לתוכן העניינים

Furzaj sonoj! (Eble iomete insulta al iuj ;))

של ceigered, 2 בפברואר 2011

הודעות: 11

שפה: Esperanto

ceigered (הצגת פרופיל) 2 בפברואר 2011, 06:57:00

Denove, ĉe la angla forumo estas disukto pri stranga temo (mmm, kutime? okulumo.gif).

Mia demando:
Se vi aŭdus la frazon "Mi malamas tiun hundon ĉar ĝia pugo knalas ofte", kiel vi komprenus ĝin? okulumo.gif

Eĉ inter ni anglaj parolantoj, ne estas akordo, do mi demandas al vi ne-nur-anglaj-parolantoj por viaj opinioj okulumo.gif

Dankon pro viaj respondoj al tiu ĉi freneza demando! okulumo.gif

Continuum (הצגת פרופיל) 2 בפברואר 2011, 08:35:25

Laŭ mi, tiu signifas ke la hundo furzadas ĉiutempe!! shoko.gif

sudanglo (הצגת פרופיל) 2 בפברואר 2011, 12:52:08

Difino en NPIV: Knali - brui kiel vipo, aŭ krevanta balono, aŭ pafo.

Difino en Reta Vortaro: Brui kiel eksplodo aŭ subita, sonora bato

Do se la sono de furzado similus eksplodeton tiam eble vi rajtus uzi 'knali'.

Tamen laŭ mi, ne. Eĉ se franclingve unu de la tradukoj ĉe REVO estas 'péter'. (Tiu vorto franclingve havas multajn sencojn inkluzive 'furzi'.)

ceigered (הצגת פרופיל) 2 בפברואר 2011, 13:23:59

Continuum:Laŭ mi, tiu signifas ke la hundo furzadas ĉiutempe!! shoko.gif
Eble ĝi manĝis tro da tiuj ĉi? lango.gif

sudanglo:Tamen laŭ mi, ne. Eĉ se franclingve unu de la tradukoj ĉe REVO estas 'péter'. (Tiu vorto franclingve havas multajn sencojn inkluzive 'furzi'.)
Ho, kial ne? okulumo.gif Ĉu estas alia senco kiu havas knalojn kaj pugojn kaj ne signifas "furzi" (aŭ la pli malbona versio malgajo.gif)? Aŭ nur eviti la trivialecon?

darkweasel (הצגת פרופיל) 2 בפברואר 2011, 16:30:11

Al mi tia uzo de knali (kiu venas de la germana "knallen") estas tute stranga kaj nekomprenebla.

zan (הצגת פרופיל) 3 בפברואר 2011, 01:36:36

ceigered:Se vi aŭdus la frazon 'Mi malamas tiun hundon ĉar ĝia pugo knalas ofte', kiel vi komprenus ĝin? okulumo.gif
Se la knalado okazas ofte, tio signifas furzon. Se ĝi estus eksplodo, la hundo mortus kaj neniam reokazus.

ceigered (הצגת פרופיל) 3 בפברואר 2011, 09:48:15

zan:
ceigered:Se vi aŭdus la frazon 'Mi malamas tiun hundon ĉar ĝia pugo knalas ofte', kiel vi komprenus ĝin? okulumo.gif
Se la knalado okazas ofte, tio signifas furzon. Se ĝi estus eksplodo, la hundo mortus kaj neniam reokazus.
Hahaha! Tio estus malbona! Mi esperegus ke mia hundo nur furzus kaj ne eksplodus!

sudanglo (הצגת פרופיל) 3 בפברואר 2011, 12:57:41

Kutime en Esperanto, vortoj kiuj venas de iu aŭ alia lingvo heredas parte (se ne entute) la signifojn kiuj ĉeestas en la pruntanta lingvo.

Do, se knali venas de la germana 'knallen', atentu kion diris Dark Weasel, kiu denaske parolas la germanan.

Se vi metus piroteknikaĵon en la anuson de la povra hundo, tiam eble ties pugo knalus.

Knali, angle, estas crack, bang.

biguglydave (הצגת פרופיל) 4 בפברואר 2011, 06:32:53

Pro via enketo, mia esperanta vortprovizo ĵus plivastiĝis je kelkaj gravaj vortoj. Dankon al ĉiuj!

Parenteze, mia hundo ĉiam furzas angle, do mi komence ne scipovis respondi al vi. Tamen, ŝi nomiĝas “Anĝelo” do mi supre elektis la lastan, eĉ se ŝi neniam furze aperigis ĉielarkon.

darkweasel (הצגת פרופיל) 4 בפברואר 2011, 06:37:16

sudanglo:
Se vi metus piroteknikaĵon en la anuson de la povra hundo, tiam eble ties pugo knalus.
Jes, ĝuste tion signifas knali.

לראש הדף