Đi đến phần nội dung

Kiel vi tradukas...

viết bởi Kateno, Ngày 01 tháng 2 năm 2011

Tin nhắn: 51

Nội dung: Esperanto

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 14:30:52 Ngày 23 tháng 2 năm 2011

danielcg:Kaj jes, mi tre interesiĝas pri la angla lingvo, kiun mi tre ŝatas (malgraŭ mia kontraŭstaro al ĝia perforta internacia uzo).
Ĝenas min via uzo de la vorto 'perforta'. Kion ekzakte vi volas diri? Ŝajnas al mi, ke vi elektis malĝustan adjektivon.

danielcg (Xem thông tin cá nhân) 03:18:04 Ngày 24 tháng 2 năm 2011

Releginte mian frazon, kaj la reagojn al tiu, mi pensas ke vi pravas. Verdire mi intencis diri "deviga" aŭ io simila. "Peforta" sugestas uzon de fizika forto, kio ne estas la kazo.

Eble iu subkonscia nacilingva influo trompis min, ĉar en mia denaska lingvo la vorto "forzoso" (kiu devenas de la sama latina radiko kiel "forto" en Esperanto) ne necese implikas uzon de fizika forto, kaj laŭokaze povus signifi "perforta", "deviga" aŭ "neevitebla".

Kvankam normale mi pensas en la sama lingvo, en kiu mi parolas, legas aŭ skribas, la nacia lingvo ĉiam kaŭras ie ene de la menso, preta por fari ruzaĵetojn.

Via,

Daniel

Chainy:
danielcg:Kaj jes, mi tre interesiĝas pri la angla lingvo, kiun mi tre ŝatas (malgraŭ mia kontraŭstaro al ĝia perforta internacia uzo).
Ĝenas min via uzo de la vorto 'perforta'. Kion ekzakte vi volas diri? Ŝajnas al mi, ke vi elektis malĝustan adjektivon.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 06:12:42 Ngày 24 tháng 2 năm 2011

Efektive laŭ mi tio estas kokino-ovo-problemo.

En multegaj landoj de la mondo, oni instruas la anglan en lernejoj, ĉar "ĉiuj" aliaj jam scias ĝin. Tio ja ne estas tro stulta el la vidpunkto de la lernejaj politikistoj.

Kaj kial tiom da homoj scias la anglan? Ĉar oni ĝin instruas en lernejoj de multegaj landoj.

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 09:17:32 Ngày 24 tháng 2 năm 2011

danielcg:Releginte mian frazon, kaj la reagojn al tiu, mi pensas ke vi pravas. Verdire mi intencis diri "deviga" aŭ io simila. "Peforta" sugestas uzon de fizika forto, kio ne estas la kazo.
Mi ĝojas, ke vi klarigis vian uzon de la vorto 'perforta', kaj jes, mi samopinias ke 'deviga' estus pli bona elekto.

Al Horsto: Mi diris ke 'neniu devigas aliulojn lerni la anglan' ĝuste en la kunteksto de mia reago al la malĝusta kaj maljusta uzo de tia agreseme-sonanta vorto 'perforta'.

Min ĝenas ke estas ofte akcepteble inter Esperantistoj paroli pri la 'anglaĉa'. Mi komprenas, ke la angla povas ŝajni tia al homoj, kiuj devas dum multe da jaroj barakti lerni ĝin pro ĝia nuntempa internacia statuso - sed oni povus diri, ke iu ajn nacia lingvo estas 'aĉa' en la senco ke ili estas tre malfacile lerneblaj kompare kun Esperanto. Mi mem provis/as lerni plurajn naciajn lingvojn kun diversaj gradoj de sukceso, sed mi neniam uzus 'aĉa' pri la rusa, germana, slovaka aŭ la franca - aŭ iu ajn alia lingvo.

Jes, mi havas la grandegan avantaĝon, ke mi estas denaska parolanto de la angla, kaj plej verŝajne pro tio mi havas pli trankvilan sintenon al miaj klopodoj lerni fremdajn lingvojn. Ne estas tia granda premo/neceso lerni ilin, kiam oni jam scias la nunan internacian lingvon.

Mi konsentas kun darkweasel, kiam li diras ke estas la kokino-ovo-problemo. Ĉiuj ja estas nun devigitaj lerni la anglan, sed ne pro iu aĉa aŭ 'perforta' konspiro, sed pro la simpla fakto, ke preskaŭ ĉiuj aliaj homoj lernas la anglan por internacia komunikado.

Se rigardi la situacion en pozitiva maniero, homoj kiuj lernas la anglan havas unu grandan avantaĝon en la senco, ke iliaj klopodoj certe estos tre utilaj - oni certe havos multe da okazoj por efektive praktiki/uzi la anglan, ĉar homoj tra la tuta mondo lernas ĝin. Pri denaskaj anglaparolantoj oni ne povus diri la saman - kiun lingvon ili lernu, kaj ĉu estus okazoj uzi ĝin?! Mi lernis la germanan en lernejo sed dum ĉirkaŭ 14 jarojn entute ne havis okazon uzi ĝin - kaj pro tio, mi multe forgesis. Nur pasintjare, kiam mi loĝis unu jaron en Germanujo, fariĝis la lingvo utila al mi.

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 11:13:45 Ngày 24 tháng 2 năm 2011

Mi povas preterpasi vian rekordon Chainy.

Mi lernis la francan en la lernejo kaj dum 50 jaroj ne uzis ĝin, ĝis lastatempe mi ne plu povis toleri la konstantan interrompadon de TV-aj programoj per reklamoj kaj ripetan elsendon de la samaj filmoj, kaj komencis rigardi la francan televidon kiel distran alternativon

Post la forŝalto de la analoga servo en norda Francujo kaj la plintensigo de la elsenda potenco, multaj homoj je la suda marbordo de Anglujo povas spekti la francan televidon sen neceso ŝangi la antenon aŭ instali novajn ricevilajn rimedojn.

Eble tiuj kiuj lernas la anglan kiel fremdan lingvon profitas de praktika utilo, sed mi suspektas ke, same kiel mi rilate al la franca, ili malofte uzas tiun lingvoscion, lerneje akiritan, poste en la vivo.

Oni rajtas demandi kial oni entute instruas aliajn lingvojn (krom la gepatran) en lernejoj.

Se, poste oni ne uzos la lernitan lingvon, do, en tiu kazo, oni egale povus instrui al la lernejanoj Esperanton por doni al ili guston de fremda lingvo-lernado.

Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 13:01:49 Ngày 25 tháng 2 năm 2011

Chainy:
danielcg:Kaj jes, mi tre interesiĝas pri la angla lingvo, kiun mi tre ŝatas (malgraŭ mia kontraŭstaro al ĝia perforta internacia uzo).
Ĝenas min via uzo de la vorto 'perforta'. Kion ekzakte vi volas diri? Ŝajnas al mi, ke vi elektis malĝustan adjektivon.
Mi nomus ĝin "psikoperforta":

1. En la reto oni devas lerni multe da angla por uzi ĝin. Amikoj kiuj ne parolas la anglan havas problemojn, ili demandas al mi. Mi bedaŭras...

2. El la televido oni elsendas senproporcian amason de usonaj filmoj, plenoj je anglaj espresioj. Kelkfoje eĉ ne la titoloj tradukitas. En komedioj ili ne diras plu "Mutti" (germane = patrino) ili diras "maa"...

3. Se vi iras al la urbo, la vendejoj estas plenaj de anglaj reklamespresioj. Gentoj de la provinco, kiuj ne komprenas tion estas malavantaĝitaj. Kio estas "SALE"? (franca = malpura).

4. Se oni telefonas al firmoj kaj devas esperi la kunligon, vi devigitas aŭdi teruran popmuzikon en la angla.

5. Se vi parolas kun konsilanto en via banko, li uzas ĉiun trionan vorton en la angla. Li ne diras "handeln", li diras "traden", li ne diras "Anleihe" (Obligacio), li diras "bond" ktp. Kelkfoje mi dezirus doni al li vangofrapon... aŭ eliri!

Ĉu vi ne nomas tion "perforto"?

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 15:24:01 Ngày 25 tháng 2 năm 2011

Eddycgn:
Mi nomus ĝin "psikoperforta"
Eble, sed oni povus diri, ke tiuj ekzemploj estas kazoj de tro entuziasma uzado de la nuntempa internacia lingvo fare de la germanoj.

Vi plendas, ke germanoj uzas la anglan tro ofte, en situacioj kie tio tute ne necesas. Mi komprenas, kial tio vin ĝenas. Sed, tio estas libera elekto de la germanoj - neniu 'aĉa lingva imperio' devigas la germanojn uzi la anglan en tiaj situacioj!! Germanoj devas demandi sin mem, kial ili tiel faras.

Kaj kial ĉiam plendi pri la angla? - ĝi ja plenumas tre gravan rolon dum la nombro de Esperanto-parolantoj kreskas (aŭ ne kreskas, kiu scias?!) Ni ĉiuj komprenas, ke estas tute neeble, ke Esperanto fariĝu morgaŭ la ĉefa internacia lingvo. Unue, la nombro de parolantoj devas kreski!!! Kaj dume, ni lasu la anglan en pacon - ĉiam kritiki ĝin donas al ne-esperantistoj la impreson, ke esperantistoj estas simple sensukcesuloj, ekster-soci-uloj, stranguloj, kio estas nur malhelpo al nia celo!!

Kial ni entute debatas la uzon de la angla?! Tio tute ne estas grava - la ĉefa afero por ni estas okupiĝi pri Esperanto por ke ĝi vere fariĝu alternativo al naciaj lingvoj por la rolo de internacia lingvo.

Mi komprenas la frustrojn de homoj, kiuj devas nun lerni la anglan, sed tute ne helpas al ni plendi pri tio. Se mi demandus miajn studentojn, ĉu ili sentas sin devigitaj de iu aĉa lingva imperio lerni la anglan, ili ridus pri mi. Por ili, la angla simple estas bona ilo por komunikado. Jes, la angla havas malfacilaĵojn, sed ili akceptas tion por povi komunikiĝi kun vasta grupo de homoj. Ili ne vidas alternativon, kaj ili ne akceptus Esperanton kiel alternativo simple pro la tre malgranda nombro de parolantoj - eĉ se multaj ne-esperantistoj konsentus, ke Esperanto ja havas multajn avantaĝojn.

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 01:15:55 Ngày 26 tháng 2 năm 2011

Eddycgn: Kelkfoje mi dezirus doni al li vangofrapon... aŭ eliri!

Ĉu vi ne nomas tion "perforto"?
Pardonu, Eddycgn, mi unue mislegis vian mesaĝon. Mi ne rimarkis, ke via mencio de la vorto 'perforto' estis ligita al tiu vangofrapo! ridulo.gif

Mia malkontento ne estas direktita al vi, sed mi sufiĉe ofte legas inter Esperantistoj komentojn pri 'lingvaj imperioj', la 'aĉa British Council' ktp kaj mi jam perdis paciencon kun tiaj stultaĵoj.

Pro tio, kiam mi vidis la adjektivo 'perforta' ligita al la angla, mi sentis min devigita ion diri.

Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 00:11:25 Ngày 28 tháng 2 năm 2011

@ Chainy

Tio estus nur imagita vangofrapo, mi neniam farus tion!

Vere mi tre ŝatas la anglan, mi lernis ĝin dum multaj jaroj. Se mi legas Shakespeare, tio estas vera plezuro. Mi ankaŭ legas ĉiutage tri aŭ kvar anglajn gazetarojn.

Tio kiun mi ne ŝatas, estas ke unu lingvo estu uzata por reklama aŭ aliaj finoj por manipuli alian (lingvon), kiel mi priskribis antaŭe.

Ĉiuj esperantistoj ne volas ke oni malpurigas esperanton? Tio estas bonege.

Kaj tio estas la punkto. Mi respektas ĉiujn lingvojn pri liaj pureco, kaj estas peko miksi kaj fari internacian supon.

Tamen tio estas eble utopio, ĉiuj lingvoj miksiĝis kaj malpuriĝis dum la historio,
komence la greka, la latina, la franca, la germana, la angla ktp.

Hodiaŭ se ni tiel akceptas rapidan miksaĵon, germanoj ne plu kapablos legi Goethe, italoj ne plu kapablos legi Dante, francaj Villon, hispanoj G. Lorca... kaj la angloj Ŝakespeare.

Eble mi estas tro kritika, do mi pensas ke multaj junuloj hodiaŭ kapablas korespondi rapide en la reto, sed malofte skribi bonan korektan leteron en sia lingvo, ekzemple por prezenti sin kiam ili serĉas laboron, aŭ volas korespondi kun iu ajn institucio.

Mi esperas ke vi komprenu min.

Amike

Julius (Xem thông tin cá nhân) 06:05:26 Ngày 23 tháng 3 năm 2011

Saluton!

Kiel vi tradukas sekventan frazon „Mia patrinolingvo estas la plej bela donaco kiun mi akiris de mia patrino“ en vian naskan (lokan, ŝtatan) lingvon? Mi antaŭen dankas por vian helpon.

Amike salutante,
Julius

Quay lại