas ke Esperanto estas utila, eble malgrande sed iome... ĝi estas certe utila por lerno de aliaj lingvoj (post esperanto mi estas pli bona el gramatiko en angla, germana... kaj en rusa, kiun mi komencis lerni antaŭ kelkaj tagoj).

回到上端